Rekte al la artikolo

Aĉetu… kaj aliĝu

<<  [958]  >>

En preskaŭ ĉiu numero de ĉi tiu revuo en la 1990aj jaroj la tiama redaktoro, William Auld, aperigis tradukekzercon el la angla lingvo. En la posta numero tiu majstro de la tradukarto diskutis esprimojn, aljuĝis premietojn kaj publikigis ekzemplan esperantigon.

Honore al la 80a naskiĝdatreveno de William Auld, EAB ĵus kunigis ĉiujn 56 tekstojn kaj diskutojn, aldonis dekpaĝan indekson kaj eldonis la tuton kiel novan libron, haveblan kontraŭ £7 (kun 33%-rabato al tiuj, kiuj mendos tri ekzemplerojn samtempe). Traesploru la eblojn de nia lingvo sub gvido de poeto unuaranga.

Kaj jam nun vi rajtas aliĝi al la tria prezento de nia kurso Course You Can, kiu aparte celas progresantojn kaj komencantojn. Ĝi okupos la semajnfinon 21-23 oktobro 2005. Du-nivela kursaro kaj du instruistoj certigos, ke ĉiu partoprenanto havos okazon plibonigi sian ĝeneralan lingvan kapablon kaj precipe sian parolkapablon. Se antaŭe ne venis al vi la eblo paroli Esperanton aŭ renkonti aliajn esperantistojn, jen afero nemaltrafinda. Vi trovos la etoson subtena kaj la sperton ĝua: vidu en paĝo 18 raporton pri la pasinta kurso. Aparte bonvenaj estos tiuj, kiuj sekvas la senpagan perpoŝtan kurson aŭ la korespondan kurson Elementary…! Kuraĝu aliĝi!

Aliĝilo kaj plia informo haveblas de Viv O'Dunne ĉe Esperanto House (vidu la kolofonon).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>