Rekte al la artikolo

Habilitiĝintaj doktoroj, ambulancaj kuracistoj

<<  [956]  >>

Ilona Koutny, Angla-Esperanta-Hungara Etvortaro pri Lernado kaj Laboro. Poznan: Prodruk, 2002. 143 paĝoj. ISBN 83-88518-36-4.

Tiu ĉi volumeto kun ĉirkaŭ 1200 vortoj kaj esprimoj 'estas planita por lerni esperanton, sed ĝi uzeblas certagrade por riĉigi la anglan aŭ la hungaran vortprovizojn' (p. 6). Pri la hungara mi ne kapablas komenti sed pri riĉigo de la angla mi hezitas. Por traduki instruistejoistruista [tiel] salono la vortaro prave mencias staff room (duvorte) sed aldonas la bizaran teachers lounge (sen apostrofo).

Kaj mi dubas, ĉu necesas inkluzivi dunce stool (azena benko, paĝoj 44-5): eĉ kiam mi vizitadis lernejon antaŭ 40 jaroj ne uzatis tio.

Bedaŭrinde abundas strangaĵoj, ĉiuj atestantaj pri manko de kontrolado: prezenti iun temon/referaĵon pri iu temo tradukiĝas per have a speech on something — angle oni dirus simple give a talk/presentation (p. 58); en britaj universitatoj oni ne trovas habilitated doctor (p. 63), dum fremdas ambulance doctor (p. 120). Kaj proponi, ke receive A/E tradukeblu laŭ hungara lerneja sistemo (ricevi kvinon/unuon [p. 42]) simple perpleksigos (kaj konfuzos germanojn, kies notoj malas).

Sed facilas vergi, malfacilas verki. Verdire la vortareto enhavas multon utilan: gratulindas la aŭtorino pro la sekcioj ekz. pri komputilado, laborkondiĉoj kaj la oficejo. Bonvenaj estas krome la ekzercoj kaj ludoj, kiuj montras klare la pedagogian fonon de facile en- kaj elpoŝigebla vortaro: ĉiu, ĉu lernanto aŭ spertulo, povus ĝin kunporti kaj en ĝi profiton trovi. Sed ve!… kaze de dua aldono nepras rigora kontrolado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>