Rekte al la artikolo

Pri kredoj, agoj kaj adaptiĝo

<<  [956]  >>

Edmund Grimley Evans

Lev Tolstoj, Resurekto. Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. 21cm, 368 paĝoj.

La rakonto komenciĝas en malliberejo, kie tri akuzitoj estas kondukitaj el siaj ĉeloj por marŝi al la tribunalo. Inter la akuzitoj estas la prostituitino Maslova, false akuzita pri murdo. Maslova iam havis la ŝancon sekvi pli agrablan karieron: naskita sen patro kaj baldaŭ orfino, ŝi estis tamen adoptita de du maljunaj bienistinoj, kiuj bone pritraktis kaj edukis ŝin. Sed juna princo, nevo de la bienistinoj, delogis ŝin, kun la sekvoj, ke ŝi gravediĝis, maldungiĝis kaj trovis sian vojon al prostituado. Tiu juna princo estas Neĥludov, kiu hazarde nun troviĝas en la ĵurio ŝin juĝanta.

La proceso estas tre detale priskribita — iom tro detale por leganto, kiu ne speciale interesiĝas pri la proceduroj de tiamaj rusaj tribunaloj. La rezulto estas, ke Maslova estas erare kondamnita: la ĵurio ne intencas trovi ŝin kulpa, sed akcidente ellasas certan formulon en la verdikto.

Neĥludov nun sentas sin duoble kulpa: unue pro tio, ke li delogis ŝin, tiel kondamnante ŝin al prostituado, kaj due pro tio, ke li malbone plenumis sian taskon kiel ĵuriano, tiel kondamnante ŝin al bagnado. Li sentas fortan bedaŭron kaj promesas al si rebonigi la situacion, sian vivon kaj sin mem, proponante edziĝi al ŝi, klopodante nuligi la kondamnon, kaj, kiam li ne sukcesas pri tio, akompanante ŝin al bagnado. Lia malfacila vojo al sinreformo estas la 'resurekto' de la titolo. Aliloke mi vidis la titolon esperantigita kiel Reviviĝo, kiu estus malpli konfuza, ĉar ne temas pri la kutima kristana senco de resurekto.

Kritika opinio pri ĉi tiu romano estas forte dividita. Post Milito kaj Paco kaj Anna Karenina ĝi estas la trie plej fama romano de Tolstoj, sed Tolstoj verkis ĝin post longa periodo, en kiu li tute ne verkis fikcion. Iuj vidas en ĝi kulminon de lia verkista kariero, en kiu lia filozofio trovas konvenan esprimon, sed aliaj opinias, ke ĝi malsukcesas aŭ almenaŭ malfortas kiel romano, ĉar Tolstoj tro permesas al si prediki.

Estas vere, ke en ĉi tiu romano Tolstoj ofte forvagas de la rakonto por skribi dum kelkaj paĝoj pri la ĝenerala socio kaj pri siaj pensoj kaj opinioj. Eble tio estas iuspeca eraro en romano, sed ĝi ne ĝenis min; la opinioj de Tolstoj ŝajnas interesaj kaj bele esprimitaj, kaj ankaŭ la priskriboj de la tiama rusa socio estas interesaj. Ja multo ŝanĝiĝis en Rusio de post 1899, kaj estas multaj diferencoj inter rusa socio kaj brita socio, sed iuj aferoj lerte priskribitaj de Tolstoj, ekzemple la maniero, en kiu homoj adaptas siajn kredojn por konformigi ilin al sia agado, validas ĉiam kaj ĉie.

Allasinte tiun eventualan malforton de la romano, oni ne pensu, ke la rakonto mem aŭ la karakteroj en ĝi estas malfortaj aŭ ŝablonaj. Kaj Neĥludov kaj Maslova estas verecaj personoj, plenaj je malperfektaĵoj. Per la resumo de la rakonto donita supre oni facile povus imagi ian ŝablonaĵon, en kiu bela kaj pura Maslova reformas degenerintan Neĥludov, sed tiel ne estas: Maslova dum sia suferado jam perdis la purecon de sia junaĝo, kaj Neĥludov devas reformi sin mem per la forto de la propra volo, suferante survoje dubojn kaj refalojn.

La traduko ne ŝajnas al mi bonega, sed ĝi estas kompetenta kaj adekvate reviziita, kiel oni atendas en libro eldonita de Sezonoj. Ĝi estas iom neologismema, kun vortoj kiel servilaj (ne temas pri komputiloj!) kaj timida. En la unua frazo de la romano, kiun iu nomis la plej bela unua frazo de iu ajn romano, troviĝas la vorto ŝtonozis, sed ankaŭ sen tiu monstreto la frazo ne ŝajnas al mi tre belforma en Esperanto.

Tamen tradukantoj ofte devas kompromisi inter beleco kaj fideleco, kaj en esperantaj tradukoj ili ofte preferas la fidelecon, tiel ke la leganto pagas sian proksimiĝon al la originalo per akcepto de iom pli da fremdeco, ol oni ricevas kun nacilingva traduko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>