Rekte al la artikolo

Jean Forge: vivo kaj verko

<<  [955]  >>

Gerd Bussing

Prelego — iomete adaptita — farita dum la Esperanto-somerlernejo en Barlastono, someron 2002.

Bildo

Jean Forge.

La fakto, ke mi hodiaŭ parolas pri la verkisto kaj filmisto Jean Forge / Jan Fethke, baziĝas nek sur pura hazardo nek sur arbitra decido. Kaj ĝi estas eĉ iel ligita kun Anglujo, kiel vi tuj aŭdos.

Ni berlinaj esperantistoj venontjare, en 2003, festos nian centjariĝon, t.e. la centan datrevenon de la fondiĝo de la unua Esperanto-klubo en Berlino. Ĉi-konekse ni komencis okupiĝi pri gravaj figuroj de tiu ĉi nia historia epoko, interalie pri la rimarkinda verkisto Jean Forge, kiu — kvankam ne denaska berlinano — pasigis grandan parton de sia vivo en Berlino.

Malgraŭ tio, ke mi jam kiel freŝbakita esperantisto en 1978 konatiĝis kun la literatura verkaro de Jean Forge (sed bedaŭrinde ne kun la aŭtoro mem, kiu tiutempe ankoraŭ vivis inter ni), mi nur komence de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento komencis interesiĝi pri li kiel persono, kiam Paul Gubbins intencis verki eseon pri Jean Forge kaj petis berlinajn esperantistojn pri kelkaj informoj. Tiu ĉi subtila eseo aperis en la revuo Fonto en majo, 1995, sub la titolo 'La mil okuloj de Jean Forge: novaj perspektivoj pri Mr. Tot'. Mi varme rekomendas tiun ĉi tekston al ĉiuj, kiuj deziras pli detale profundiĝi en la verkaro de Jean Forge.

Kiu estis tiu Jean Forge, verkisto, film-aŭtoro kaj -reĝisoro, kiu laŭ lastatempa enketo de la revuo Literatura Foiro rangas inter la cent plej eminentaj esperantistoj de la dudeka jarcento?

Jan Fethke, kiu kiel esperanta verkisto alprenis la pseŭdonimon Jean Forge, naskiĝis la 26an de februaro 1903 en Oppeln, nuntempe Opole, Pollando. Tiutempe lia hejmurbo apartenis al Germanio. Lia patro estis pola kuracisto. Jam kiel juna gimnaziano Jan, parolante la polan kaj la germanan denaske, konatiĝas kun Esperanto. Tio okazas, por tiel diri, en unu el la klasikaj manieroj: la knabo, trafoliumante librojn el la libroŝranko de sia patro, hazarde trovas broŝuron: ĝi estas lernolibreto de Esperanto. Li eklegas ĝin kaj estas tuj fascinita: jen lingvo regula, facile lernebla, kontraste al la malamata latino, per kiu oni turmentas lin en la lernejo. Li flankenmetas la ŝatatajn indianajn kaj aventurajn romanojn kaj dediĉas sin al la studado de tiu mirinda lingvo. Kun siaj du pli junaj fratoj li komencas jam balbuti kelkajn frazojn, salutante unu la alian per 'bonan tagon'. Sed post kelka tempo la afero preskaŭ forgesiĝas: neniu krom ili ja parolas la lingvon, verŝajne ĝi estas nur simile mortkondamnita lingvoprojekto kiel Volapuko aŭ Solresol, pri kiuj oni foje legas.

Okaze de vizito ĉe sia onklo en la urbo Bydgoszcz la juna Fethke mirigite ekvidas en montrofenestro de librovendejo Esperanto-revuon Pola-Germana Esperantisto. Li diras al sia frato Edmund: 'Eĉjo, Esperanto ekzistas, vivas!' Ekscitite, ili eniras la vendejon kaj aĉetas du numerojn, poste eksidas sur benko en parko kaj tuj enprofundiĝas en la legaĵo. Kaj nun definitive ekflamas ilia entuziasmo pri la lingvo.

Reveninte al sia hejmurbo, Fethke komencas serĉi kontakton kun aliaj esperantistoj en sia regiono, trovas leteramikojn kaj baldaŭ jam korespondas kun preskaŭ la tuta mondo. Kvazaŭ febre li lanĉas propagandan agadon kun siaj du fratoj, aĉetas malnovan maŝinon por presi varbmaterialon kaj eldoni propran, okpaĝan revuon kun la nomo Juneco, kiu post du numeroj ĉesas aperi.

Sed la agema triopo jam famiĝis en eŭropa Esperantujo. Ili transprenis eĉ prestaskojn el aliaj landoj. La franca esperantisto Bannier komisiis al ili la presadon de la broŝuro 'Tri verkoj de Tolstoj', kaj kun helpo de profesia presisto ili sukcesis produkti 2000 senmankajn ekzemplerojn. Li mem skribas pri tiu etapo de sia vivo:

Kiel juna gimnaziano mi konatiĝis kun nia lingvo. Miajn fratojn samtempe infektis la verda bakterio. La severan aspekton de la patra, kuracista hejmo baldaŭ ŝanĝis esperantista manpresejo… La benkoj de la gimnazio baldaŭ malaperis sub verda flugfolia maro. Miaj kolegoj iĝis lernantoj. Sed ne nur la kolegoj. Ankaŭ la profesoroj. Eĉ la rektoro. Kun kruda venĝemo mi donis malbonan noton en Esperanto al mia profesoro de historio… Koresponda febro. Grandkalibre. Komence mi havis nur 30 korespondantinojn. Sed la grupo kreskis lavange. Mi devigis presigi miajn amleterojn…

[Lingvo/Libro — suplemento de Literatura Mondo 3/1936, p. 12-13]

Frukto de liaj multflankaj korespondaj kontaktoj estis la konatiĝo kun Teo Jung, kiu en malgranda urbo apud Kolonjo en Germanujo en sia eldonejo fondis la Esperanto-revuon Esperanto Triumfonta (la postan Heroldo de Esperanto). En la jaro 1922, fininte la gimnazion kaj kunlaborinte por kelka tempo kiel korektisto en taga jurnalo en Gdansk, Fethke estas invitata de Teo Jung fariĝi kunredaktoro de Esperanto Triumfonta: lia frato Edmund tie lernas la metion de kompostisto. Sed tiu kunlaboro ne daŭras longe. Jam en 1923 Fethke revenas al Pollando (lia hejmurbo nun jam ne estas germana) kaj komencas studi ĉe politeknika instituto en Gdansk.

Preskaŭ samtempe kun la entuziasmiĝo pri Esperanto ĉe Fethke evoluas io alia, same profunda kaj pasia: lia amo al la kino. Li estas regula vizitanto de kinejoj, spektante fascinite la famajn filmojn de la tiam ankoraŭ sensona kinarto. Tio, kion li vidas, treege okupas lian fantazion kaj vekas en li proprajn ideojn pri filmaj aventuroj. Ni lasu lin denove mem paroli:

Enirante kinoteatron mi jam enpasis kvazaŭ en antaŭhalon de filmujo. Kiam la lumo en la kinosalono estingiĝis kaj la unuaj moviĝantaj bildoj ekflagris sur la blanka ekrano, mi sentis min tute ensorĉita, enlulita en konscian sonĝon… Mi konfesas, ke ĝuste estis la kino, kiu treege incitis mian fantazion. Certe, ni legadis fervore indianajn kaj detektivajn groŝ-kajerojn, tamen la impona spektaklo en kinejo, la multegaj okazaĵoj, trahastantaj sur la ekrano, flamigis mian imagopovon tiom, ke en mia kapo ideoj svarmadis kiel formikoj. Ŝajnas al mi preskaŭ, ke mian kranion plenigis dinamito.

Sekve de tio, li eksidas kaj komencas verki germanlingvan krimromaneton kun la titolo La pajlŝtopita papago kaj sendas ĝin al eldonejo. Je lia granda surprizo la eldonejo akceptas kaj presas la romanon, kiu ampleksas 128 prespaĝojn. La verkisto estas naskita!

Post vana provo lerni iom pri la arto de filmfarado en iu pseŭda filminstituto en Gdansk, li fine decidis veturi al Berlino, la tiama centro de eŭropa filmo. Jam antaŭe li konvinkiĝis, ke li havas talenton por fariĝi filmscenaristo. Komence li fartas malbone en la fremda medio; parenco rifuzas helpi lin, aŭdante pri liaj filmaj ambicioj. Sekvas la kutimaj malagrablaĵoj dum serĉado de loĝejo.

Kontraste al tio, li estas varme akceptata ĉe la berlinaj esperantistoj, kiuj helpas al li hejmiĝi en la urbo. Notis Forge: 'El tia situacio savis min mia kara Esperanto. Jes, mi rifuĝis al la esperantistoj, ĉe ili mi ĉerpis novan esperon. En la Esperantaj kluboj oni akceptis min kiel malnovan amikon. Baldaŭ mi konatiĝis kun la berlinaj pioniroj Glück, d-ro Fulda, Ellersiek (la fama Esperanto-eldonisto), Behrendt, Wichert kaj multaj aliaj…'.

Al Berlino li venas kun multpaĝa filmscenaro en sia teko. Li kuraĝe aliras la faman filmĵurnaliston Willy Haas, ĉefredaktoron de la revuo Filmkurier, kiu afable promesas tralegi lian manuskripton, kiam li havos tempon. Iom pli promesplena estas lia rendevuo kun la reĝisoro Karl Grune. Ĉe ilia unua renkontiĝo okazas amuza sceno, kiun indas rakonti. Jen kiel Forge mem priskribas ĝin:

Li haltis iom mirigite, rigardis min atente kaj lia rigardo ekpendis ĉe mia butontruo, en kiu mi kutimis porti la verdan stelon. Ekpenso tremigis min: ĉu eble li estas esperantisto?! Je lia demando pri la signifo de tiu stelo mi tuj fervore klarigis: jes, tio estas Esperanto, ĉu vi jam aŭdis iom pri ĝi?

Tiam li laŭte ekridis: 'Jes, jes, mi havas ankaŭ frenezan nevon, kiu postĉasas tiun Esperanton kaj kredas, ke li povos al ĉiuj homoj inspiri tiun mondlingvon. Mi persone opinias tiun ideon naiva utopio…'

[Mia verda breviero, 'Unuaj paŝoj en Filmujon'].

Sed aliloke, en intervjuo, li rakontas la saman konfronton iom alie:

Estas vere, ke mi fondis mian filmkarieron per Esperanta stelo ĉe la fama reĝisoro Karl Grune (la pordisto ne volis enlasi, mi enŝtelis min post lia dorso, poste mi malkovris verdan stelon sur la brusto de Grune kaj la pordego de filmĉielo malfermigis al mi…)

[Suplemento de Literatura Mondo, 3/1936].

Kiel ajn — ni scias, ke reĝisoro Karl Grune ne estis esperantisto, sed estis li, kiu fakte ebenigis la vojon al la posta filmisto, t.e. filmreĝisoro kaj filmscenaristo Jan Fethke.

Jam kiam Jan Fethke kunlaboris ĉe Esperanto Triumfonta, li komencis verki sian unuan esperantlingvan romanon Abismoj, kiu aperis en 1923 ĉe la germana eldonejo Hirt en Leipzig. Ĉi tie ni trovas unuafoje la plumnomon Jean Forge, kiun la aŭtoro de tiam uzas dum sia verkado, kun malmultaj esceptoj ankaŭ kiel ĵurnalisto.

La nova revuo Literatura Mondo en Budapeŝto, same kiel aliaj Eperanto-gazetoj, aprobe recenzas lian romanon, kiu ŝajne trovas bonan akcepton flanke de la legantaro. Jam unu jaron poste, en 1924, sekvas lia dua romano Saltego trans jarmiloj. Ekde nun li por multaj jaroj regule kontribuos ankaŭ al la revuo Literatura Mondo. Li rapide iĝas famulo en Esperantujo.

Ne tiel facile li prosperas en sia filmista kariero. Tamen, ankaŭ ĉi-kampe li iom post iom progresas. Komencinte kiel simpla helplaboristo en la filmindustrio, li de la fundo eklernas la metion de filmfarado, iĝas asistanto de tiutempe gravaj reĝisoroj. Tiu evoluo kulminas en lia konatiĝo kun la konata filmreĝisoro Fritz Lang.

Fine de la dudekaj jaroj — konsciu, ke ni troviĝas ankoraŭ en la tempo de la muta filmo — li unuafoje sukcesas kiel filmscenaristo: en 1928/1929 la du klasikaĵoj de la germana sensona filmo La vojaĝo de panjo Krause en la feliĉon kaj Transe de la strato ekestas laŭ liaj film-manuskriptoj. Tiuj ĉi filmoj pritraktas temojn el la mondo de malriĉuloj en grandurbo.

Kiel reĝisoro de propraj filmoj Jean Forge/Jan Fethke debutas nur en 1933, konvertiĝinte vole-nevole al la nun reganta sonfilmo, al kiu li komence rilatas sufiĉe skeptike. La tria romano de Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn, longe atendata de la esperanta publiko, eliras en 1931. Post tio li por tri jardekoj silentas kiel esperantlingva libroaŭtoro.

Bildo

Lena Karpunina kaj Gerd Bussing en Barlastono pasintjare.

(Pli granda bildo)

En 1934 sub lia direktado ekestas la unua esperantlingva sonfilmo Morgaŭ ni komencos la vivon. En 1935 li reiras al Pollando kaj tie produktas tutan vicon da pollingvaj filmoj. Li samtempe restas aktiva esperantisto, gvidante Cseh-kursojn en Svedujo kaj aliaj landoj. En la sama jaro li eldonas kune kun sia frato Edmund Esperanto-lernolibron por poloj Mil vortoj de la lingvo Esperanto (eldonkvanto: 46 000). Dum la milito ni trovas lin kiel filmreĝisoron alterne en Pollando, Germanujo kaj Ĉeĥoslovakujo. En la jaro 1959 la pola kulturministerio komisias al li la taskon fari filmon pri la 44a Universala Kongreso en Varsovio. Ĝi ricevas la titolon Verda Stelo super Varsovio.

Nur komence de la sesdekaj jaroj li revenas al Berlino. En 1961 aperas lia rakontaro La verda raketo ĉe eldonejo Koko en Kopenhago, kaj en 1973 lia lasta libro Mia verda breviero. Jean Forge forpasas la 20an de decembro 1980 en Berlino, kie li ĝis mallonge antaŭ sia morto aktive partoprenas en Esperanto-grupo 'Kompreno'. Ĉe lia tombo parolas interalie lia frato Edmund.

La esperantlingva beletra verkaro de Jean Forge ne estas tro ampleksa. Ĝi konsistas el kvin libroj kun entute ĉirkaŭ mil paĝoj; ĉiuj libroj estas eldonitaj aŭ reeldonitaj dum la vivtempo de la aŭtoro, la lastan fojon kiel kompleta serio de Fondumo Esperanto, Finnlando, en 1973/74. Du el ili estas tradukitaj en plurajn fremdajn lingvojn. La verkoj de Forge — mi celas la esperantlingvajn — estas treege diversaj, malsamspecaj. Ne eblas rekoni koherecon, klaran evolulinion en lia verkaro, nek literature, nek lingve.

Dum la unua estas ambicia provo de serioza romano, la dua, aperinta nur unu jaron poste, montriĝas burleske-satira fantaziaĵo de la distra genro. Ankaŭ la tria — elegante verkita, serioztema psikologia krimromano — posedas trajtojn (aŭ prefere: aplikas rimedojn) de la distra, triviala genro. La du ceteraj, lanĉitaj nur post la dua mondmilito, estas kolektoj kun po deko da rakontoj, skizoj, rememoraĵoj, pritraktantaj ekskluzive esperantistajn temojn. Ne hazarde la titoloj de ambaŭ laste menciitaj — ni diru: rakontaroj — enhavas la adjektivon 'verda', nome La verda raketo kaj Mia verda breviero.

Kaj nun, iom galope, tra liaj plej gravaj libroj. Kiel esperantlingva verkisto Forge debutis per la romano Abismoj. Ni notu, ke en ties aperjaro, 1923, la aŭtoro estis dudekjaraĝa kaj esperantistiĝis kvar jarojn antaŭe. Tamen oni povas nomi tiun ĉi komencan verkon jam la unuan kulminon en la verkado de Forge. Per ĝi li pliriĉigis la esperantan literaturon per romano formale senprecedenca.

Ĝis tiam publikiĝis eble deko da originalaj romanoj aŭ romansimilaj verkoj en Esperanto, inter ili kelkaj eĉ stile atendindaj — ni pensu ekzemple pri la unuaj tri romanoj de Heinrich August Luyken (angliĝinta germano) — sed neniu el la aŭtoroj atingis tian elastecon, varmecon, preskaŭ haŭte senteblan intensecon kaj pasiecon de la lingvo. Kaj, pli grave, li aŭdacas en sia unua romano devii de la tradicia rakontmaniero, provante esti 'moderna'. Siajn pretendojn rilate al la romano Abismoj li esprimis en la antaŭparolo:

Estante nacilingva verkisto (!) mi sentas la tenton skribi originalan verkon en Esperanto. Kaj rimarkante la kreskantan ŝaton de la nacilingva leganto por la moderna romano, mi supozas, ke ankaŭ inter la Esperantistoj — ja homoj plej progresemaj — troviĝos similaj ŝatantoj por tiaspeca romano.

Mi deziras kontentigi per ĉi tiu verko la guston de l' moderna leganto: kreante ion, kio similas kaj samvaloras la hodiaŭan romanon laŭ stilo kaj enhavo, verkante ion nuntempan en la Esperanto de la jaro 1887 kaj fine restante internacie komprenebla kaj sendependa de la nacilingva idiomo.

Kiu esperantlingva verkisto antaŭ aŭ post li iam eksplicite aspiris ion tian?

Abismoj volas konduki nin en la profundojn de la homa animo, ĝiajn pasiojn, sekretajn dezirojn kaj ambiguajn emociojn. La epoko de psikanalizo estas sentebla. Ni estas konfrontataj kun amkonfliktoj, kiuj, konfesite, en si mem literature montras nenion eksterordinaran. Oni povas resumi ilin per kelkaj frazoj: La artpentristo Mateo Ardo forturnas sin de sia fianĉino, ĉar li enamiĝas al filino de riĉa bienposedanto. Tiun ĉi virinon amindumas ankaŭ najbara bienposedanto, senespere enŝuldiĝinta pro diboĉemo. Li volas edzinigi ŝin pro ŝia mono. Konstatante, ke ŝi amas alian, li bruligas sian domon. Fine la pentristo bedaŭras sian malfidelecon kaj pentoplene reiras al sia fianĉino.

Certe neniu 'moderna' historio! Sed la maniero, kiel ĝi estas prezentata, vekas la atenton de la leganto. Nome la kvar rolantoj de la romano alterne mem rakontas siajn proprajn travivaĵojn, pensojn, sentojn, parte en formo de interna monologo, literatura rimedo tiutempe sufiĉe nova en la proza beletro. En la germanlingvan prozon enkondukis ĝin la aŭstra verkisto Arthur Schnitzler komence de la dudeka jarcento. Jen ekzemplo, la komenca elpaŝo de unu el la protagonistoj:

Kie mi estas? Ha! en kafejo…

La orkestro ludas iun valson… la sonoj dancas tra la kafejo, dancas tra la vejnoj de la homoj, dancigas la sangon, klopodas krei sentojn voluptajn, volas ebriigi la aŭskultantojn…

Kion volas la fraŭlino apud mi? Mi devas demandi ŝin. Ŝi sidas apud mi ĉe la tablo. Antaŭ ŝi staras glaso da vino. De tempo al tempo ŝi trinkas gluton. Kaj ŝiaj lipoj brilas ruĝe, soife…

La homoj sidas en longaj vicoj: sinjoroj, fraŭlinoj…

Nigre vestitaj sinjoroj kuras freneze tien kaj reen. Tiuj nigraj dupieduloj englutas monon, tre multe da mono… kaj kun kiaj strangaj indiferentaj mienoj ili tion faras… Ili skribas ion en libretoj kaj ŝvabrofingre balaas la monbiletojn en la poŝon… tute aŭtomate kiel maŝinoj!

Kaj el la korelverŝoj de Halino Borki, la filino de la riĉa bienposedanto:

La sunaj radioj dancas, dancas… kaj la birdoj ĉirpas, mokas!…

Mi ekscitiĝas… Tiuj radioj kaj birdoj furiozigas min. Mi ne povas suferi ilin. Mi volas plori… krii, mi ne povas… mi estas tro malforta. La kolero sufokas min…

Forgesi mi volas lin, forgesi! Li forkuris, li ne sentis iujn dezirojn je mi… mi malamas lin pro tio, mi ŝiras lin el mia koro… el mia memoro…

En Literatura Mondo Julio Baghy en sia recenzo laŭdas la romanon, atestante al ĝi plenan modernecon, kaj enhave kaj formale. Li aparte substrekas la klarecon kaj fundamentecon de ĝia lingvaĵo, kiu ne cedas al la tento uzi neologismojn. Ankaŭ la formalan originalecon de la verkoj li aprezas: 'Li pritraktas la plej delikatajn, komplikitajn kaj profundsencajn temojn en lingvo simpla kaj kreas novajn formojn, admirindajn esprimojn per la primitiva lingvo [la vorto primitiva ĉi tie havas pozitivan signifon] de la jaro 1887'.

Nu, en tiu ĉi unua romano jam plene montriĝas ne nur la specialaj verkistaj kapabloj de Jean Forge, sed ankaŭ ĝiaj limoj. La leganto estas ravata de la matura kaj tamen simpla lingvaĵo, per kiu la aŭtoro kapablas krei fascinan etoson, skize estigi en nia imagpovo nekutimajn homtipojn, plejofte pelataj de pereigaj pasioj.

Iu kritikisto rimarkigis, ke en la romanoj de Forge preskaŭ tute ne aperas 'normalaj' homoj, la rolantoj troviĝas konstante en eksterordinara, febra, ekzaltita aŭ deprimita animstato aŭ estas stranguloj, inkluzive de esperantistoj. Eksterdube liajn figurojn kreis ne tiom la vivo, kiom la fantazio, kio speguliĝas cetere ankaŭ en la artefariteco de iliaj nomoj (Ernesto Muŝko, Halino Borki, Mateo Ardo, Zonjo Biringo). Ankaŭ la loknomoj: Kastelujo, Nivi, Valo metas nin en iujn neidentigeblajn urbojn kaj regionojn. Tiun ĉi trajton ni retrovos en ĉiuj aliaj literaturaj verkoj de Jean Forge.

Eklegante lian duan romanon kun la titolo Saltego trans jarmiloj, ni spertas surprizon. Kontraste al Abismoj, ĝi estas leĝera, humurplena satiraĵo, speco de utopia farso. Ankaŭ nun la aŭtoro antaŭparole malkaŝas sian literaturan intencon:

Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj… Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj — kion mi nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano — facile komprenebla por ĉiuj! Pri tio lasta mi klopodis speciale.

Kia ŝanĝo! Ĉu Forge eble rimarkis, ke la esperantista legantaro havas aliajn bezonojn ol li antaŭe imagis? Ĉar ekde nun li ne plu revenos al la altaj ambicioj de sia unua romano. Partan klarigon li mem donas en intervjuo, mallonge antaŭ la apero de lia tria verko, demandite pri la neceso de originala prozo en Esperanto:

Laŭ mia nekompetenta opinio ne venis ankoraŭ la tempo por kreo de literaturaj gigantaĵoj. Ni ne trotaksu la Esperantan popolon! Estas nur malmultaj inter ni, al kiu povus turni sin tia verkisto, ne miskomprenu min, mankas la perfektuloj, mankas la granda verkisto! Ankoraŭ ni troviĝas en la stato de propagando, kursgvidado, legado de legolibretoj kaj ekzercaĵoj, kaj el tio ĉefe rezultas la malfacila situacio de originala verkisto, kiu deziras esti plej vaste legata… Mankas la publiko, kiu povas lude legi esperantaĵojn kaj tiel ĝui literaturan verkon… La simpleco de la lingvo ludas egan rolon kaj ofte kontraŭstaras miajn modernemajn verkaspirojn…

[Literatura Mondo 1/31, p. 10/11]

Ne ĉiuj volis akcepti tian starpunkton. Ĉe Lajos Tarkony, poeto kaj recenzisto, ni povas legi pri Jean Forge:

Se li estus nur mezkapabla verkisto, mi ne multe atentus lian verkistan sintenon, mi simple ĝuus liajn amuzajn verkojn, ĉar ankaŭ mi havas horojn, kiam mi estas tro laca por pensadi… Sed li estas sendube tre bonkvalita talento. Al tia verkisto ne licas forgesi, ke la verkisto similas al pastro, ankaŭ li havas sanktan destinon: li devas ĉiam montri supren, avertante, ke super tiu ĉi mizera vivo regata de la blindaj instinktoj ja ekzistas ia neefemera, ia absoluta Vero au Belo… Kaj mi ne povas pardoni al Forge, ke li intence rezignis pri tiu destino, tion mi sentas kvazaŭ perfido kontraŭ la propra talento.

Li riproĉas, ke Forge 'volas fari nian literaturon ĉefe nuramuza, verki per plej simpla stilo kaj lingvo, kvazaŭ la publiko konsistus ekskluzive el komencantoj'. Do Forge, por citi la literaturscienciston Vilmos Benczik, tute konscie transiris de verkoj kun estetika pretendo al verkoj de ĉefe lingveduka, didaktika intereso.

Sed ni revenu al la Saltego. Jen koncize ĝia enhavo: Pasia aŭtomobilisto — li estas la 'mi'-rakontanto — akcidentas kaj serioze vundiĝas. Rekonsciiĝinte el sia sveno, li trovas sin en mistera, izolita domo, kie loĝas familio konsistanta plejparte el stranguloj. La familiestro estas inventisto, kiu inventis la tiel nomatajn 'Co-radiojn', kiuj ebligas al homoj laŭplaĉe transmeti sin en pasintajn tempojn. La rakontanto de la romano estas invitita 'kunpromeni' kun ĉiuj aliaj domanoj (ili ĉiuj havas ridindan nomon: Mateo Fromaĝi, profesoro Sovaĝi, fraŭlino Snob, s-ro Tabakaĉ ktp) en la antikvan Romon de imperiestro Nerono. Tie ili travivas la plej komikajn aventurojn, kaj, elturniĝinte el diversaj danĝeraj situacioj, fine sen difektoj resaltas al la nuntempo.

Recenzistoj de tiu ĉi romano ne povas kaŝi certan seniluziiĝon, aparte pri ĝia lingvaĵo. Al ili ne plaĉas ekzemple la — laŭ ili — troa uzado de la sufiksoj eg kaj . Unu eĉ trovis eg dudekkvarfoje sur du paĝoj! Kaj efektive ne maloftas frazoj kiel la jenaj: 'Tempoj postkuregas nin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en ĥaosego.' Aŭ: 'Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li la "venenan fumon" [= tabakfumado]. Sed Fromaĝi rekrias kolere: "Arogantegaĵo!" Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego.' Laŭ mi, la iom kaprica lingvaĵo bone harmonias kun la kurioza enhavo de la romano.

La tria romano de Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn, estas verŝajne la plej multe legata kaj pridiskutata el liaj verkoj. De post la apero de la Fritz-Lang-filmo La mil okuloj de d-ro Mabuse en 1960, oni intime ligas ĝin kun la Mabuse-temo. Ne laste pro tio, ke Jean Forge mem skribis:

Pasis multaj jaroj de agema laboro, ĝis realiĝis mia revo kontaktiĝi kun la mondfama reĝisoro Fritz Lang — kaj ĝuste estis li, kiu filmigis mian Esperantan romanon Mr. Tot aĉetas mil okulojn

[Mia verda breviero, 'Unuaj paŝoj en Filmujon']

Tiuj, kiuj legis la romanon kaj vidis la filmon, scias, ke tio estas nur parte vera. Unue necesas emfazi, ke d-ron Mabuse inventis ne Jean Forge, kiel eble kelkaj pensas, sed la nun preskaŭ ne plu konata berlina verkisto Norbert Jacques, kies unua Mabuse-romano aperis en 1921. Jam unu jaron poste Fritz Lang filmigis ĝin. Certe Jean Forge estis influata de la unuaj Mabuse-romanoj.

La okulfrapa komunaĵo estas la figuro de demona, krimula sciencisto, kiu strebas per siaj psikologiaj kapabloj akiri potencon super la homoj. En la Forge-romano la psikiatro d-ro Kivikas kontraktas kun la riĉega amerikano Mr. Tot, kiu pro nenifarado falis en profundan vivenuon kaj deprimiĝon. Kivikas persvadas lin enkonstruigi en la ĉambroj de grandega hotelo kaŝitajn televidajn kameraojn, kiuj ebligas laŭplaĉan observadon de la hotelgastoj. Tiu ĉi rigardo malantaŭ la eksterajn fasadojn de la homoj donu sencon al la vivo de la riĉulo.

Mr. Tot aĉetas mil okulojn aperis en 1931, unu jaron poste germanlingve kiel Mr. Tott kauft tausend Augen de Jan Fethke, ĉe la konata eldonejo Goldmann en Leipzig, sen indiko, ke temas pri traduko. Krome ĝi estis tradukita en la polan, finnan, svedan kaj japanan lingvojn. Raportaĵo pri Jean Forge en Literatura Mondo 4/1933 atestas, ke Fritz Lang efektive havis la seriozan intencon filmigi Mr. Tot.

Sed tiuj ĉi planoj ne realiĝis. La germana cenzuro jam ne allasis tiuspecajn filmojn. Kaj la filmo de 1960 konservis nur kelkajn trajtojn de la romano, pluraj nomoj estis ŝanĝitaj, restis la hotelo kiel ĉefa scenejo de la intrigo, sed mankis la psikologie rafinita ludo de trompado kaj senmaskigado, kiu — malgraŭ sia nerealeco — fascinas la leganton.

Mi haltu ĉi tie.

Multon mi bedaŭrinde devis preterlasi, ekzemple la vere riĉan kaj multteman ĵurnalisman verkaron de Jean Forge sur la paĝoj de Literatura Mondo, kiu same kiel Mr. Tot aĉetas mil okulojn meritus apartan pritrakton.

Mi finu per versaĵo, rimporteto, kiun Kolomano Kalocsay dediĉis al la de li ŝatata verkisto Jean Forge:

Jean Forge — tekniko kaj rapid'
Moderna vivo, aŭto, kino,
Abismoj de la homa sino:
Vi legos ĝin en unu sid'.

Mister Tot ŝtelas kun avid'
Sekretojn de la homdestino:
Jean Forge — tekniko kaj rapid',
Moderna vivo, aŭto, kino.

Ĝis temp' de Nero li sen brid'
Flugigas nin per Co-maŝino,
Kaj pro l' groteska tempo-ŝpino
Eksplodas ni en laŭta rid'…

Jean Forge — tekniko kaj rapid'.

Gerd Bussing naskiĝis en 1936 kaj vivas en Berlino. Li estas tradukisto kaj emerita arkivisto. Dum 25 jaroj li estas aktiva esperantisto okupiĝanta pri originala Esperanto-literaturo kaj fremdaj lingvoj. Nuntempe li detale esploras vivon kaj verkaron de Jean Forge. Li partoprenis la somerlernejon en Barlastono en 2002 kun Lena Karpunina, kies prelego pri sia novelaro La Bato aperis en la pasinta numero de La Brita Esperantisto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>