Rekte al la artikolo

Ĉu larmeto survange?

<<  [956]  >>

David Kelso

Jen pensiga eseo pri nia movado, ne nur en Britujo sed ankaŭ en la tuta mondo. Aparte notindas la konkludo.

Nia redaktora moŝto invitis min surpaperigi kelkajn pensojn tuj post mia demisio de la posteno de direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Eble li esperas, ke mi senvualigos skandalajn sekretojn de nia estiminda komitato, aŭ malkaŝos, 'kie troviĝas la kadavroj'… kaj eble mi faros!

Pli serioze (ĉu mi sukcesos?), mi dankas pro la okazo eligi pensojn pri nia movado, nia asocio, nia afero. Kiam mi ekoficis kiel direktoro, mi naivis nek pri la movado en Britujo nek pri ĝiaj trajtoj pozitivaj kaj negativaj. Malgraŭ tio, la travivo kiel direktoro dum 30 monatoj estis mirinde instrua. Dum tiu tempo mi ege vojaĝis, renkontis multegajn movadanojn kaj vidis multajn diversajn aspektojn de la vivo en Esperantujo. Kion do mi lernis?

Unue — kiel ni ĉiuj dumlonge suspektas! — la esperantistaro ne estas ariĝo de averaĝuloj. Mi aktivis en multaj organizaĵoj, priaferaj kaj volontulaj, dum mia vivo. Ĉiuj iom malsamas, kompreneble, sed mi certas, ke la esperanto-movado estas la plej malsama el ĉiuj konataj de mi. Baze ĝi estas tre idealisma: preskaŭ ĉiuj movadanoj (ne ja ĉiuj, tamen!) estas idealistoj, kiuj sopiras iomagrade pli belan, pli bonan, pli justan, pli racian mondon. Same ĉe Oxfam, Amnesty aŭ Greenpeace.

Inter ni tamen la idealistoj efektivigas siajn idealojn, lernante kaj praktikante lingvon. Ni scias, ke en multaj progresemaj organizaĵoj abundas tiuj, kiuj bele parolas kaj kies langoj celas tiom, kiom sanktuloj en ĉielo. Ankaŭ — eble — inter ni, sed ĉe ni tiuj laŭtaj langoj majstru kaj praktiku novan lingvon. Ĉe Amnesty, ne. Do, iom aparta idealistaro, kiuj pretas laboradi por tiel esprimi siajn kredojn.

Mankas talento praktika

Bedaŭrinde idealismo tia ne ofte kuntroviĝas kun praktika aferemo. En la plimulta, praktika, afera mondo necesas realismo, malfacilaj decidoj inter ebloj, surbaze de nekompleta informo; ĉiutage necesas kompromisi pri idealoj, celoj, revoj… realiĝas, kio eblas. Plej ofte, tial, aferuloj — komercistoj, politikistoj, administrantoj — ne estas idealistoj, kaj idealistoj estas, plejparte, malpli aferemaj ol la mezulo. Ja ĉe ni. Ege mankas en la movado talento praktika, organiza, administra. Eble vi tion rimarkis…?

Antaŭ 40 jaroj, kiam mi estis novbakita movadano, mi ofte argumentis pri Esperanto, ĝiaj bonoj, ĝia taŭgeco kiel mondolingvo. Homoj neesperantaj, mi rimarkis, tutsimple ne kredis, ke ĝi estas 'vera lingvo', uzebla en komplikaj situacioj, ke ĝi kapablas servi kiel interkultura, internacia komunikilo. Hodiaŭ, male, oni malpli disputas pri la kapablo de Esperanto; pli ofte oni aŭdas: 'Ho jes, bonega ideo, sed bedaŭrinde ne realigebla.' Ni vivas en malidealisma, cinika, neaspirema epoko: se oni malmulte ambicias, eble oni sukcesos — apenaŭ. Ĉu rezultato de la epoko de s-ino Thatcher, kiam eĉ studentoj malkvietiĝis pri dungo, mono kaj ŝuldoj? Oni diras, ke tiuj fenomenoj estas pendolaj: idealisman generacion (kiel nian, idoj de la jaroj 60-aj) sekvas seniluziisma. Ni esperu, ke post 30 jaroj da idealisma malhavo, ni baldaŭ vidos revenon de tia idealisma kulturo. Mi dubas tamen. Ŝajnas al mi, ke la tutmonda krizo pri la natura medio, pri popolnombro, tiom gravas, ke nur malmultaj homoj — verduloj, esperantistoj, iaj religiuloj — ankoraŭ kapablas kredi je pli bona estonto.

Neĉeesta epoko

Ni estas do maloftaj idealistoj en cinika mondo. Kion plu mi rimarkis? Nu, tre malmultas nun lokaj grupoj. Pluraj federacioj ankoraŭ sufiĉe bone funkcias, per renkontiĝoj plurfojaj dum la jaro, bultenoj kaj neformalaj aranĝoj, sed restas nur eble deko da vere lokaj grupoj. Tiu fakto parte spegulas nian malplian membronombron, sed ankaŭ la fakton, ke ni vivas en neĉeesta epoko. Mi scias, ke ĉiuj volontulaj organizoj — skoltoj, literaturaj rondoj, virinaj grupoj — pli-malpli malsukcesas allogi ĉeestantojn al lokaj kunvenoj kaj eventoj. Hodiaŭaj homoj plejparte ne vizitas klubajn kunvenojn kaj similajn.

Teĥnologio enportas la tutan mondon en la salonon, per televido, per vidbendo, per disko, per satelito, per komputilo: ne plu necesas eliri en la pluvoventon por sperti pli vastan mondon. Tiu mirinda teĥnologio, tamen, kostas. Sekve, kion ni ricevas per ĝi estas provizata ne per niaj najbaroj, ordinaruloj, sed per riĉaj korporacioj. La loka, popola kulturo abomene malprosperas dum lastaj jaroj. La ĝenerala, domina kulturo estas kreaĵo de la korporacia mondo: kino, gazetoj, popola muziko, televidprogramoj, eĉ sporto kaj flankokupoj. En tia korporacia mondo Esperanto estas fremdulo. Zamenhof donacis Esperanton al la mondo; li nek vendis ĝin nek ludonis ĝin.

Vendi la 'lingvon de morgaŭ'

Tre facile oni povas imagi korporacian Esperanton. Necesus relanĉi ĝin, kiel oni relanĉis la telefonservon, la Laboristan Partion, la poŝtoservon (malsukcese!), kinejojn, gazetojn… kaj ĉu ankaŭ ekleziojn? La nomo Esperanto estus kopirajta; niaj patronoj estus Coca-Cola, Nokia kaj Microsoft; landaj registaroj konkurus por gastigi la universalan kongreson, kiu estus alvenebla sole per la aerlinio Virgin, kaj la belarta konkurso estus subtenata de Disney. Apud British Council, Alliance Française kaj Goethe-Institut troviĝus Fonduso Zamenhof, kiu vendus la 'lingvon de morgaŭ' laŭ plej modernaj, novmodaj surmerkatigaj principoj.

Ĉu okazos? Mi ne scias. Sed mi certas, ke nia hodiaŭa movado malakordas kun la hodiaŭa kulturo (aŭ, se vi tiel preferas, la hodiaŭa kulturo malakordas kun nia hodiaŭa movado). Tiel estas en Britujo kaj cetera Eŭropo; estas same, mi supozus, en Usono kaj la cetera unua mondo, por kiuj la angla lingvo estas (laŭ korporaciaj kriterioj) la rendimenta solvo por la monda lingvo-problemo.

Ili pravas. Laŭ mallongtempa perspektivo, laŭ individuisma perspektivo, laŭ ekonomiaj principoj, pli valorus elspezi mil horojn por fuŝlerni la anglan lingvon ol cent horojn por primajstri Esperanton (ne tro analizu la aritmetikon). Kaj jen la kerno: Esperanto estas idealisma solvo por problemo de la tuta mondo, ne nur hodiaŭ, ĉi tie, por mi, sed por ĉiuj, ĉie, kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ.

Tiuj, kiuj maltrankviliĝas pri la natura medio, pri nia maljusta ekonomia sistemo, pri la kultura imperiismo de Usono kaj la cetera unua mondo, tiuj eble povus rekoni la virtojn de Esperanto. Tamen tiuj aliaj — la granda plimulto — kiuj pli interesiĝas pri si mem, hodiaŭ, ĉi tie, kaj la tuja estonto, por ili Esperanto ja estas revo, nerealismaĵo.

Kredo je pli bona mondo

Ĉu do mi seniluziiĝis? Tute ne. La mondo estis ĉiam tia, eĉ en Varsovio antaŭ cent jaroj. Mi kredas — ni kredas, ĉu ne? — je pli bona, pli justa, pli feliĉa mondo. La homaro kapablas realigi tian mondon, se ni sufiĉe deziras kaj pretas tiucelen alstrebi. Dum jarmiloj la homaro prilaboris samtempe la hodiaŭajn bezonojn kaj la morgaŭajn. Homoj kaj triboj, kiuj ne sufiĉe prizorgis la morgaŭajn, ne transvivis; tiel zorgo pri la estonto — prudento — iĝis baza valoro en ĉiuj homaj kulturoj, precipe tiuj en malfacilaj medioj: la plej senakvaj, plej malvarmaj, plej malsekuraj mondopartoj.

Mi estas skoto, ido de lando dum jarcentoj malhava, kie prudento, antaŭzorgo, estas supera virto. En la lastatempa, okcidenta mondo tamen ni tiel riĉas, ke tia prudento ŝajnas nenecesa. Krome, la socio iĝis tiel amasa, tiom fora de la individua vivo, ke pripenso pri bezonoj de la morgaŭa mondo ŝajne neniel rilatas al la vivo de mezulo. Tiu fenomeno vidiĝas en la politika vivo de preskaŭ ĉiuj riĉaj landoj: la proporcio de voĉdonantoj en naciaj balotoj ĉiam malpliiĝas, krimniveloj ĉiam altiĝas kaj ĉia socia problemo, familia kaj ĝenerala, plioftiĝas.

Same pri Esperanto. La argumentoj por Esperanto temas pri morgaŭ, pri la estonta bonfarto de la mondo, pri pliboniĝo por ĉiuj, ne por si. Tiaj argumentoj ankoraŭ fortas en malriĉaj landoj, en kulturoj, kie eskapo el ekstrema malriĉo naskas esperon pri la estonto, pri la kapablo de homo plibonigi la mondon. Tial prosperas Esperanto en Brazilo, en Afriko, en Ĉinujo, kaj male en Britujo, Usono, Skandinavio.

La situacio do, kiu frontis min dum lastaj jaroj kiel direktoro de EAB, ne rilatas unike al Esperanto; ĝi rilatas al ĉiuj idealismaj, esperemaj aferoj en nia mondo. Ĝuste pro tio mi fortege konvinkiĝis, ke ni devas pli alianciĝi kaj kunlabori kun simpatiaj organizaĵoj: Amnesty International, World Development Movement, Friends of the Earth, United Nations Association kaj la verdula movado ĝenerale. Kune, eble, ni sukcesos ŝanĝi la direkton de la kultura evoluo en la unua mondo; aparte, certe ne.

Jen mia lasta vorto: ni alianciĝu aŭ ni subiĝu.

David Kelso, post sukcesa kariero en edukado en Skotlando, estis dum 30 monatoj direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Lastatempe li retrejniĝis por fariĝi instruisto de la angla kiel fremda lingvo kaj translokiĝis Italujon. La redakcio de La Brita Esperantisto deziras al li ĉiun feliĉon en la nova lando, en la nova posteno.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>