Rekte al la artikolo

SATEB ĉe la vojkruciĝo

<<  [959]  >>

Ĉe Wedgwood Memorial College inter la 13a kaj la 15a de majo okazis la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB). Raportas la redakcio de La Brita Esperantisto.

Estas nekompreneble, kial britaj esperantistoj ne partoprenas la jarkunsidan semajnfinon de SATEB. La prelegoj ĝenerale elstaras — la nuna jaro ne esceptis — kaj la semajnfino prezentas la unusolan eblon ekster klubaj renkontiĝoj diskuti en Esperanto serioze kaj strukturite politikajn kaj aliajn sociajn temojn.

Povas esti, ke la nocio 'jarkunsido' malinstigas. Povas esti, ke oni erare taksas SATEB sekto akaparita de komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kaj aliaj dinosaŭroj de praa, antaŭTaĉera epoko. Nu, prave estas, ke ĝenerale (kaj mi substrekas 'ĝenerale') partoprenantoj en SATEB- semajnfinoj politike maldekstremas. Tamen ili ĉiuj tre afablas, bonvenigas diskutadon kaj estas mense malfermaj vid-al-vide al freŝaj ideoj.

Ĉio ĉi indikas, ke SATEB ŝanĝiĝas kaj kapablas moderniĝi. Kaj ĝi devas. Kiel multaj aliaj organizaĵoj en kaj ekster Esperantujo, ĝi luktas por sia ekzisto. Finance forta, membre manka: tia hodiaŭ SATEB. Sen novaj instigoj, la asocio disfalos: kiel avertis dum la jarkunsido dumviva SATEB-aktivulo, eble necesos en la venonta jaro meti rezolucion antaŭ la membraron por suspendi la asocion.

Fokuso

Espereble, tamen, tio ne okazos. Prezentis sin novaj funkciuloj por teni la torĉon de SATEB. Elektiĝis prezidanto David Kelso, sekretario Laura Miller: kun membroj de la antaŭa komitato ili devos trovi fokuson por SATEB kaj kialon por ĝia pluekzisto, kreante tiel niĉon por ĝi en la mensoj (kaj la kalendaroj) ne nur de politike engaĝiĝintaj maldekstruloj, sed ankaŭ — kaj pli larĝe — de ĉiuj progresemaj, socie konsciaj esperantistoj.

Bildo

Multaj aferoj konsiderendis dum la jarkunsido de SATEB, inkluzive la pluekziston de la asocio. Koncentriĝas pri la tagordo, de maldekstre, Paul Hewitt, Mark Palmer, la nova SATEB-sekretario Laura Miller, kaj Ron Lynn.

(Pli granda bildo)

Tial nepras, ke SATEB reorientiĝu. Komenco jam estas farita: Paul Hewitt nuligos la libroservon kaj koncentriĝos pri la retejo. Simile la asocio rezignu pri la revuo La Verda Proleto (luksaĵo por organizaĵo kun maksimume 60 anoj en Britujo) almenaŭ en la nuna formato — sed vidu sube — kaj eldonu pli modestan sed tute adekvatan A4-bultenon.

Kaj SATEB ne tro rompu la kapon pri varbado de novaj membroj por Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), nek pri publico, nek pri enpostenigo de gazetoficulo: provizore mankas homortoj. Nepras ankaŭ sveltigi la jarkunsidon: unu sesio sufiĉu por doni pli da tempo al diskutoj kaj prelegoj.

Forumo

Anstataŭe SATEB koncentriĝu pri la (miaopinie) ĉefa kialo por la pluekzistado de la asocio: la maja semajnfina forumo, kiu ebligas al britaj kaj aliaj esperantistoj kuniĝi en agrabla loko por diskuti kaj disputi, informi kaj informiĝi. Alivorte, por lingve kaj spirite riĉiĝi.

Oni invitu al ĉiuj esperantistoj aŭskulti elstarajn prelegojn, debati la enhavon, partopreni forumojn (gvidatajn kaj organizatajn, eble, de individuaj respondeculoj) pri ekzemple ekologiaj, filozofiaj, historiaj, humanismaj, politikaj, sindikataj kaj sociaj aferoj.

Flanke mi diru, ke la prelegantoj (kiel ankaŭ la gvidantoj de la diversaj forumoj) provizu ekzempleron de siaj prelegoj aŭ prezentaĵoj: tiuj aperu aŭ en La Brita Esperantisto aŭ en revivigita La Verda Proleto. Tiam, kaj nur tiam, la asocio posedos revuon, per kiu oni povos konvinki homojn, ke valoras pagi SATEB-kotizon kaj membriĝi en progresema asocio, kiu vere havas ion por diri al la mondo.

Fundamento

Ĉu tiel mi adiaŭas al mia racio? Eble… sed, se esperantisto ne rajtas idealumi, neniu rajtas. Kaj, fakte, la fundamento jam ekzistas.

Ekzemple ĉi-jare Atilio Orellana Rojas (fotita ĉi-dekstre), argentinano, kiu estras la Internacian Esperanto-Instituton en Hago, Nederlando, brile prelegis interalie pri amerikaj indiĝenoj. Parolante pri la sorto de la indiĝenoj, li diris: 'Oni ekspluatis la indiĝenojn. Oni senkulturigis la homojn. Tio por mi resumas la alvenon de la invadintoj en Ameriko.'

Aparte kulpis la romkatolika eklezio, kiu postulis, ke la indiĝenoj pagu imposton (du kokinojn, tri-kvar virinojn), inkluzive de arĝento en regionoj, kie arĝento simple ne haveblis. La invadintoj kunportis malsanojn: tiel ŝrumpis la indiĝena loĝantaro, laŭ statistikoj provizitaj de Atilio, de 90 000 000 en 1492 ĝis nur 4 500 000 en 1692.

Kaj daŭras la ekspluatado eĉ hodiaŭ: en Ekvadoro, informis Atilio, infanoj vizitas kvin jarojn la lernejon; indiĝenaj infanoj tamen nur unu jaron kaj duono.

Sekvis la prelegon vigla debato, demandoj, respondoj… kaj tiel estu. Jen la pluso, la unikaĵo ĉe SATEB (komercistoj parolas angle pri unique selling point): do nepras, ke la asocio tion rekonu kaj sur tiu ĉi fundamento ekkonstruu.

Kaj, se ĝi iom flankenŝovas la sindikatan, laboristan pasintecon (ĝin ne tute neglektante, tamen) por koncentriĝi pri temoj eventuale pli urĝaj, eĉ pli burĝaj kaj, jes, allogaj, ĝi daŭre servos al la esperantistaro en la nuna jarcento samkiel ĝi valore servis en la pasinta.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>