Rekte al la artikolo

Kurioza kutimo

<<  [957]  >>

Mamed Madok'ba

En mia kvartalo ĉiuj najbaroj interŝanĝas kristnaskajn kartojn — eĉ tiuj el ni, kiuj ne aparte kristanemas. Inter lupoj, agu lupe… same inter birmingamanoj. Nu, vi diras, multaj homoj interŝanĝas kristnaskajn kartojn: kial do verki artikolon pri teda temo tia?

Paciencon, kara leganto; mi klarigos. Prave estas, ke multaj interŝanĝas kristnaskajn kartojn: povas esti, ke la granda, vasta plimulto da britoj tiajn kartojn interŝanĝas. Sed ne en somero. Kaj ne siajn proprajn, jam senditajn kartojn.

Mi ekspliku.

Kostas multe da mono aĉeti kartojn. Mi scias: bone estas uzi kartojn de bonfaraj organizaĵoj, ekzemple Amnestio Internacia, Abelo-Riparista Societo aŭ Esperanto-Asocio de Britujo (ĉu EAB vendas la proprajn kristnaskajn kartojn?) kaj tiel subteni finance noblajn aferojn. Sed kostas ankaŭ multe da tempo subskribi kartojn kaj prepari kovertojn (por diri nenion pri la liverado dum aĉa decembra vetero).

Necesas miakaze dediĉi tutan posttagmezon (minimume tri horojn) nur al subskribado… kaj, imagu, ĉiuj miaj najbaroj same faras.

Mia kvartalo konsistas el trideko da domoj; jes, kara leganto, la kvartalo mem pli vastas, sed mi kalkulas nur la apudajn homojn, kiujn mi pli-malpli konas. Se en ĉiu domo ĉiu same ŝvitas super kristnaskaj kartoj, tio signifas preskaŭ centhoran laboron. Centhoran, imagu!

Obligu per la nombro de hejmoj en la urbo, ja en la lando, kaj vi vidos, ke milionoj da horoj perdiĝas pro karto-skribado.

Nacia skandalo: evidente la kreskanta ĉina ekonomio, pri kiu ni multe nuntempe legas, plifortiĝas pro la fakto, ke ĉinoj ne malŝparas valorajn laborhorojn, subskribante kristnaskajn kartojn.

Mi jam sendis leteron al la ĉefministro pri tiu ĉi grava temo (ankoraŭ neniu respondo).

Do la kvartalanoj decidis ekagi. Jes, ni opiniis, ni volas sendi kristnaskajn kartojn por festsaluti (kaj imagu senkartan hejmon dum kristnasko), sed por ŝpari laboron kaj monon, ni retenos la kartojn (kaj la kovertojn) kaj redonos postfeste al la sendintoj, por ke tiuj resendu la saman karton la sekvantan kristnaskon. Alivorte, ni recikligas niajn kartojn.

Ni taksas la projekton brila. Eble vi malkonsentas, kredante, ke ni makulas la spiriton de la plej sankta periodo de la jaro. Tamen ni diris al ni, ke en la biblio neniu mencias kristnaskajn kartojn (entuziasmulo tralegis la tutan libron, ambaŭ testamentojn — kaj en la greka kaj en la hebrea — imagu, en nuna pagana kaj televida epoko — kaj certigis, ke tiel estas). Do mi esperas, ke neniu ofendiĝos.

Fakte, ni kredas, ke ni kontribuas al la kristnaska spirito. Ni decidis ne private, kaŝe, redoni la kartojn sed organizi komunan redonado-ceremonion somersolstice.

Tiam ni festegas (tute laŭ kristnaska spirito, kun la avantaĝo, ke ĝenerale — ne ĉiam — brilas la suno kaj varmegas la vetero). Samtempe ni kolektas monon kaj donacas al bonfaraj organizaĵoj (por ke ili ne suferu, ĉar ni malaĉetas iliajn kartojn).

Venontjare ni eĉ havos kristnaskan arbon, por ke ni konvene festu. Iu eĉ proponis (tion ni diskutos dum la venonta jarkunsido de la kvartala kristnaskkarta redona societo) nuligi decembran kristnaskon kaj aranĝi, pro la vetero, la tutan ceremonion koincide kun la somera solstico. Eble ni eĉ rezignos pri kartoj! Imagu!

Eble vi demandas vin, kara leganto, kial mi, arabdevena, interesiĝas pri kristnaskaj kutimoj. Nu, jam de jaroj mi vivas inter vi kaj akceptas viajn modojn kaj manierojn. Prefere estas, mi diras al mi, interŝanĝi kristnaskajn kartojn (eĉ la proprajn) en brita somero, ol bombojn dum tuta mezorienta jaro.

Ĉar, jes, bedaŭrinde, ankaŭ miaj iamaj samregionanoj havas siajn kutimojn kuriozajn… kutimojn pli mortigajn.

Mamed Madok'ba, naskita en Palestino sed jam de pli ol tri jardekoj loĝanta en Birmingamo, estas magistra studento pri biologio (aparte pri insektoj). Li studas Esperanton per interreta kurso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>