Rekte al la artikolo

Feliĉe en Felixstowe

<<  [956]  >>

Angela Tellier

La ĉi-jara brita kongreso okazos en la malgranda havenurbo Felixstowe, tre bela kaj pitoreska loko. Kuŝanta inter du riveroj, Felixstowe frontas al la Norda Maro, kaj la kongresejo — la hotelo Marlborough — troviĝas malpli ol 20 metrojn for de la akvo. Se plaĉas frumatena mara banado, jen okazo nemaltrafinda.

Bildo

La marbordo de Felixstowe

(Pli granda bildo)

Gastprelegos Ziko Marcus Sikosek, germano aktuale laboranta ĉe Universala Esperanto-Asocio en Nederlando, kiu estas klera, vigla kaj amuza preleganto. Krome li aranĝos prilingvan kvizon en vendredo kaj postbankedan distraĵon en sabato. Aliaj prelegantoj inkluzivas Marjorie Boulton, Joyce Bunting, Simon Davies, Edmund kaj Kate Grimley Evans, Paul Gubbins, Terry Page kaj John Wells.

Ĉi-kongrese okazos paralela programo: 'formala' prelego kaj, samtempe, 'neformala' diskutrondo/aktivado, en kiu kongresanoj estos kuraĝigataj paroli kaj mem kontribui. La temo de la distra vespero estas Cent Jaroj da Esperanto en Britujo, kiu inkluzivos — espereble — freŝe verkitan teatraĵon.

Tutkongrese disponebla estos 'konstanta babilejo': krome abundos ekskurseblecoj, manĝejoj kaj similaj distraĵoj.

Pliaj informaj troveblas ĉe www.BritishEsperantoCongress.co.uk.

Angela Tellier multege laboras por sukcesigi la britan kongreson en Felixstowe (30a de aprilo - 3a de majo). Nepre aliĝu kaj kunsukcesigu ĝin!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>