Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [957]  >>

Paul Gubbins

Ĉu la brita Esperanto-movado tro emas enen rigardi, t.e. al si mem, anstataŭ eksteren, t.e. al la neverda mondo? Jen demando cirkulanta en la interreto post la Brita Kongreso en Felixstowe. La demandanto, artikolante en la angla lingvo en la retforumo Esperanto Britain, argumentas, ke la 'ĉefa problemo' frontanta al la brita movado rilatas al ties internemo. Mi malkonsentas. Aktivas membroj de nia asocio ek-zemple en diversaj eksteraj projektoj: plej notinde, eble, en edukaj rondoj. Elizabeth Stanley senlace laboras en Glosterŝiro por akceptigi Esperanton kiel studfakon en tieaj lernejoj (tiom da bruo ŝi faras, ke iama studenta amikino mia — ne-esperanta — en la regiono mesaĝis por demandi, ĉu mi konas tiun, kiu tiel levas la profilon de Esperanto); Derek Tatton interrilatas kun la Universitato de Liverpolo por certigi la estontecon de la Buchanan-prelegoj; Malcolm Jones kaj Elizabeth Stanley celis aranĝi seminarion pri Esperanto-instruado por element-nivelaj pedagogoj (la seminario fine ne okazis, tamen farita estas la provo); kaj Angela Tellier intertraktas kun firmao Bessacarr pri eldonado de prestiĝaj, profesie produktotaj informiloj. Jen esperantistoj engaĝiĝantaj kun publikaj kaj privataj organizaĵoj: konsilantaroj, universitatoj kaj komercaj kompanioj.

Ne temas ĉi tie pri publico cele nur al publico: tiu trompas neniun (des malpli cinikajn ĵurnalistojn harditajn kontraŭ klopodoj prezenti propagandon kvazaŭ ĝi estus novaĵero). Pro tio ĝemigis min komentoj el la sama retforuma fonto, ke okaze de la kongreso britaj esperantistoj maltrafis la eblon ekspluati la centjariĝon de nia asocio (fondita en aŭtuno 1904) por kapti la atenton de la ekstera mondo.

Mi legis, ekzemple, ke 'faritaj estas ambiciaj planoj por revivigi la vidatecon [tiel] de Esperanto inter la brita publiko, celantaj la patron de la brita Esperanto-movado, la faman kampanjantan ĵurnaliston W. T. Stead'. Strange: miascie, unu individuo — nur unu — lanĉis proprainiciate 'ambiciajn planojn' tiajn, kiuj ne adoptiĝis de la Loka Kongresa Komitato. Kaj prave: kiel mi atentigis en mia kongresa Stead-prelego, tiu ĉi eminentulo, malgraŭ sia helpo al la frua Esperanto-movado en nia lando, apenaŭ parolis la lingvon kaj almenaŭ private, familie, neniel rekomendis aŭ praktikis ĝin. Krome, ĝis kia grado Stead nuntempe famas? Mi, kiu trejniĝis kiel ĵurnalisto, gajninte fakajn kvalifikojn, konsciis pri Stead, nur post kiam mi forlasis la profesion. Richard Branson ne reklamas nunajn transatlantikajn flugojn surbaze de la pioniraj atingaĵoj de Wilbur kaj Orville Wright; same Esperanto-Asocio de Britio ne varbu novajn adeptojn helpe de la (re)nomo de iu, kiu laŭateste restis eterna komencanto.

En Felixstowe EAB-anoj dece kaj dance, kune kaj kuke festis la centjariĝon de la asocio. Se eksteruloj tiun jubileon malatentis, se vere estis maltrafita propaganda aŭ — kiel oni hodiaŭ politike-korekte preferas — informa eblo, do tiel estu. Ekzistas momentoj, kiam oni volas private, asocie, interne festi, rezignante pri vantaj gazetaraj komunikiloj, ĝis prezentos sin aŭtentike raportinda evento, kiu persvados la eksteran mondon pri la nepreco de Esperanto.

Paul P. Gubbins

La redakcio de La Brita Esperantisto elkore salutas Esperanto-Asocion de Britio pro ĝia centjariĝo, kiu koincidas kun la apero de tiu ĉi aŭtuna numero, kaj deziras kaj al la asocio kaj al ties membroj sukcesoplenajn kaj prosperajn pliajn cent jarojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>