Rekte al la artikolo

Zamenhof-(kaj-Dickens)-tage en Skotlando

<<  [956]  >>

David W. Bisset

La Zamenhof-festo de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazas ĉiujare en la pitoreska urbeto Aberdour en orienta Skotlando. Oni kunvenas apud la haveno en la tiea boatklubejo, kiu ŝajne ŝvebas super la maro, kaj de kies fenestroj videblas la insula monaĥejo Inchcolm kaj la dramecaj montetoj brakumantaj Edinburgon.

Antaŭ ol manĝi kaj tosti la kreinton de Esperanto, okazas programo rekte aŭ oblikve rilatanta al Zamenhof. Ĉi-jare David Bisset prelegis pri trajtoj profunde zamenhofecaj de la angla romanisto Charles Dickens. Simple, ambaŭ pasiis pri homoj. Dickens aglaokule rigardis homojn, priskribante kaj kompatante ilin. Tamen la kompato transformiĝis en koleron, kiam li konsciis pri hipokriteco kaj maljusteco. Lia sinteno emigis lin negative reagi al la leĝa aparato, kiu tiam ofte ignoris veran justecon kaj fie riĉiĝis per subpremado de sociaj subuloj.

Dickens kompreneble ne uzis planlingvon. Tamen li uzis lingvaĵon, kiu efike komunikis kun ĉiuj sociaj tavoloj, kaj li uzis ankaŭ la okulojn. Lia observemo estis eksterordinara. Piedirante ĉiutage kilometrojn tra Londono, li rigardis, pripensis kaj poste verkis. Tial Dickens fariĝis kronologo de deknaŭa-jarcenta Londono kaj ankaŭ de la varieco de homa vivado.

David Bisset finis sian prelegon per deklamado de kelkaj alineoj el Pikviko tradukitaj de William Auld. Jen premiero dank' al la rusa eldonisto Aleksander Korĵenkov, kiu antaŭ kelkaj jaroj petis al Auld fari la tradukon. Bill ne finis la laboregon pro malsaneco, sed Aleksander optimismas pri la finfaro de la entrepreno. Ni esperu!

David Bisset estas vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>