Rekte al la artikolo

Verku monologon!

<<  [957]  >>

La teatra sekcio de la januara semajnfino Ni Festivalu! ĉe Wedgwood Memorial College dediĉiĝos ĉefe al la monologo. Studataj (kaj eventuale prov-prezentataj) estos kvin originalaj monologoj el la fruaj jaroj de la esperanta teatra tradicio. Okazos grupaj studsesioj kaj komuna sesio por diskuti, kio estas monologo, kaj por determini, ĉu eblas distingi apartan esperantan monologon. Do jen ebleco konatiĝi kun la pioniraj jaroj de nia literaturo-historio.

Alia sesio estas rezervita por legi kaj eble prezenti memverkitajn monologojn: partoprenontoj estas invititaj kunporti proprajn monologojn (maksimuma longeco: 1000 vortoj). Kaj, por celebri gravan eventon en la historio de Esperanto-teatro, okazos surprizo… kiu, kiel ĉiuj bonaj surprizoj, nepre restu sekreto ĝis la festivala semajnfino (21-23 januaro 2005).

Scivolemuloj: aliĝu!

Ni Festivalu! estas malferma ne nur al teatro-amantoj (kiuj januare jam de 11 jaroj studas kaj praktikas Esperanto-teatron) sed ankaŭ al aliaj grupoj kaj organizaĵoj (ekzemple federacioj, fak- kaj labor-grupoj), kiuj volas kunveni laŭ sia propra, sendependa programo. Kune tamen oni manĝas, sin distras kaj ekskursas (al la apuda drinkejo). Detaloj pri ĉambroj, prezoj ks haveblas de Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Staffordshire ST12 9DG (tel. 01782 372105; retpaĝoj: www.sgfl.org.uk/wmc).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>