Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [958]  >>

Paul Gubbins

Kiam Jack Warren proponis al mi raporton pri somera Esperanto-renkontiĝo, kiun li partoprenis en Germanujo, mi senhezite kaj senrezerve akceptis. Jack verkas ĉiam informe kaj inteligente: lia artikolo pri la orgeno sendita en la 16a jarcento el Anglujo al Turkujo rikoltis pli da entuziasmaj komentoj ol iu ajn alia dum mia redaktoreco. (Parenteze, Peter Bolwell tradukis la artikolon en la anglan kaj ĝi aperis en la fakrevuo de orgenista asocio.)

Sed poste mi pripensis… kaj ekkonsciis pri konflikto inter du gravaj roloj miaj en la Esperanto-komunumo. Dum la redaktoro de LBE celas aperigi artikolojn plej legindajn, plej interesajn, la direktoro de la barlastona somerlernejo volas protekti sian eventon kontraŭ konkurenco de eksterlando. Klare, la raporto de Jack tre bele reklamos sukcesan, ĝuindan Esperanto-eventon. Kaj jen la dilemo: ĉu en LBE publikigi eventon kapabla forlogi klientojn for de Barlastono kaj tiel damaĝi la somerlernejon?

Realas la dilemo ĉar, malgraŭ la sukceso de la pasintjara somerlernejo (kaj malgraŭ, miaopinie, ene de la pasintaj dek jaroj konstante kreskanta kvalito), la somerlernejo kvante ŝanceliĝas. La 2004a lernejo varbis nur 18 partoprenintojn: en epoko de kasoj kaj kontistoj, tio apenaŭ sufiĉas. Male, la germanan eventon partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj.

Kial suferas la barlastona somerlernejo? Parte, sendube, ĉar tre malofte ĉeestas eksterlandaj esperantistoj, kiuj en la pasinteco venis el Norda Francujo, Belgujo aŭ Nederlando. Pro ilia foresto kulpas laŭ mi la eksterlanda reputacio de Britujo: ne funkcias la trajnoj (dankon, John Major), dum britoj obstine retenas siajn pundojn kaj pencojn (dankon, Tony Blair). Krome, abundas mitoj pri brita manĝaĵo. Aliflanke, la somera renkontiĝo en Germanujo facile atingeblas el pluraj eŭropaj landoj: ensaltu aŭton, ne ĝeniĝu pri pramŝipoj aŭ pundoj, kaj jen, kvazaŭ sursojle, eŭrolanda Esperantujo.

Kulpas ankaŭ tiu malbenita beno: interreto. Beno, ĉar preter ia dubo la interreto ebligas preskaŭ tujan kontakton inter esperantistoj el diversaj landoj; beno, ĉar tiel esperantistoj povas ekspluati la lingvon cele al internacia komunikado precize laŭ la ideoj kaj principoj de Zamenhof; beno, ĉar ĉiam pli oni 'malkovras' Esperanton pere de la reto kaj ĝin tiel eklernas. Tamen malbeno, ĉar retuzantoj, ĝuantaj buntan virtualan Esperanto-vivon, emas preteratenti pli tradiciajn aspektojn (organizaĵojn) de la verda komunumo. Kaj la interreto, lige al relative malmultekostaj kaj facilaj vojaĝoj, prezentas sennombrajn eblojn informiĝi pri eksterlandaj eventoj kaj ilin partopreni.

Mi ne bedaŭras la fakton — efektive mi ĝin plenkore bonvenigas — ke britaj esperantistoj profitas de la internacia lingvo por esplori aliajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj. Jen grava celo, eventuale la plej grava, de Esperanto. Tamen mi bedaŭras, ke pro la menciitaj kialoj (kaj sendube aliaj, ekzemple, ke en la lastaj jaroj ŝrumpis la membraro de EAB) la somerlernejo velkas. Tio ne estas kruda alvoko, ke legantoj de LBE tuj aliĝu por ĝin subteni: mi tamen petas, ke britoj eksterlande esperantumantaj menciu la somerlernejon kaj laŭeble varbu por ĝi.

Kaj la raporto de Jack? Klare, mi solvis mian dilemon kaj ĝin aperigis. Ne estas mia rolo cenzuri artikolojn, kiuj — eble — malutilos al evento, kiun hazarde mi organizas. La somerlernejo travivu (aŭ ne) en ŝanĝiĝanta mondo, samkiel iu ajn alia evento: 45-jara seninterrompa tradicio neniel garantias pliajn 45 jarojn.

Intertempe mi, helpe de la ĉiam tre saĝa Angela Tellier, kaj aliaj, elpensos rimedojn por fortigi kaj firmigi la somerlernejon. Jam estas lanĉitaj diversaj iniciatoj. Proponite estas, kiel ĉe la germana evento, ke oni reklamu la eblon ne nur studi sed ankaŭ ferii. Same pri la nomo: la nocio 'somerlernejo' cedu al 'somera festivalo' por speguli pli ampleksajn eblojn (sed la lernejo restos kerna).

Ĉu ŝanĝoj tiaj sukceson alportos? Ni vidos.

Redaktore via,

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>