Rekte al la artikolo

Malantaŭ la kulisoj…

<<  [954]  >>

Vilĉjo Walker

La aŭtoro reagas al komentoj pri la pasinta jarkunsido de la Esperanto-Asocio de Britio. Ĉiu, kiu interesiĝas pri EAB, legu…

La Brita Esperantisto (aŭtuno 2002, 'Gratulinda "paĝo" en la brita kongresa libro') bedaŭris, ke la komitat-elekto dum la jarkunsido ne sekvis 'establitan precedenton'. Kiel la tiama protokola sekretario, mi havis la taskon pretigi la jarkunsidon; nun, ĉar la polvo rekuŝiĝis, mi klarigos la cirkonstancojn kaj kialojn de tiuj aranĝoj.

La precedento de lastaj jaroj estas, ke ni ja antaŭe anoncis, kiu okupos kiun oficon (prezidantan, kasistan, ktp), se la membroj elektos tiun homon kiel komitatanon. Tio eblis, ĉar mankis pli ol unu kandidato por ĉiu posteno (okaze mankis eĉ unu). Ĉi-jare, dum la ses semajnoj post la limdato por kandidatproponoj, mi prilaboris la aranĝojn por la jarkunsido, supozante, ke tia situacio okazos ankaŭ ĉi-foje: ĉiu havebla ofico havos unu, kaj nur unu, kandidaton.

Nu, ĉu ekzistas precedento sekvenda, kiam unu semajnon post la pres-limdato por bulteno kaj balotpaperoj, kiam tiuj jam estas pretaj kaj presotaj, lastminute anoncas sin kvaropo da novaj kandidatoj? Kiam tiuj homoj volas kandidati por la oficoj, sed unu pretas esti prezidanto, nur 'kondiĉe ke' ties amikoj estu vicprezidanto kaj sekretario, kaj inverse — do la rezulto de la prezidanta baloto eble ŝanĝos la kandidat-liston por vicprezidantoj kaj sekretario, kaj inverse? Kiam mi devas atendi pli, dum du el la novaj kandidatoj pagas membrokotizon, ĉar je la tago de ties sinproponoj ili ne estas membroj de la asocio? Kiam la pli fruaj kandidatoj jam verkis siajn sinprezentajn tekstojn, nesciante, ke ili partoprenos en konkurenca baloto? Kiam pro la lastminuta hasto, la bulteno (kun la balotpaperoj) aperigas leteron, kiu plendas pri (supoza) neagado de la tiama komitato, sen doni al tiuj kandidatoj la eblon respondi al la kritikoj? Kiam ni havas nur unu semajnfinon por refari la aranĝojn, reverki la balotpaperojn, kaj rekunmeti la bultenon, antaŭ ol la presisto presos kaj dissendos ilin al la membraro?

Mi dubas, ĉu ekzistas precedento por situacio tia. Se ja estas, mi ne konis ĝin en la momento, kiam mi ricevis telefonvokon pri la novaj kandidatoj, kaj devis tuj reagi. Nu, kion fari? Mi vidis tri eblojn…

  • Rifuzi la novajn proponojn, ĉar ili alvenis 'tro malfrue'. Tio estus burokrate kaj harfendume facila reago, sed nia asocio nepre bezonas volontulojn: ĝi precipe ne forsendu tiujn, kiuj pretas preni leĝajn respondecojn.
  • Prokrasti la jarkunsidon, por doni sufiĉan tempon por organizi novajn aranĝojn, ĉi-foje pri konkurenca balotado. Sed ni jam luktis por organizi kongreson dum la jaro; organizi duan eventon, ekster la brita kongreso, eĉ se eblus, ja kostus multe (da mono kaj homforto). Kaj membroj jam abonis la kongreson, supozante, ke ili partoprenos jarkunsidon.
  • Okazigi baloton, kie la membroj elektu komitatanojn, kaj poste (kiam tiuj scios, kiuj ili estas) la nova komitato mem decidu, kiel sin organizi. Tion mi proponis al la tiama komitato; tion ili akceptis, kaj tion ni faris.

Parenteze, ĉu decido fare de demokratie elektita komitato estas tiel maldemokratia? Kiu plej ĝuste taksas taŭgecon de kandidatoj por la oficoj: tiuj, kiuj jam kunlaboris, aŭ tiuj, kiuj konas ilin nur per 200-vorta sinprezento en bulteno? Jes, membro-kunveno ja povas taksi tiun homon, kiu estas la plej karisma kaj impone entuziasma, sed tiujn trajtojn ni bezonas ĉefe por la 'publika vizaĝo', kiu estas nia direktoro (kaj la direktoro estas dungito, ne kandidato en la komitato-baloto). La ĉefaj roloj de la komitataj oficoj estas kunlaborigi, akordigi, gvidi aŭ stiri la diversajn volontulojn, kaj kontribui fakajn scion kaj konsilon. La komitatanoj estas kuratoroj de la karitato; ili mem prenas leĝan respondecon pri ĝiaj financoj kaj agadoj — ĉu ili mem ne rajtas decidi, kiel ili sin organizu, kaj kiujn ili fidu por agi laŭ siaj nomoj?

Intertempe, dum la monatoj antaŭ la jarkunsido, mi pli kaj pli seniluziiĝis pro la konstantaj rikanoj, plendoj, neinformitaj kritikoj kaj senpensaj personaj atakoj, kontraŭ individuaj komitatanoj, fare de (konsentite, nur malgranda manpleno da) homoj. Danke al elektronika poŝto, ili povis sendi dekon da plendleteroj ĉiusemajne — kaj, kiel elektita komitatano, mi sentis la devon tralegi kaj pritrakti ĉiun tian aĉan korespondaĵeron. Ĝi tre deprimis min, ĉar tia senkonsidera etoso estas por mi ĉio, kio esperantismo ne estu, do finfine mi decidis rezigni je la okazonta jarkunsido; de nun mi servos nian lingvon alimaniere, propramaniere. Almenaŭ pro tiu ĉi decido, mi nuligis la implicojn, ke mi influas la balotaranĝon por 'reteni potencon' aŭ 'certigi mian reelekton'.

Nu, kio okazis, ja okazis. Kun postvido, ĉu la rezulto estas tiel malbona? Anstataŭ publika lukto inter du frakcioj kun ebla malutila estrarofendo, ni havas komitaton kaj kun 'nova sango' kaj kun sperto pri la lastatempa funkciado de la asocio; krome ni evitis bezonon rifuzi volontulojn.

Nun ni nin turnu al la estonteco; ni demokratie elektis estran komitaton, kiu portas grandan ŝarĝon kaj indas nian subtenon. Ni ne sentu la bezonon bridi ilin aŭ per prahistoria precedento, aŭ per leĝeca regularego, kiu malpermesus al ili reagi kree al venontaj (kaj neantaŭvideblaj) cirkonstancoj. Niaj komitatanoj estas karitataj kuratoroj; tio devigas ilin agi respondece, laŭ la leĝo kaj por la bono de la asocio. Ni donu al ili fidon kaj subtenon tiel agi.

Vilĉjo Walker laboris dum ses jaroj kiel protokola sekretario de EAB, antaŭ lia rezigno. Plej laste, li kunlaboris pri la teksto kaj diskoj de la nova enkonduka Esperanto-kurso, bazita sur la libro Gerda Malaperis de Claude Piron, kiun EAB komisiis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>