Rekte al la artikolo

Fiereco, falo, federacio kaj fotoj

<<  [957]  >>

Tiom da koncentriĝo, tiom da diligenteco, ke federacianoj ne konsciis, ke oni ilin fotas; tiom da malkoncentriĝo, ke la fotisto fuŝis la bildojn. Ve! Jen resumo — almenaŭ unu el — pri la junia renkontiĝo de la federacio de Yorkshire kaj Humberside en York, kiam 18 federacianoj submetiĝis al tuttaga programo organizita de Paul Gubbins.

La programo pivotis ĉirkaŭ la kvar bazaj kompetentecoj fundaj al lingvolernado: parolado, skribado, aŭskultado kaj legado. Dum kvar ĉefsesioj federacianoj esploris ĉiujn temojn kaj plejparte grupe kompletigis tiurilatajn ekzercojn. Samtempe la organizanto rondiris kun fotilo, gratulante sin pro la sendube elstara kvalito de la fotoj ricevotaj. Tamen, kiel sciate, fiereco venas antaŭ la falo. Hejmenirinte, li konstatis, ke la fotoj nulas… kaj defendis sin, dirante, ke li ne uzis sian fotilon, ke la aparato fremdis, ke… ke… ktp.

Tamen la seminario — kontraste al la fotoj — ne nulis. Fakte ĝi estis nur unu el multaj regulaj renkontiĝoj de tiu ĉi plej aktiva federacio. La federacio longe tiel floru… kaj mallerta fotisto primajstru la teĥnikaĵojn de cifereca fotilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>