Rekte al la artikolo

El la biblioteko — Interreto kaj interrilatoj

<<  [956]  >>

Geoffrey King

Nuntempe, en la interreta forumo UEA-membroj, oni debatas, ĉu vere ni bezonas grandajn bibliotekojn kaj en Roterdamo kaj en Vieno. La ĉefa jesa argumento rilatas al la alireblo de la kolektoj. Malgraŭ la multiĝo de esperanta literaturo en interreto, oni bezonas ankoraŭ povi aliri la fizikajn librojn — kaj eĉ pli certe la arkivojn — en fizikaj bibliotekoj: dum multaj jardekoj tio restos vera.

Kaj la homoj ne ĉiam povas fari longajn vojaĝojn por aliri tiujn bibliotekojn. En la nuna situacio Vieno pli oportunas por orienteŭropanoj, Roterdamo por okcidenteŭropanoj. Kaj baldaŭ ni en Britujo havos rektajn kaj rapidajn trajnojn, kiuj portos nin ne nur el Londono sed ankaŭ el Bristolo kaj Glasgovo al diversaj kontinentaj urboj. [NDLR: Ĉu vere? Tion oni promesis antaŭ dek jaroj…] Tamen… estas multe pli bone, se ni povas aliri niajn librojn sen tiaj odiseoj. Kaj tial ni havas bibliotekon en Barlastono, la francoj en Gray, la hispanoj en Vilafranca, la germanoj en Aalen, kaj tiel plu.

Kaj eĉ tiel ne ĉiu povas veni al Barlastono. Por multaj homoj tiu vojaĝo estas tro laciga, aŭ tro multekosta, aŭ tro temporaba. Do ĉu ni povas ion fari por tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas entrepreni tiajn vojaĝojn? Ion jes; ne ĉion, sed per interreto multo estas farebla. En Usono Don Harlow faras enorman laboron por rete disponigi literaturajn tekstojn, kaj ne nur li. Per Trovanto la katalogo de la viena biblioteko estas facile konsultebla. Diversaj Esperanto-revuoj nun aperas interrete. Jam kelkaj libroj, ankaŭ kelkaj muzikaĵoj esperantaj, estas haveblaj nur en interreto.

Vidante tiun evoluon, mi komencis antaŭ du jaroj krei interretajn paĝojn por la Biblioteko Butler. Vi povas vidi la ĝisnunan rezulton ĉe www.biblbut.org. Tio estos tre longa laboro, kaj nur komenco estas farita: ĝis nun enestas preskaŭ nur griza teksto, sed poste enestos kelkaj bildoj, eble iom da muziko, tre espereble detala katalogo de la biblioteko. Interalie mi estas nur komencanto pri tiu laboro kaj devas multon lerni.

Jam nun vi povas vidi ĝeneralan prezenton pri la servoj, kiujn disponigas la biblioteko; ankaŭ tre koncizan historian skizon pri la evoluo de la kolekto. Malnovaj legantoj de El la biblioteko eble memoras, kiom mi tamtamis pri la pruntokolekto de la biblioteko, kaj nun ankaŭ ĝi reaperis kaj havas sian lokon en la retpaĝoj. Vi povas legi informojn pri niaj arkivoj dokumenta kaj fota; mi esperas poste aperigi tie kelkajn artikolojn El la biblioteko surbaze de interesaĵoj trovitaj en la arkivo, kaj certe aperigos kelkajn bildojn.

La ebloj por la posta evoluo estas tre vastaj. La decido, kion fari kaj kion prioritatigi, devus dependi de viaj deziroj sed nur, se vi sciigos tiujn dezirojn. Ekzemple, la biblioteko havas diversajn neeldonitajn manuskriptojn. Ĉu mi aperigu kelkajn el tiuj? Mi havis ideon pri biografia subpaĝaro sub titolo La Britaj Esperantistoj. Ĉu tio interesus? Kiajn bildojn mi aperigu? Kiel urĝa estas aperigo de la katalogo? Kaj, entute, kian prioritaton havu tiuj retpaĝoj kompare kun aliaj bibliotekaj laboroj? Viaj reagoj al tiuj demandoj tre helpos min.

Ĉi-momente mi okupiĝas pri granda projekto, kiun mi havas en la kapo jam 20 jarojn. En 1950 Montagu Butler publikigis sian Klasifon de Esperantaj Temoj. Diversaj esperantistoj uzas ĝin por organizi sian librokolekton, sed nun la libro estas malfacile havebla kaj la enhavo estas malaktuala. Por solvi la unuan problemon mi iom post iom aperigas la tekston en www.biblbut.org. Iom pli ol triono estas jam farita. La duan problemon solvos sistema revizio de la verko. Al tiu laboro povas kontribui ne nur bibliotekistoj sed ĉiu esperantisto kun iom logikema pensmaniero. Vi eble ricevos kapdoloron, sed ĉiu homo gajnas per iom da intelekta gimnastiko.

Geoffrey King estas la honora bibliotekisto de Esperanto-Asocio de Britio. Koncizaj, leteraj reagoj al la demandoj — ekz. kiel prioritatigi bibliotekan retpaĝaron — estos bonvenaj por estonta aperigo en La Brita Esperantisto. Pli ampleksaj respondoj al Geoffrey King ĉe <privata retadreso>.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>