Rekte al la artikolo

Lawrence Mee, 1922-2002

<<  [954]  >>

Ian Mac Dowall, Graham Blakey

Bildo

Forpasis en Manĉestro Lawrence Mee (Lorens Mi) la 28an de oktobro 2002, post plursemajna malsano. Lorens esperantistiĝis antaŭ 50 jaroj: ekde tiam Esperanto fariĝis lia ĉefa pasio. Kie ajn li loĝis — Skotlando, Nord-Irlando, Bharato, Nederlando (kie li estis kontisto ĉe UEA) — Lorens aŭ starigis E-klubon aŭ forte varbis por Esperanto.

Lastatempe li estis UEA-delegito pri leksikologio kaj pri la Universitato de la Tria Ago. Krome li agadis politike por la Liberala Partio kaj entuziasmiĝis pri komputilado, viciĝante inter la unuaj, kiuj jam en la fruaj 80aj jaroj konstatis la signifon de la komputilo.

Li estis ege inteligenta, ĉarma kaj sprita samideano (jes foje kontraŭstarema kaj obstina!), kiu entreprenis esperantajn taskojn ĉiam kun entuziasmo kaj energio.

Ĉe la funebra ceremonio reprezentis Esperanto-Asocion de Britio Graham Blakey, kiu parolis esperantlingve kaj legis La Esperon, kaj Nord-Okcidentan Esperanto-Federacion Ian Mac Dowall. Lorens estis vidvo de Audrey Childs-Mee, kreinto de la kurso Saluton!.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>