Rekte al la artikolo

Por la malfermo de la nova ĉefsidejo de Esperanto-Asocio de Britio

<<  [954]  >>

Marjorie Boulton

Floroj kaj nova farbo freŝe brilas
kaj libromiloj buntas sur la bretoj;
Antaŭ la nova domo ni jubilas;
la tago taŭgas por la ĝoj-impetoj.
Post longedaŭra multfaktora krizo
Jen orda hejmo por la organizo.

Zorgaj pensadoj, longaj pezaj penoj
necesis por la realigo doma.
Sed super konstruado ŝvebis benoj
de aro nevidebla kaj fantoma,
la pioniroj de la Forta Vok'
de la londonaj jaroj naŭdek ok.

Bildo

Dum la malferma ceremonio Marjorie Boulton ricevis belan florbukedon. Je ŝia dekstro: Edmund Grimley-Evans, prezidanto de EAB; kaj maldekstre: David Bisset, vicprezidanto. Fotis Chris Rushton.

(Pli granda bildo)

Tiuj sciis, kion nun ni scias,
ke multaj sinoferoj estas vanaj,
kiel celado akre ironias
kaj senpremias premoj saĝeplanaj;
kaj plej dolore fidelulo spertas
kiel facile iamul' dizertas.

En hejmo, kiun pioniroj hantas,
persistas fidoj, penoj kaj kuraĝoj;
nia defia tamenec' konstantas.
Tra lando, tra la mondo, la mesaĝoj
disflugas per la lingvo ĉie sama,
lingvo egala, esperiga, ama.

Kvankam homaro vasta ne akceptas
liberan al homaro la donacon,
lingvon per kiu oni pli perceptas,
kiu helpetas pardonemon, pacon,
ekzistas jam en nia mondo sanga
mirakla mikrokosmo brile stranga.

Multfake riĉas jam kultur' unika
privata pac' sen politikaj paktoj,
multrasa kaj plurkreda ret' amika,
praktikaj konsultlibroj por kontaktoj;
individuoj interŝanĝas sciojn,
kaj tra la mond' signalas simpatiojn.

Benata estu ĉefsidejo nova,
kaj la helpantoj kaj helpintoj pri ĝi;
ĝi iĝu ĉiam pli grandskale pova,
prosperu por konstante pli prestiĝi;
longe ĝi staru, kun kreskanta famo,
central' de verda lumo, kaj homamo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>