Rekte al la artikolo

Babile

<<  [957]  >>

Paul Gubbins

Kelkaj rikoltas nekomprenon…

Eble vi memoras la tragedion pri la 20 ĉinaj kardio-kolektantoj, kiuj dronis komence de februaro en Golfo Morecambe, Lankaŝiro. Laŭ The Guardian (2004-02-12), oficuloj antaŭ la katastrofo jam provis intervjui la ĉinojn, tamen vane, ĉar tiuj 'nekapablis paroli la anglan'. Kia surprizo. Kial tamen oni daŭre aŭdas, ke ĉiu, ĉie parolas nian lingvon?

… dum aliaj kuracas lingvo-malsanon…

Mondlingvo 'angla' ne estas komprenata en britaj malsanulejoj. En februaro aperis libreto enhavanta simplajn 62 frazojn, demandojn kaj terminojn — en 36 lingvoj — kaj uzota de pacientoj, flegistoj kaj kuracistoj. Tiel oni povas informi, ke 'ĉio estos en ordo' aŭ 'vi povos nun hejmeniri'… apenaŭ komplikaj frazoj, tamen ŝajne necesaj en epoko, kiam — vulgare — ĉiu parolas la anglan (fonto: The Guardian, 2004-02-20).

… kaj la angla ne plu taŭgas en la oficejo

La premiita brita televida furor-serio La Oficejo — stelulo Ricky Gervais — fiaskis en Usono, laŭ raporto en The Guardian (2004-05-08). Ŝajnas, ke usonanoj komprenas nek la humuron nek la lingvon. 'Mi estas usonano,' skribis kontribuinto al interreta t.n. babilejo. 'Do kiamaniere mi komprenu la britan? Temas pri preskaŭ alia lingvo.' Por saĝulo sufiĉas aludo (sed ne en la brita).

El kongreslando Ĉinujo…

La internacia lingvo (denove)

Raportis la anglalingva ĵurnalo China Daily (2004-07-23), ke komisiono en Ŝanhajo eklaboros por altigi la nivelon de anglalingvaj afiŝoj kaj indikiloj. 'Trovite estas, ke la plimulto da ŝildoj en la angla lingvo aŭ misas aŭ erarigas,' notas la gazeto. Ĝi estus povinta aldoni '… aŭ amuzas'. Proprasperte mi povas konfirmi, ke eĉ en hoteloj nur ĉiu tria stabano paroletas la anglan… kaj ofte en pene rekonebla formo.

Senblage

Notis kongresanoj dum la Pekina UK, ke aktivulo en la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) nomiĝas… Jesús.

Pekina premio

Elkoran gratulon al d-ino Marjorie Boulton, ricevinto de la ĉi-jara Premio Deguchi. Tiu ĉi valora kaj prestiĝa premio estas aljuĝita de la estraro de Universala Esperanto-Asocio al tiuj, kiuj 'pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon'. La novaĵo pri la premio estis anoncita dum la solena fermo de la UK. En 1995 estis simile distingita William Auld.

Ni gratulas al…

… membroj de Orientlondona Esperanto, antaŭe la Ilforda Esperanta Societo, pro la centjariĝo de la grupo, fondita en junio 1904. La nuna societo, kvankam malgranda, tamen eldonas imponan bultenon, kiu informas pri ĉiusemajnaj kunvenoj.

Detaloj pri la grupo haveblas de Roy Simmons ĉe <privata retadreso>. Sukceson dum la venontaj 100 jaroj!

… kaj al…

… Internacia Esperanto-Muzeo (IEM), Vieno, kiu antaŭ 75 jaroj fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Por festi la jubileon, la muzeo organizas sim-pozion, en kiu partoprenos eminentaj esperantistoj, inkluzive de Ulrich Lins, aŭtoro de La Danĝera Lingvo. IEM estas la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko, kies katalogo, Trovanto, alireblas ĉe www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo.

… kaj ankaŭ al…

… tri renomuloj de la brita Esperanto-movado, kies voĉoj aŭdiĝis komence de junio en la nacia felietona radio-programo You and Yours, kiu tiam pritraktis (ene de entute 7 minutoj kaj 34 sekundoj iom supraĵe) la lingvo-problemon en la Eŭropa Unio. Tamen parto de la programero koncernis Esperanton, kiu pozitive prezentiĝis. Angela Tellier kaj familianoj parolis pri la ĉiutagaj plusoj de Esperanto, John Wells pri la deveno kaj la historio de la lingvo, kaj Marjorie Boulton pri la literaturo.

Mirinde estis, kiom da Esperanto aŭdiĝis: ĉu rekordo en BBC-informero pri nia lingvo? (Tamen mi memoras, ke iam Don Lord fidel-flue kaj plen-profesie prezentis veterprognozon en regiona televida kanalo.)

Orgeno-organo

Mesaĝas Peter Bolwell, ke post la apero en la lasta numero de La Brita Esperantisto de la rakonto pri la orgeno de Thomas Dallam (verkita de Jack Warren), la redaktoro de revuo dediĉita al orgenoj deziras tradukigi kaj aperigi la artikolon. Memevidente en la orgeno-organo menciiĝos la esperanta deveno de la font-artikolo.

Butler-esplorejo

Raportindas, ke la Butler-biblioteko ĉe la barlastona sidejo de EAB estas uzata ne nur simple kiel kunvenejo sed ankaŭ, kiel oni ĝin konceptis, kiel esplorejo. David Lilley, kariera konsilisto ĉe la Universitato de Loughborough, verkas libron pri Douglas B. Gregor, elstara kaj eminenta esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj profesie instruisto de klasikaj lingvoj ĉe liceo en Northampton. Tie, kiel lernejano, David lin renkontis.

Tamen nur post la morto de Gregor ekkomprenis la onta biografo la vastecon de la interesoj de sia iama instruisto: Gregor dediĉis sin ne nur al Esperanto sed ankaŭ i.a. al italaj dialektoj kaj al keltaj lingvoj. 'Ege valoras la biblioteko,' diris David, kiu vizitis Barlastonon dum la printempo ofte du fojojn semajne. 'Bone estas vidi, kiel ĉio kunligiĝas… la biblioteko estas granda pluso.' Same pri la libro, kiu sendube prilumos kaj helpos ĝuste pritaksi modestan sed elstare kleran lingviston — indan disĉiplon de Zamenhof mem.

Elektoj, kaj la ĝardeno de EDEno

Ĉu sukcesis klopodoj de britaj esperantistoj atentigi pri nia lingvo kandidatojn en la juniaj elektoj al la Eŭropa Parlamento, mi ne scias. Verdire neeblas juĝi (krom se subite la parlamento akceptos leĝproponon pri deviga lernado de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la 25-ŝtata unio). Tamen dankon al tiuj, kiuj organizis kampanjon, kaj al tiuj, kiuj kontaktis kandidatojn.

Flanke, estus interese scii, kial kelkaj EAB-anoj ne apogis la kampanjon: de tre aktiva brita esperantisto mi aŭdis, ekzemple, ke Esperanto restu neŭtrala kaj ne enmiksiĝu en politikajn aferojn. Male oni agis en Francujo, kie kandidatoj de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) rikoltis 0,15% de la voĉoj (kaj, el 48 partioj, atingis 15an rangon); en nord-korsika vilaĝeto Valle-d'Orezza la partio akiris 60% de la voĉoj (fonto: RetEventoj). Denove: ĉu sukceso? Esperantistoj ĝojoplene, ebrie interpretos (kiel kunredaktoro de Monato mi ricevis ĝuste tian artikolo-proponon, kiun mi ĝentile rifuzis); ne-esperantistoj pli sobre. Eblas moki, jes… sed leviĝas baza, grava demando, ĉu minore tiel partopreni elektojn vere servas al Esperanto. Mi ne scias: jen temo esplorinda.

Parenteze mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj en Britujo fondiĝis politika partio Esperanta kun celo partopreni eŭropajn elektojn: mi eĉ konis la kasiston, kiu montris grandan surprizon (en la angla), kiam mi informis, ke eble, kiel kasisto de 'nacia' partio, li estos intervjuata de radio- kaj televido-stacioj. Politikistoj, kiuj timas intervjuojn, tiom fremdas kiel bestoĝardeno sen bestoj. Eble pro mia interveno mi kulpas pri la kolapso de brita EDE-ekvivalento. Ve, kia perdo. Tamen, kio okazis al tiu ĉi partio? Poŝtkarte respondu!

Cetere, dum temas pri politiko, legu la leteron de Rik Dalton pri la iama Esperanto-Lobio.

Disko kristnaska

Bildo

Verŝajne, kiam vi legas ĉi tiun numeron de La Brita Esperantisto, vi pensas samtempe pri kristnaskaj donacoj. Dignan kaj konvenan donacon proponas la nederlanda kantgrupo Akordo — kompaktdiskon kun 25 kristnaskaj julkantoj en Esperanto el diversaj landoj de la mondo. Eblas gustumi la kantojn ĉe la parenteze tre bunta kaj alloga retpaĝaro de Akordo: www.tekstoj.nl/akordo. Malgraŭ tio, ke eble kristnaskaj kantoj ne akordiĝas kun ĉies kredoj (mi legis lastatempe, ke nur 7,5% de la brita popolo regule iras preĝejen), la grupo klare kaj belsone kantas… kaj ĉiu 'akordano' estas vera esperantisto kaj ne simple 'papage' ripetas la sonojn.

La disko, kun la titolo Kristnaska kordo, kostas 17 eŭrojn kaj haveblas i.a. de Universala Esperanto-Asocio kaj Flandra Esperanto-Ligo (espereble ankaŭ EAB).

Kaj fine…

Kio estas 'roka ostrego sen pen' bredita'? Nu… simple anagramo, elpensita de Kate Hall, pri 'Brita Kongreso de Esperanto'. Aliaj tiaj kontribuaĵoj bonvenaj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>