Rekte al la artikolo

Babile

<<  [958]  >>

Paul Gubbins

La angla… ĉie neparolata

En tiu ĉi rubriko mi konstante atentigas pri ĉiutagaj okazaĵoj indikantaj, ke la angla ne tiom vaste uzatas, kiom oni vulgare volas kredi. Jen alia ekzemplo. En Londono pensiiĝis kaj 'Routemaster'-aŭtobusoj kaj ties konduktoroj. En intervjuo en The Guardian (2004-08-30) unu el la tiam maldungotaj konduktoroj, priskribante sian laboron, rimarkis, ke hodiaŭaj homoj malparolemas, 'ĉar temas precipe pri eksterlandanoj… kiuj la lingvon ne bone regas.' Ĉu vere? Mi kredis, ke ĉiu en la mondo parolas la anglan…

… ankaŭ en preĝejoj

Estis tempo, kiam la latina estis la internacia lingvo de la romkatolika eklezio. Ne plu, kaj ankaŭ ne la angla. Raportis The Guardian (2004-09-18) pri krizo en la katolika eklezio: licenciiĝis en la jaro nur 18 novaj sacerdotoj (kontraste al 236 en 1964). Por ŝtopi la breĉon, indikis la ĵurnalo, la eklezio turnas sin al pastroj el evoluantaj landoj: la novaj rekrutoj tamen 'foje malbone regas la anglan aŭ neadekvate komprenas la britan socion'. Eble restas rolo ja por la latina.

… ankaŭ en Barato

Kiel ofte oni aŭdas, ke, jes, sendube, en Barato ĉiu regas la anglan? Sed fakte ne. Raportis The Guardian (2004-09-22) pri barataj flegistoj serĉantaj laboron en Britujo. Nur kvinono de la barataj flegistoj, atentigis la ĵurnalo, lingve kompetentas por trovi postenon en brita hospitalo. Pro tio oni organizas kursojn por tiuj, kiuj ankoraŭ ne kontentige esprimas sin angle.

… kaj la angla parolata en Liverpolo

Gratulon al Ian Mac Dowall, kiu en la aŭtuno intervjuiĝis (kun Wolf Krüger el Germanujo kaj Mieter Rózycski el Pollando) en Radio Merseyside pri la temo 'hobioj nekutimaj' (tiel Esperanto!). Trafis min la leĝera liverpola akĉento de Ian, kiu parolis la anglan; senescepte ni babilas esperante kaj do surprizis min aŭdi lin uzi 'fremdan' anglan lingvon. Sed ĉu ne sufiĉe oftas la fenomeno, ke esperantistoj akiras kvazaŭ alian personecon, alian identecon, kiam ili parole rezignas — almenaŭ provizore — pri sia 'gepatra' Esperanto?

Patento-(mal)atento

Kaj ankoraŭfoje: lingvoj. Laŭ The Guardian (2004-07-28) mankas sufiĉe da fakuloj en Bruselo por traduki en la 20 oficialajn lingvojn de la EU novan leĝaron pri patentoj. Tio signifas, laŭ la ĵurnalo, ke medicinistoj ne estas informitaj pri tio, kiujn drogojn sendi al evoluantaj landoj. Rezulte: pro lingvo-ŝtopiĝo suferadas malsanuloj.

Kiel interpreti tion?

Mankas en la Eŭropa Unio ne nur tradukistoj: mankas ankaŭ interpretistoj. Laŭ The Observer (2004-09-19), enposteniĝis post la pligrandigo de la EU malpli ol 200 novaj interpretistoj; daŭre vakas 400 postenoj. Tio signifas, ke suferas principe la novaj membroŝtatoj. Komentis ĉeĥa parlamentano: 'La dokumentoj, kiujn ni ricevas antaŭ niaj kunsidoj, enhavas nur unu paĝon en la ĉeĥa — la tagordon. Ĉio alia estas aŭ en la angla aŭ la germana.' Krome EU tradukocele elspezas jare £750 milionojn da pundoj… sumo, kiu sendube altiĝos post la aliĝo al EU en 2007 de Rumanujo, Kroatujo kaj Bulgarujo.

Lingvo senespera

Aŭtune ricevis mi, kaj eble aliaj esperantistoj, informilon senditan pseŭdonime de 'Clara & Ludovic Zamenhof' el Las Vegas, Usono. La amatora, majuskle tajpita dek-paĝa letero informas, en hontinda angla lingvo — ekzemple 'A CONSONANT ARE THE LETTERS OF THE MODERN LATIN ALPHABET…', 'GRAMMAR IS THE DISCRIPTION OF CLASSES OF WORDS…') — pri reformita 'Lingvo "Espero" Globan'. Fatraso: ne eblas serioze trakti pamfleton tian.

Kaj kia malŝparo de tempo kaj mono. Laŭ surkoverta indiko, mi ricevis informilon 144 el 1000. Kia honoro, ke mi tiom alte rangas; sed eble laŭalfabete William Auld la unuan ricevis, kiel naskiĝdatrevenan donacon (vidu sube), kaj d-ro Zaleski-Zamenhof la lastan. Afranko eksterlanden kostis 90 cendojn, do 90 × 1000 signifas elspezon de 900 usonaj dolaroj. Ĉu ne en la mondo troveblas projektoj pli indaj je sumo tia? Kaj ĉu ne foje oni volas pro niaj samideanoj — eble, ĉi-kaze, simil-ideanoj — plori?

Huno kaj Ĥano, Atilo kaj Atilio

Kiam Atilo la Huno, kaj poste Ĝingis-Ĥano, malkovris Eŭropon, historiistoj parolis pri invado; kiam eŭropanoj invadis Amerikon, historiistoj parolis pri malkovro. Jen paradokso, kaj se vi volos pli tiel paradoksumi, indos partopreni la semajnfinon organizatan de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) ĉe Wedgwood Memorial College inter la 13a kaj 15a de majo. Tiam gastprelegos Atilio Rojas i.a. pri 'Amerikaj indiĝenoj — ekspluatado, genocido kaj forgeso'. Rekomendindas frua aliĝo.

Esperanto bone odoras

Ana Montesinos de Gomis, el Londono, partoprenos kiel gastpreleganto la 17an internacian Esperanto-festivalon Aroma en Jalto inter la 30a de aprilo kaj la 9a de majo. Detaloj pri la evento haveblas ĉe www.aromajalta.by.ru.

Lingvo tretita

Pardonojn al Marjorie Boulton: enŝoviĝis eraro en la tradukon de la Frost-poemo fine de ŝia artikolo 'La unika situacio de esperanta verkisto' en LBE 957. Legiĝas '… kaj tie mi / elektis la vojon trotitan malpli'. Trotitan estu tretitan.

Strasburgo, ne Bruselo

Elisabetta Cirio atentigis, ke la 400-kapa evento aludita en la artikolo 'Hodiaŭ Bruselo, morgaŭ la mondo' okazis ne en Bruselo, sed en Strasburgo; krome ĝi estis organizita ne de TEJO sed de la Konsilio de Eŭropo. Pardonon.

Gratulon …

… al William Auld, okaze de lia 80a naskiĝ-datreveno la 6an de novembro pasintjare; kaj al Elizabeth Stanley, kiu aperigis instigan artikolon pri Esperanto en la aŭgusta/septembra numero de la revuo Nonviolent Action (la artikolo tuŝis i.a. la rilaton inter Esperanto kaj pacifismo).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>