Rekte al la artikolo

Hodiaŭ Bruselo, morgaŭ la mondo

<<  [957]  >>

Elisabetta Cirio

Mi vidis, ke en la lasta numero de La Brita Esperantisto vi skribis, ke mi estis en Bruselo en seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), reprezentante Junularon Esperantistan Britan (JEB). Poste, fine de marto, mi partoprenis nome de JEB alian TEJO-seminarion en Sarajevo, kie mi sekvis kurson pri 'Esperanto-instruado', fare de Birke Dockhorn, kaj sesiojn pri interkultura lernado.

Tiam, komence de majo, mi reprezentis TEJO, kune kun David-Emil Wickstrom, ĉe konferenco de la Konsilio de Eŭropo: 'Eŭropo, Junularo kaj Tutmondiĝo'. Mi kaptis la okazon tiam por partopreni la manifestacion 'Europa Bunto' organizita de esperantistoj en Strasburgo.

Dum la TEJO-seminario en Bruselo, german-franca televidkanalo filmis la Esperanto-grupon kaj intervjuis min; mi estis televide intervjuita ankaŭ en Sarajevo.

Gravis la seminario en Bruselo. Partoprenis 400 homoj el ĉirkaŭ 300 junularaj organizaĵoj el la mondo. Temoj, kiujn ni diskutis, inkluzivis 'kulturon kaj diversecon' kaj 'multkulturecon'. Unu posttagmezon okazis t.n. tutmonda vilaĝo, kie troviĝis budoj de diversaj junularaj organizaĵoj. Mi renkontis ties aktivulojn, inkluzive de membroj de la Tut-Ĉina Junulara Federacio, kiuj informis, ke ili kunpreparas la Universalan Kongreson en Pekino. Kontentige estis, ke multaj junuloj ŝajne aŭdis pri Esperanto, ĉar esperantistojn ili renkontis ĉe aliaj samspecaj forumoj.

Dume mi spertis la lingvoproblemon. La oficialaj laborlingvoj estis la angla, la franca kaj la rusa. Dum ĝeneralaj kunsidoj okazis samtempa tradukado, kiu bone funkciis. Male en la malgrandaj diskutgrupoj: mi partoprenis unu, ĉe kiu la rusa interpretisto malfruis; dum alia, franca reprezentanto plendis, ke komputila prezentado estas farata nur en la angla, ne dulingve. Kaj dum la fina sesio, greko plendis, ke li ne povas prezenti sialingve sian paroladon.

Mi surpriziĝis, ke tiom da homoj bonege parolas la anglan kiel fremdan lingvon kaj povas uzi ĝin kiel laborlingvon. Multaj konis plurajn lingvojn sed, kiam ili unue alparolas onin, ili uzas la anglan. Aliflanke mi parolis kun pluraj, kiuj ne scipovas la anglan: ili diris, ke ili iomete timas ekparoli kun fremdulo, ne sciante, en kiu lingvo ekdialogi. Foje mi estis devigita debati en la franca sed, kiam mi laciĝis, mi ne povis min bone esprimi. Mi bezonis pli da tempo ol denaskaj parolantoj por kunmeti miajn pensojn.

Resume, mi retenas miksitajn pensojn pri la utileco de la konferenco. Bone estis, ke kundebatis junuloj el tiom da landoj, inkluzive de reprezentantoj de landoj, kiuj ne apartenas al la Konsilio de Eŭropo. Sed mi havas la impreson, ke finfine tiuj ĉi diskutoj alportos nenion, ĉar ili restos teoriaj kaj probable ne kondukos al reala socia agado.

Laŭ mi gravas, ke TEJO kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj sendu reprezentantojn al eventoj tiaj. Ili pligrandigas la videblecon de Esperanto kaj de TEJO kiel junulara organizaĵo. Bone estis krome sendi du aŭ pli da reprezentantoj, por ke ili praktike montru, ke Esperanto povas esti uzata kiel ordinara lingvo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>