Rekte al la artikolo

Proksimiĝas datreveno

<<  [957]  >>

Terry Page

Esperantistoj kutime tre ĝuas paroli pri siaj antaŭlongaj spertoj kaj faroj. Tiurilate ili do neniel diferencas de multaj ne-esperantistoj (aŭ ĉu mi diru, pli optimisme, 'ankoraŭ-ne-esperant-istoj'?), kiuj, en similaj cirkonstancoj, ja insiste regalas siajn gefilojn, genepojn aŭ gelernantojn per tedaj (por la aŭskultantoj) anekdotoj aŭtobiografiaj. Sed al tiuj nepre mankas unu eblo, kiun disponas preskaŭ ĉiu dediĉita esperantisto, kaj kiun ni emas ofte — eble troe — ekspluati: rakonti pri sia unua Universala Kongreso.

Kial do ĝuste tiu evento tiel forte impresas unuafojan kongresanon, ke ties memoro pri ĝi restas ĝismorte neforviŝebla? Tion mi provu respondi el propra sperto, helpate de raporto, kiun mi verkis por lerneja gazeto en 1960, tuj post la UK en Bruselo: en la daŭro de nur kelkaj tagoj onin trafas tiom da diversaj kaj fortaj emocioj. Unue venas memdubo: ĉu mi adekvate komprenos tian Esperanton, kian parolas alilandanoj, kaj ĉu ili komprenos la mian?

Sekvas feliĉiga senstreĉiĝo: ĉe la akceptejo mi ja sukcesas identigi min, kaj facile komprenas ĉion, kion diras la deĵoranto. Kaj varma aparteno-sento: mi atendas la komencon de la solena inaŭguro, sidante en salonego inter kelkmilo da vigle babilantaj homoj, rekonas la lingvon de iliaj konversacioj, scias, ke ĉiuj estas miaj samideanoj. Ankaŭ fiero: jen oratoro, kiu per trafaj argumentoj kaj elegantaj parolturnoj pruvas preterdube ke, spite la mokadon de skeptikuloj, Esperanto estas ja io valora, bezonata, de ĉiuj finfine akceptota. Kaj tiel plu, tagon post tago, dum tuta kongresa semajno.

Sed imagu kiel estus, se ne nur vi sed ankaŭ ĉiu alia kongresano estus unuafoja novulo. En tia Universala Kongreso partoprenis neniu ankoraŭ vivanta. Okazis tiel en la tuta historio de nia lingvo nur unu fojon. La loko: Bulonjo-ĉe-Maro en norda Francujo. La dato: aŭgusto 1905. Kaj nun proksimiĝas jam la centa datreveno de tiu unua kaj unika UK — alivorte okazos en la venonta jaro ĝia cent-jariĝa jubileo. Indas kaj endas tion festi… kaj plej efike oni povos tion fari per aliĝo al 'Internacia Amikeca Esperanto-Renkontiĝo Bulonjo 2005'.

La Nordfranca Esperanto-Federacio, iniciatinto kaj ĉefa organizanto de Bulonjo 2005, celas tiel omaĝi al la unua UK kaj ne sklave imiti ĝin. Eĉ se oni volus tion fari, oni ne povus. Ekzemple, Bulonjo 2005 ne rajtus nomi sin Universala Kongreso, ĉar jam antaŭlonge oni decidis, ke tiu okazu en Vilno. Oni do parolas pri 'renkontiĝo'. Same pri la dato: estus nek helpe nek saĝe konkurenci kun la UK, kio ja okazus, se oni elektus por Bulonjo 2005 semajnon en aŭgusto. Anstataŭe ĝi komenciĝos Sanktan Vendredon, la 25an de marto, kaj daŭros nur ĝis la sekvonta merkredo. Ankaŭ alian kongresejon necesis trovi. Ne estos disponeblaj la urba teatro kaj la kazino, kie oni respektive debatis kaj festis en 1905, sed ĉiel taŭgos por jubilei alia granda bulonja konstruaĵo, nome Espace Faïencerie en Avenue John Kennedy.

Sed ne tute mankos similaĵoj. Por pruvi tion oni povas kompari la kongresanarojn kaj programojn de la du eventoj. Al la unua UK venis 680 esperantistoj. El kiom da landoj? Tiun informon mi serĉis vane, sed certe partoprenis ĝin delegitoj el ĉiuj 12 landoj, kie estis jam organizita Esperanto-movado. Al Bulonjo 2005 venos maksimume 500, ĉar pro striktaj reguloj de Espace Faïencerie oni povos akcepti nur tiom da aliĝoj. Espereble venos jubileantoj el foraj landoj, sed verŝajne Francujo kaj najbaraj landoj (inkluzive, kompreneble, de Britujo) provizos la renkontiĝon per la plejmulto da aliĝintoj.

La pioniraj UK-anoj kunsidis por diskuti kaj decidi gravajn aferojn primovadajn: dum Bulonjo 2005 kunsidos samcele pluraj kunlaborantaj organizaĵoj, interalie Espéranto-France, SAT-Amikaro, kaj francaj fervojistoj, junuloj, kaj katolikoj. Notindas, ke la jarkunsido de EAB okazos je alia dato en Londono, sed, se partoprenantoj el Britujo volos neformale renkontiĝi, oni povos tion facile aranĝi. En 1905 oni ĝuis dramojn, koncertojn, poem-deklamadon, prelegojn de eminentaj esperantistoj, diservon, bankedon kaj turismajn ekskursojn, kaj en la ĉirkaŭaĵo de Bulonjo kaj transmarkolen al Dovero kaj Folkestone. En la riĉenhava programo de Bulonjo 2005 ne mankos eĉ unu el tiuj menciitaj.

Leginte raportojn en tiuepoka The British Esperantist, mi konstatis, ke en la unua Universala Kongreso partoprenis delegitoj britaj — entuziasme, vigle, celkonscie kaj multnombre. Estu same en Bulonjo 2005. Kiel jam dirite, tiuj, kiuj prokrastas aliĝi, riskas neakcepton. Ĉiu, kiu uzas la interreton, trovos informojn kaj necesajn mendilojn ĉe www.boulogne2005.com. Aliaj turnu sin per telefono aŭ per ordinara poŝto al la brita peranto, Esperanto-Domo, Barlastono, kies plena adreso troveblas en la kolofono.

Terry Page eklernis Esperanton en 1956. Studante en Kembriĝo, li fariĝis sekretario de la organiza komitato por la TEJO-kongreso de 1961, kaj ekde tiam rolis, vole-nevole kaj pli-malpli konstante, en komitatoj de diversaj Esperanto-asocioj. Komplice en ĉio estas Anica, kun kiu Terry geedziĝis en 1966. Li loĝas en Milton Keynes.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>