Rekte al la artikolo

Legaĵo por nigraj noktoj

<<  [958]  >>

Malcolm Jones

Fjodor Dostojevskij. Blankaj Noktoj. Tradukis Grigorij Arosev, Aleksej Birjunin, Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, Kaliningrad 2002, bindita, 448 paĝoj. (Serio Rusa Literaturo — Volumo 8). Prezo £19.20.

Jen la unua volumo en planita serio el kvin, kiu montru la atingojn de la rusa aŭtoro. Temas ĉi tie pri kolekto el ses prozaĵoj, kiujn Dostojevskij verkis antaŭ la 'grandaj romanoj'. Eĉ kiam temas pri fruaj verkoj, ili rivelas certan maturecon, ne nur ĉar li ekde la komenco havis klaran, kritikan kapablon, sed ankaŭ ĉar li reviziis ilin plurajn jarojn post ilia unua apero.

La unua ero, 'Malriĉaj homoj', estas 100-paĝa romano en la formo de korespondado inter la du ĉefroluloj: iom maljuna, malaltranga oficisto kaj iom juna kudristino. Krom ties natura naiveco, la leteroj rivelas ankaŭ ilian reciprokan simpation kaj, kiam estiĝas — kiel ofte — problemoj pri financo aŭ sano aŭ loĝejo, la teneran kompaton de ĉiu por la alia kaj por aliaj simile suferantaj homoj. Por hodiaŭa leganto, la longeco de la verko kaj la foje hezitemaj, torditaj, ripetiĝemaj klopodoj de la protagonistoj sin esprimi efikas iom enuige, sed persistemo repagiĝas, ĉar oni ricevas instruan bildon de la tiamaj vivkondiĉoj, kune kun jen dividita kompato de la aŭtoro, jen ironio, jen eĉ satira kritiko.

La lastaj kvalitoj, kun pli da ofte gogoleske groteska humuro, montriĝas en la sekva iom pli ol 100-paĝa verko, 'Sozio', subtitolita 'Peterburga Poemo', tamen ankaŭ prozaĵo. Kiel ĉe la unua romano, la ekstera formo kaj la baza enhava ideo ne estas (en)tute originala: tie ĉi la apero, evoluo kaj fina dominado de duoblulo super sia 'originalulo' havas radikojn almenaŭ en la verkaro de E. T. A. Hoffmann, se ne pli profundajn.

Dostojevskij tamen ne verkas 'nur' etosoplenan horor-rakonton; li ankaŭ per ĝi brile kritikas la tiutempan rusan socion, la burokratismon, la rigidan rangordon, la timeman sklavecon de la 'subuloj'; li evoluigas sian karakterizan trajton prezenti 'heroon' introvertitan kaj starantan iom ekster la norma socio.

'Honesta ŝtelisto' estas mallonga ero, dek-kelk-paĝa rakonto. La anekdoto distre klarigas la titolan kontraŭdiron.

Poste venas 'Blankaj Noktoj', subtitole 'Sentimentala Romano (El rememoroj de revulo)'. En la formo de unuapersonaj notoj adresitaj al 'kara leganto', ni trovas emociplenan amrakonton dividitan ne laŭ 'ĉapitroj' sed de 'La unua nokto' ĝis 'La kvara nokto' plus 'La mateno'. Kiel ĉe 'Sozio' mankas al la heroo memfido kaj certeco; oftas dubo kaj esploroj de la propraj sentoj.

La sekva 'Misfortuna historio' entenas pli eĉ ol la antaŭaj verkoj da acerba, amara kritiko kontraŭ bombasta, senkomprena superulo. Denove prezentiĝas per detalaj priskriboj klara impreso pri vivkondiĉoj de tiu tempo, sed, malgraŭ la ŝajna realismo de la situacio, Dostojevskij satire akrigas ĝin ĝis fantasta, koŝmara nivelo.

La fina verko de la kolekto estas 'Noticoj el la kelo', 90-paĝa, turmentita meditado de izolulo-rakontanto senesperiĝinta pri la pliboniĝebleco aŭ plibonigebleco de la homa raso. Tiu ĉi estas la plej klare filozofia verko en la libro, kaj eble la plej malfacile alirebla, sed ĝi estas ege pensinstiga kaj eble la plej signifa antaŭŝtupo al la postaj grandaj romanoj.

La tradukistoj faris bonegan servon per la prezento de tiuj ĉi literaturaĵoj, sed, leginte, ke kvar aliaj homoj, ŝajne ne ruslingvanoj, provlegis la tekstojn, mi miras pri iuj parolturnoj kaj esprimoj — jen iom tro rusecaj, jen simple malĝustaj. Tamen, ili ne tiom oftas aŭ gravas, ke oni ne povas kun granda plezuro legi la tekstojn kaj ricevi bonegan enkondukon al la verkaro de tiel grava rusa aŭtoro.

Fine de la libro troviĝas 'Konciza Biografio de Dostojevskij'; artikolo pri lia lingvaĵo kaj la pritrakto de rusaj nomoj (tamen nenie estas klarigo pri la uzo aŭ prononco de la litero y); kaj tre helpaj notoj pri la historio de la verkoj kaj pri eventuale ne-klaraj punktoj aŭ aludoj lingvaj, kulturaj kaj historiaj.

Sume, jen plia gratulinda, leginda eldonaĵo de Sezonoj.

Malcolm Jones studis fremdajn lingvojn, inkluzive de la rusa, kaj nun instruas lingvojn ĉe gimnazio en Skipton. Li kunaŭtoris kun Angela Tellier la sukcesan Urso-kurson.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>