Rekte al la artikolo

La skota skolo

<<  [959]  >>

John Francis

La fokuso de la 100a skota kongreso en Largs falis sur la grupon de poetoj kaj literaturistoj konatan kiel la skotan skolon: William Auld, John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Konvene, kvar kongresaj sesioj dediĉiĝis aparte al la kvaropo. Jen la prelego de unu el la kvaropanoj mem.

La esprimo la skota skolo publike uziĝis la unuan fojon, laŭ mia scio, en la 'Manifesta Balado' ĉe la komenco de Kvaropo — tio estas Kvaropo, la libro — sed la kvaropo, kiu verkis la libron, ja uzis la esprimon pri si, antaŭ ol la libro eldoniĝis.

Ni estis la skota skolo, ĉar ni diris, ke ni estas la skota skolo kaj, kontraste al la 'poeto sen popolo', al kiu aludis Kalocsay, ni havis popolon: nome Karolan Rossetti, edzinon de Reto; do la skolo kaj ĝia popolo konsistis entute el kvin personoj. Temis pri ŝerco.

Antaŭ ol honori nin per tiu titolo, ni estis individuoj, kiuj eĉ ne konsistigis apartan grupon, ĉar tri el ni malofte vidis la kvaran, John Dinwoodie, kiu loĝadis en alia parto de Skotlando; kaj cetere ni ĉiuj estis nur parto de pli granda grupo, kiu okupis sin pri la kompilado de Angla Antologio, projekto ne kvaropa (fakte, eĉ ne skota), sed komuna entrepreno de angloj, skotoj kaj almenaŭ unu franco.

Se iu individuo respondecis pri la fakto, ke kvar el tiuj homoj fine kunmetis komunan poemaron, tiu certe estis Reto Rossetti. Li ŝajne konis John Dinwoodie jam antaŭ la milito, ĉar ili ambaŭ kontribuis al Arĝenta Duopo: volumo, kiu aperis en 1936 por celebri la arĝentan jubileon de Kalocsay kaj Baghy. Sed nun, post la milito, li ja enretigis la du pli junajn membrojn kaj rafinadis ilin en poetojn kompetentajn por kunlabori ĉe la Antologio, kiun li ja redaktis.

Dum li faris tion, li efektive iam konfesis, ke li ĉiam revis fondi skotan skolon de poetoj, kio estas ironie interesa, ĉar li mem estis sviso. Lia patro volis, ke almenaŭ unu el la fratoj retenu svisan ŝtatanecon, kaj li decidis, ke tiu estu Reto, la plej malkonvena elekto, la poeto, kiu eĉ ne povis rememori dum la milito, ke li, kiel fremdulo, devas regule reregistri sin — sendube je la granda iritiĝo de aŭtoritataj rondoj.

Ankaŭ estas interese, ke estis li, kiu publike anoncis, post kiam oni pli-malpli akceptis la ekziston de skota skolo, ke fakte skota skolo neniam ekzistis, ĉar ni fakte estis nur kaloĉajidoj — tio estas: simple adeptoj de la budapeŝta skolo.

La aliĝo de Bill Auld, kaj sekve de mi, kiel rekrutoj por kunlaboro super la Antologio okazis, ĉar Reto vidis tre bonan tradukon, kiun Bill faris, pri la fama poemo de Ernest Dowson, 'Non sum qualis eram bonae sub regno Cynarae'. Parenteze, min tre surprizis ekscii, ke iuj eŭropanoj ŝokiĝis pro la aludo al aĉetitaj kisoj. Mi ĉiam supozis, ke eŭropanoj estas pli maturaj ol ni pri tiuj aferoj. Ĉiuokaze, Reto tiom impresiĝis, ke li skribis al la tradukinto.

Mi bone memoras la ekscitiĝon de Bill pri tiu ĉi Reto Rossetti, kiu kontaktis lin. Lia lingvaĵo, Bill sciigis entuziasme, estas revelacio: kolorplena, varia, kaj ĉiam kun la ĝusta vorto. Kie li mem uzus unu saman vorton por eble tri situacioj, Rossetti elektus la plej precizan vorton el tri por la aparta situacio. Ŝajnis, cetere, ke ni ĝis tiam sekvis malĝustajn mentorojn. Vera gvidanto de la esperanta literaturo estas la hungaro, Kalman Kalocsay — informo, kiun mi tutkore bonvenigis, ĉar mi jam raviĝis pri la kaloĉaja traduko de 'La sonoriloj'.

Deĵorante en Jorko, mi mem fine ricevis leteron de Reto. Pere de Bill, li eksciis, ke mi tiam havas apartan intereson pri Francis Bacon, kaj scivolis, ĉu mi povas rekomendi ion aparte konvenan al la Antologio. Li ankaŭ, pro la sama peranto, vidis iujn poemojn de mi, kiuj plaĉis, kaj li nun sugestis, ke mi eventuale kunlaboros ĉe la Angla Antologio. La fakto, ke li sentis necese averti min pri la ĝusta senco de tiu 'eventuale', indikas, ke li klare perceptis la limojn de mia lingvoscio, kaj fakte, en la sama letero, li menciis tri erarajn uzojn en mia plej bona poemo, aldonante simpatie, ke unu korekto bezonos ankaŭ rimoŝanĝon, dua skandoŝanĝon, sed ke la tria bonŝance solviĝos sen neceso de plua rearanĝo, kaj, kondolence, ke Bill uzis vorton erare en unu el siaj lastatempaj poemoj, kaj ĝisdate ne trovis solvon.

La korespondado ne longe daŭris, antaŭ ol ni ambaŭ decidis, ĉu koincide, ĉu interkonsente, ke ni devos reiri Skotlandon (li tiam deĵoris en Kimrujo). Reto sukcesis trovi postenon ĉe Marr College en Troon, sed mi estis en la ŝtatservo, kaj oni rifuzis translokigi min, malgraŭ la imperativo, ke mi kunlaboru ĉe la Angla Antologio; do mi eksiĝis de mia permanenta posteno en la ŝtatservo, kaj akceptis provizoran en Glasgovo.

Bildo

John Francis (dekstre) en Largs kun Girvan MacKay.

(Pli granda bildo)

Baldaŭ post mia reveno, Reto invitis min akompani Bill al Troon por semajnfina vizito, kaj tie mi aŭdis lingvon parolatan per tia facila inventemo, ke ĝi fariĝis por mi tute nova speco de komunikado. Dum la tuta veturado hejmen esperantaj frazoj kaj fragmentoj zumadis en mia kapo, kaj ekde tiam mi nur povis superece tordi la lipon, kiam televida programo prezentis iun famulon kiel aklamatan raconteur.

Tiel komenciĝis la semajnfinoj en Troon, dum kiuj ni tri intense kunlaboris: foje super la Angla Antologio; foje diskutante aliajn projektojn, kiel ekzemple historion pri Esperanto sub la provizora titolo Faro, kiu abortis post kiam mi montris la komencon de mia kontribuo al la aliaj du; foje lernante pri poeziverkado — t.e. Bill kaj mi lernis, dum Reto kritikis niajn plej lastatempajn provojn aŭ laŭtlegis la verkojn de konataj esperantaj poetoj, poste diskutante kun ni la teknikojn, kiuj kontribuis al ties sukceso. Dume, laboro super la Antologio konscience progresadis.

Reto decidis dividi la redaktadon de la Antologio kun Vilĉjo, kaj li iniciatis tie simplan kaj kontentigan metodon asigni taskojn al la kontribuantoj. Ĉiuj el ni havis bibliografion de la verkoj tradukendaj, kaj simple atentigis la koncernan redaktoron pri la verko, kiun ni nun volas traduki. La redaktoro tiam konfirmis, ĉu ĝi estas ankoraŭ libera, aŭ ĉu iu jam elektis ĝin.

Paralele kun tradukoj por la Antologio, ni verkadis proprajn poemojn, kiujn ni du novicoj prezentis por kritiko, kaj ni baldaŭ interkonsentis, ke la plej veaŭgura vorto en la lingvo estas la 'interese!' de Reto, ĉar ĝi ĉiam avertis, ke io ŝanĝendos.

Mi bone memoras, post kiam mi jam eliminis el miaj provoj la plej elementajn pekojn de aspiranta poeto, ke mi prezentis por aprobo poemon, pri kiu mi estis sufiĉe kontenta. Reto legis, kaj poste: 'Je-es, interese, Joĉjo!' Optimismo forvaporiĝis, dum Reto studadis la verkon. Fine li komentis: 'Tiu dua verso iel ne plaĉas al mia orelo' — kaj preskaŭ tuj poste — 'Jes, vidu: vi ne povas havi malantaŭan vokalon kiel a en emfaza loko en la unua hemistiko (duonverso) sen kompensa tia vokalo en la dua; alie la verso povre forsiblas.' Kun peza koro mi nun konstatis, ke tiu verso ja povre forsiblas, kaj ke mi neniam estos kontenta, ĝis mi kompensos tiun a.

Mi ĉiam akceptis la kritikojn de Reto, ĉar li ne faris nur pro ia pedanta teorio; li legis, kaj se io iel ne plaĉas, li tiam serĉis la kialon. Vilĉjo same akceptemis, ĝis certa okazo, kiam li malkonsentis pri iu kritiko, kaj rifuzis ŝanĝi la tekston. Li poste sciigis min, ridante, ke li ricevis leteron de Reto, kaj sur la koverto la adreso estis ne 'S-ro W. Auld', aŭ eĉ 'Al s-ro W. Auld', sed 'Al peke ribelema skolano W. Auld'.

Reto havis teorion, ke neniu normala homo domaĝas mankon de dormo dum unusola nokto. Lia plej karakteriza priskribo pri sukcesega kongreso aŭ simile ĉiam estis: 'Ni malmulte dormis'; kaj li iam priskribis viziton al, aŭ de, sia frato Cezaro, dum kiu ili entuziasme konversaciis, ĝis ili aŭdis de ekstere insistan pepadon kaj, malferminte la kurtenojn, vidis, ke jam estas mateno, je kiu ilia komuna reago estis: 'Sed ni nur iomete babilis!' Do niaj semajnfinaj vizitoj ŝajne estis vere sukcesaj, ĉar ni ja malmulte dormis.

Mi memoras unu, sufiĉe tipan, okazon, kiam ĉirkaŭ la kvina matene, kun Karola Rossetti jam dum horoj dormanta sur kanapo, kaj Bill sidanta kontraŭ mi kun vizaĝo papere blanka pro lacego, Reto, birdece vigla, staris inter ni, deklamante entuziasme. Subite li ĉesis kaj rigardis nin: 'Sed vi aspektas lacaj,' li komentis. 'Do ni povos aŭ havi pli da nigra kafo kaj daŭrigi, aŭ enlitiĝi nun, kaj rekomenci frue en la mateno'.

Ni ne ĉiam serioze laboris. Unu distraĵo, kiun ni provis nur unufoje, estis 'bruligi incenson'. Laŭ Reto, tio estas japana moro, dum kiu grupo de simpatiaj amikoj kune inspiriĝas sub influo de brulanta incenso, por krei komunan poemon. Ni iom modifis tiun bazan koncepton: unue, ni ne havis incenson; due, ni decidis krei finnan runon — kun ĝia deviga aliteracio — kaj anstataŭ atendi inspiron, ĉiu devos laŭvice aldoni verson sen troa prokrasto, kaj la aliteraciaj literoj devas sekvi alfabetan ordon.

Nu, aldoni verson, kiu nature sekvas la sencon de la rakonto ĝis tiu punkto estus jam malfacile, sed dum limigita tempo, kun aliteracio, postulis pli ol ni kapablis, kaj niaj kontribuoj baldaŭ fariĝis nura listo de tio, kio dume okazas — tio estas, io ja okazadas, kaj dume la suno brilas el bluega ĉielo kaj mevoj cirkaŭflugas laŭte kriante kaj infanoj ludas sur la strando kaj familioj piknikas, ktp. Eĉ je tio, niaj aldonoj fariĝis pli kaj pli senrilataj al la agado ĝis, atinginte la literon u, ni atendis kun scivolemo la kontribuon de Karola Rossetti, kaj kiam ŝi rezignacie proponis 'Ursoj ungas umbilikojn' la tuta entrepreno kolapsis en ridegon.

Reto ankaŭ organizis skotan kongreson en Troon, laŭ mia memoro. Li certe organizis ion, kio altiris ne sole anglajn samideanojn sed ankaŭ eksterlandanojn, ĉar unu klara memoro en mia kapo estas filmo pri gaela sportofesto, kies anglan komentarion Reto interpretis en Esperanton por iuj niaj eksterlandaj vizitantoj. Je unu punkto oni ĵetis pezilon super barilon, kaj Reto konscience tradukis 'Oni ĵetas pezilon super la barilon', sed tuj poste la filmo montris la altan salton, kun konkuranto efektive saltanta super la barilo, kaj Reto senhezite daŭrigis: 'Kaj jen oni iras repreni ĝin.'

Je la fino, la filma projekciisto, kiu kompreneble ne estis esperantisto, komplimentis Reton pro lia prononcado de skotaj vortoj, kaj konsterniĝis, kiam la ŝajna eksterlandano respondis: 'An' whitfur no? Ah come fae Fife.'

Tio ankaŭ estis unu, el eble du, okazoj, kiam la tuta kvaropo estis kuna, kaj ni eĉ kune staris por foto dum ekskurso al Culzean. La fotilon tenis Karola Rossetti, nia popolo (kiel mi jam klarigis) kaj mi eternigis la okazon per mia sola plene sukcesa rondaŭo — speco de fiksforma poemo, je kiu mi tiam eksperimentis — sed la foto neniam riveliĝis; do mi neniam havis okazon publikigi mian majstroverkon. Eble iam, ie, iu insiste postulados tion.

Venis la tago, kiam Reto anoncis al siaj du novicoj, ke li ricevis leteron de iu Juan Régulo Pérez loĝanta en la Kanariaj Insuloj, kiu sciigis, ke li esperas fondi eldonejon dediĉitan al la eldono de esperanta beletro, kaj scivolas, ĉu Reto povas proponi iun verkon taŭgan per kiu komenci tian entreprenon.

Reto respondis emfaze, ke brila traduko de La Bapto de Caro Vladimiro de Karel Havlíček Borovský ekzistas ankoraŭ en manuskripta formo, kaj ke ĝi estus elstare konvena verko, per kiu lanĉi novan eldonejon, estante trafe spritega, kun aŭtentaj literaturaj pretendoj. Li kvazaŭ flanke menciis, ke estas kvar junaj skotaj poetoj, kiuj eble iam interesos. La sekvo de tiu respondo estis, ke Régulo anoncis, ke li unue eldonos la junajn skotajn poetojn kaj poste la Bapton.

Mi dubas, ĉu ni ĝis tiam projektis ian kolektivan poemaron; ŝajnas al mi, ke nur tiu ĉi subita propono pensigis nin pri eventuala kompilo. Fakte, mi produktis tiel malmultajn originalajn poemojn ĝis tiam, ke Reto kaj Vilĉjo sugestis, ke anstataŭ reprezentiĝi per tia mizera manpleno kompare kun la aliaj tri, mi kontribuu nur unusolan, longan poemon. Mi konsentis. Kion mi povas diri, krom pardonpeti? kaj certigi, ke mi reverkis ĝin kiel japaneskon en tri linioj.

Mi certe povas diri, ke kompreneble nur tiam ni ekdiskutis pri titolo por la kolekto. Ni tiel longe cerbumadis sen konkreta rezulto, ke fine, pro nia kreskanta malpacienco, niaj proponoj fariĝis pli kaj pli intence absurdaj, kaj foje sufiĉe krudaj, ĝis ni pli-malpli interkonsentis, ke Kvarkorda Liro eble sufiĉos. Poste iu, eble mi, sugestis, ke Kvarkorda Liuto pli tonriĉe sonas, kaj denove ni pli-malpli konsentis, ĝis ni konsciis, ke ĝi sonas iom pretendema, kaj fine iu, eble Reto, demandis: 'Kial ne simple Kvaropo?' Post momenta hezito estis ĝenerala reago de 'Diable, kial ne?'

Mi esperas, ke ni havis la ĝentilecon konsulti John (Dinwoodie) pri la titolo, kiun li certe senĉikane estus akceptinta — li estis tia homo — antaŭ ol ni forsendis la manuskripton al la nova eldonejo, Stafeto. Stafeto senprokraste presis, reago estis favora, krom ĉe la aŭstra federacio, kiu solene anatemis ĝin kaj ĵuris ne legi pluajn verkojn de la kloaka skolo. Mi scivolis, ĉu estis ili, kiuj ofendiĝis pri la aĉetitaj kisoj en la Dowson-traduko de Bill.

Ĉiuokaze, la volumo surprize rapide elvendiĝis, kaj ni reiris al nia ĉefa tasko: la Angla Antologio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>