Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [957]  >>

Colin Simmonds

Konstanta rubriko, kiu prilumas konatajn kaj malpli konatajn britajn esperantistojn. Se vi konas iun, kiu meritas aperigon en la rubriko (kaj sendube estas multaj, kiuj diligente, senfanfarone laboradas por nia afero), nepre kontaktu la redakcion. Ĉi-numere ni parolas kun Colin Simmonds el Birmingamo.

LBE: Colin, bonvolu diri… kial vi eklernis Esperanton?

CS: Kiel multaj angloj, lerni lingvojn estis tre malforta flanko de miaj studoj en lernejo. Mi plene malsukcesis lerni la francan kaj la germanan. Sed, malkiel multaj angloj, mi ĉiam sentis mankon tiurilate. Mi konstatis, ke mi maltrafis multon en la vivo, simple ĉar mi ne havis la ĝustan ŝlosilon.

LBE: Do kie, kiel kaj kiam vi lernis la lingvon?

CS: Mi supozis, ke ie ekzistas lingvo, kiun eĉ mi povus lerni, do dum kelkaj jaroj, kiam mi vizitis bibliotekon, mi serĉis la bretojn en la sekcio pri lingvoj. Ĉu la norvega, ĉu la rusa, ĉu la zulua? Nek, nek, kaj certe nek! Sed iun tagon mi trovis Teach Yourself Esperanto sur la breto. Mi prenis ĝin kaj tralegis la unuan ĉapitron. Mirakle! Mi komprenis! Ne gravis, ke mi neniam antaŭe eĉ aŭdis pri Esperanto — jen lingvo lernebla. Ĉu lerninda mi ankoraŭ ne sciis, sed mi prunteprenis la libron, kaj la cetero, kiel oni diras, estas historio.

Bildo

La familio Simmonds — de maldekstre Denis, Irina kaj Colin — ofte partoprenas esperantajn renkontiĝojn ne nur en Britujo sed ankaŭ eksterlande. Sen renkontiĝo en Germanujo tiu ĉi foto ne eblus…

(Pli granda bildo)

LBE: Rakontu pri la historio. Kion ekzemple Esperanto alportis al vi?

CS: Nu, mi trovis la ŝlosilon, kiun mi serĉis dum multaj jaroj. Mi komencis vojaĝi eksterlanden. Antaŭe mi malemis viziti aliajn landojn. Mi tute ne volis esti unu el tiuj teruraj angloj, kiuj parolas la anglan pli laŭte, por ke stultaj fremduloj komprenu. Sed per Esperanto mi vizitis Belgujon, Francujon, Germanujon, Hungarujon, eĉ Rusujon. En Germanujo, dum la Internacia Festivalo, kiu tie okazas novjare, mi renkontis Irina, kiu poste fariĝis mia edzino. Esperanto estus povinta alporti nenion — neniun — pli grandan aŭ gravan al mia vivo.

LBE: Nu, jes… Irina. Mi supozas, ke vi estas inter la feliĉuloj, kiuj uzas ĉiutage Esperanton, ĉu ne?

CS: Jes. Mi konsideras min tre bonŝanca, ke mi uzas ĉiutage Esperanton. Esperanto estas nia ĉefa lingvo en la hejmo. Por ni ĝi estas simple natura komunikilo. Kompreneble Irina lernas la anglan, do pli kaj pli ni uzas tiun hejme por helpi al ŝi. Sed Esperanto restos nia preferata lingvo. Kaj publike aŭ telefone havi 'sekretan lingvon' donas avantaĝojn, ĉu ne?

LBE: Certe… krom en Esperantujo, kiam foje oni forgesas, ke ĉiu komprenas la ne plu 'sekretan' lingvon. Eble tial restas loko por Volapuko. Sed por resti ĉe Esperantujo: kiu, krom supozeble via unua renkontiĝo kun Irina, estas via plej memorinda momento en Esperantujo?

CS: Survoje al Grezijono en Francujo dum la fruaj jaroj de mia esperantiĝo, mi troviĝis en aŭtobusa stacio kun belga amikino. Ni babilis esperante, kaj subite el diversaj anguloj alproksimiĝis esperantistoj polaj, hungaraj kaj brazilaj. En tiu momento mi profunde komprenis, ke Esperanto funkcias. Estis iom ebriiga afero konstati, ke mi finfine kapablis komuniki kun homoj, kiuj ne parolas la anglan.

LBE: Vi menciis la lingvon. Ĉu vi havas ŝatatan Esperanto-vorton?

CS: Tuj! Tre plaĉas al mi la sono de tiu ĉi vorto. Eble ĉar la uj-sono tute ne ekzistas en la angla…

LBE: Sed la angla ekzistas en U-sono… Pardonu: aĉa vortludo, kiu eĉ ne rilatas al uj.

CS: Bone, ĉu ne, ke eblas tiel vortludi en Esperanto — eĉ aĉe. Tamen pri tuj, ĝi plaĉas ankaŭ, ĉar, kontraste al la angla, ĝi havas nur unu silabon. La angla immediately — se vi pripensas la aferon — estas ridinda vorto por signifi 'senprokraste post nuno'. Post kvin silaboj la momento jam estas for.

LBE: Do kio pri la tuja estonteco de Esperanto. Ĉu vi optimismas pri la sorto de Esperanto?

CS: Ĝenerale jes. Mi neniam kredis, ke la fina venko estas realisma celo. Sed mi opinias, ke en la interreto Esperanto povas nur pli kaj pli kreski. Mi kredas ankaŭ, ke la angla tute ne restos la potenca lingvo, kia ĝi nun estas. Ekzistas multaj variantoj de la angla, kio ne helpas al ĝia estonta kunteniĝo. Mi eĉ legis, ke post 50 jaroj la plej uzata lingvo en Usono estos ne la angla, kiel vi antaŭe vortlude diris, sed la hispana.

LBE: Diable, ne daŭre memorigu min pri ne tre sprita kalemburo. Sed diru, pri vi, kiel vi okupiĝas ekster Esperantujo?

CS: Kutime unufoje dum la semajno mi ludas briĝon. Mi lernas ludi dum pli ol dek jaroj (oni neniam ĉesas lerni tiun komplikan ludon) kaj mi tre ĝuas ĝin. Mi verŝajne neniam estos tre bona ludanto, sed la ludo restas ĉiam fascina. Omar Sharif diris, ke estas pli facile rezigni pri heroino ol pri briĝo. Mi ankaŭ tre ŝatas klasikan muzikon kaj ofte ĉeestas koncertojn, plejparte en mia hejmurbo. Ĉi tie ni havas bonegan orkestron kaj mi elspezas multe tro da mono por subteni ĝin. Mia plej ŝatata komponisto estas Stravinskij. Sed la okupo, kiu postulas plejmulte da tempo, estas legado. Mi legas multe da diversaj aferoj, sed por simple distriĝi mi ofte elektas sciencfikcion. Lastatempe mi ekinteresiĝis pri Ŝekspiro, kaj mi komencis sesjaran projekton legi ĉiujn liajn teatraĵojn. La afero ne urĝas — ses teatraĵoj ĉiujare plene sufiĉas.

LBE: Ses ŝekspiraĵoj jare signifas, ke vi ne komencos paroli verse — fakte, inverse. Ho, pardonu min pro dua vortludaĉo. Evidente estas tempo ĉesi por eviti plurajn tiajn abomenaĵojn. Do mi dankas pro tre interesa intervjuo kaj deziras al vi plezuron kaj plaĉon en viaj diversaj agadoj.

Colin Simmonds naskiĝis kaj loĝas en Birmingamo. Rezigninte pri aktora vivo, li nun laboras por la banko HSBC, kiu almenaŭ regule pagas lin. Kiel aktoro, Colin ofte turneis en Britujo en diversaj teatraj grupoj, vizitante la Vajt-Insulon, la Zetlandajn Insulojn kaj preskaŭ ĉiujn teatrojn inter tiuj ĉi du punktoj. Nuntempe li de tempo al tempo aktoras en Esperantujo, kiam Paul Gubbins tordas la brakon. En 2002 li geedziĝis kun Irina en Ivanovo, Rusio — aranĝo planita kaj realigita en du semajnoj. Colin instruas Esperanton pere de la senpaga koresponda kurso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>