Rekte al la artikolo

Reeĥiĝas la glasgova kongreso

<<  [955]  >>

June Campbell

En Glasgovo, inter la 23a kaj la 26a de majo, okazis la 98a skota kaj la 85a brita kongresoj de Esperanto. Partoprenantoj en tiu ĉi sukcesa kunkongreso ne nur ĝuis programon plenplenan de diversaj temoj sed ankaŭ celebris kaj festis bankede la centjariĝon de la Glasgova Esperanto-Societo kune kun tiu de la Edinburga Societo.

La kongresa gastpreleganto Aleksander Korĵenkov el Rusujo klare kaj koncize prezentis siajn gravajn prelegojn per montoj da informoj kaj faktoj. Dimanĉe, li prelegis pri 'Dostojevskij en Esperanto'; kromaj prelegoj, same aprezataj, temis pri 'Kalingrado: mito kaj realo' kaj 'El la vivo de profesia esperantisto'.

Eksterlanda gasto Flavie Audibert el Francujo montris al ni sian profesian talenton dum prelego kaj kurseto pri danco kaj mimo. Ŝia partopreno en la sabatvesperaj distraĵoj estis mirinda interpreto de muziko per danco.

Krome laŭdindaj estas tiuj, kiuj dediĉas tempon kaj scion por prepari novajn Esperanto-studmaterialojn. Dum forumo pri kursoj kaj ekzamenoj de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), estrata de Angela Tellier, ni aŭdis pri provo enkonduki kurson en ŝtatajn elementajn lernejojn en Glosterŝiro. Ni gratulis al Elizabeth Stanley pro ŝiaj tiurilataj klopodoj.

Dum prezento de Junularo Esperantista Brita (JEB) Elisabeta Cirio entuziasme informis pri la reformiĝo de la asocio kaj petis, ke EAB kaj kongresanoj kuraĝigu junajn esperantistojn partopreni kaj aliĝi. Elisabeta, kiel prezidantino, anoncis kaj prezentis novajn komitatanojn (vizitu la retpaĝon www.jeb.org.uk).

Ege interesa prelego de Jack Casey temis pri la televido-pioniro John Logie Baird. Partoprenis la bankedon la filino de tiu ĉi pioniro: bankedumantoj ĝuis poemon pri ŝia hejma vivo kiel filino de John Logie Baird.

Alveninte nur sabatmatene kaj devante tiam provludi la teatraĵon, mi bedaŭrinde maltrafis plurajn prelegojn. Tamen mi ricevis la impreson, ke kongresanoj tre kontentis pri altkvalitaj kontribuaĵoj de konataj samideanoj, inter kiuj troviĝis Marjorie Boulton, Charlie Dornan, Ian Fantom, Paul Gubbins, Sian Leitch, Hugh Reid, Ed Robertson kaj Duncan Thompson.

La jarkunveno de EAB okazis sabaton inter diversaj aliaj aferoj: bedaŭrinde oni ankoraŭ ne sukcesis aranĝi lokon aŭ daton por la venonta kongreso sed, laŭ la plezuro okazigita de tiu ĉi kongreso, EAB-membroj certe deziros same elstaran.

Bildo

David Kelso festparolas.

Kvazaŭ pago por la laboro estis la bankedo okazinta dimanĉon: solenajn paroladojn kaj deklamojn sekvis bona manĝo kaj pluraj distraĵoj — amuza festparolado de David Kelso, mimado de Flavie Audibert kaj muziko de membroj de la familio Fantom.

La distra vespero mem entenis riĉajn, diversajn erojn, i.a. muziko kaj teatro. Memorinde ludis Michael Seaton (aldviolone), Edith Sheldrick (piane), Petra Fantom (violonĉele), Sian Leitch (fajfile) — por mi la ĉerizo sur la kuko estis tamen la klasika gitarmuziko de Connor MacKay.

Zam-Zam-Zamenhof estas nova vigla tri-akta dramo de Paul Gubbins kaj li prezentis unu akton de la teatraĵo. Dumtage la aktoroj provludis sub profesia gvidado de Colin Simmonds: la kunlaborado sukcesis je la vespera prezento, kiam la spektantaro ĝustatempe ridis, afable reagis kaj spontane aplaŭdis. Ĉu ni iam forgesos, post ege amuza sceno, ke Zamenhof devenis de Bjalistoko? Kia ĝuinda spertaĵo partopreni en tiel spirita verko — kaj gratulon al dekkelkjara Denis, kiu rolis kiel juna Zamenhof.

Sendube la ekskursoj estis elstaraj: historia velŝipo sur rivero Clyde, belega Botanika Ĝardeno apud rivero Kelvin, Scienca Centro kaj Galerio McLellan, kiu okazigis vidindan ekspozicion. En la urbocentro mem oni povis gustumi internacian kuiradon ĉe diversaj restoracioj — kun ĉie skota gastamo.

Dankesprimojn al la organizantoj ŝuldas ĉiu partopreninto pro agrabla kaj sukcesa aranĝo.

June Campbell laboras kiel kontistino en lernejo en Harrogate. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 10 jaroj kaj partoprenis Eŭropajn Kongresojn en Parizo kaj Verono (ankaŭ renkontiĝojn en Hispanujo, lando, kiun ŝi tre ŝatas) kaj Universalan Kongreson en Montpeliero, Francujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>