Rekte al la artikolo

Babile

<<  [959]  >>

Paul Gubbins

Science procedi

Plaĉis al Joyce Bunting kaj Annice Szrajbman aparte la artikolo en la pasinta numero de La Brita Esperantisto 'Kiel la ĉielo bluas? kaj similaj demandoj' verkita de Simon Davies, la kompostisto de LBE. Joyce petis pliajn prisciencajn erojn, kaj Annice, gratulante la aŭtoron, skribis: 'Kun plezuro mi legis la longan artikolon. Mi tute komprenis la diagramojn kaj eĉ en mia gepatra lingvo oni ne povas tiel bele skribi la klarigojn. Esperanto klare informas pri sciencaĵoj kaj ankaŭ, mi supozas, pri aliaj veroj.' Do, natursciencistoj, ekverku!

Bedaŭrinde tamen enŝteliĝis fuŝeto al unu el la diagramoj [la fuŝeto estas korektita en la reta eldono]. La Tero kaj la Luno bildiĝis samflanke de la komuna mascentro — sed la komuna mascentro (signita kruce) devus aperi en la mezo. Dankon al Andy Pepperdine kaj Edmund Grimley Evans, kiuj atentigis pri la eraro.

Protestas verda verdulo

Manifestacianta en februaro ekster la usona ambasadejo en Londono estis Alison Williams, membro de la Londona Esperanto-Klubo. Ŝi protestis kun aliaj kontraŭ la rifuzo de Usono ratifi la Kioto-traktaton pri la tiel nomataj vitrodomaj gasoj (informis Annice Szrajbman).

Voĉo de l' nordo

Fotiĝis en la franca gazeto La Voix du Nord, kiu priraportis la bulonjan kongreson, Vilĉjo Simcock, unu el la malmultaj britoj, kiuj partoprenis la eventon (vidu la raporton). Konvena gazeto por la nordulo Simcock, kiu — kiel menciis la raporto — originas de la nord-okcidento de Anglujo. Kaj kiel flue parolis Vilĉjo la francan en la raporto…

La angla komplezas al Usono…

Laŭ raporto en The Guardian, la socialista registaro de Ĉilio intencas dulingvigi la landon ene de unu generacio, tiel ke la 15 milionoj da civitanoj parolos kaj la hispanan kaj la anglan (2005-01-10). Nu, bonŝancon: en Britujo post la dua mondomilito sendube pli ol 15 milionoj eklernis la francan, kaj la rezultoj apenaŭ kuraĝigas. Sed, se Ĉilio pretas investi en lingvolernado multoble pli ol Britujo por komplezi — kiel acerbe notis The Guardian — Usonon, eble la rezultoj ja trafos la esperojn de la ĉilia registaro. Kaj eble ne.

… dum la usona malkomplezas al Bradfordo…

Sed kial dulingvigi Ĉilion, se la internacia, laŭdire ĉie uzata, angla lingvo foje ne estas komprenata inter denaskaj parolantoj, kiel angloj kaj usonanoj? Kiam prestiĝa sendependa malsanulejo en Bradfordo finance kriziĝis, la registara departemento pri sano insistis, ke konsilu usonaj spertuloj el Novjorko. Venis la usonanoj, kredante parenteze, ke en Britujo oni kalkulas laŭ dolaroj, sed ĉe la hospitalo 'multaj stabanoj ne komprenis iliajn akĉentojn' (The Observer, 2005-01-16). Eble la registaro devus inviti spertulojn el Ĉilio.

… kaj ne ĉieas en Usono…

En la sama numero de The Guardian (2005-04-06), kaj eĉ sampaĝe, aperis du raportoj pri la misa angla en Usono. En raporto pri la jurproceso kontraŭ Michael Jackson, servistino, kies unua lingvo estas la hispana, agnoskis, ke ŝi erare atestis, dirinte, ke ŝi vidis en duŝejo la 'ombron' de Jackson kun knabo, kiam ŝi volis diri, ke ŝi vidis Jackson mem; kaj en Novjorko ĉino, kiu dum tri tagoj kaptiĝis en paneinta lifto, poste ne povis esti tuj medicine traktata, ĉar li ne parolis la anglan. Miskomprenoj tiaj certe ne okazos estontece en Ĉilio.

… kaj eĉ en Germanujo…

En Germanujo, laŭdire, ĉiu flue parolas la anglan. Esperantistoj memevidente scias, ke tio ne akordiĝas kun la vero; kaj tiuj, kiuj legas The Guardian (2005-06-16), tion povos konfirmi. La gazeto raportis pri germanaj kuracistoj, kiuj deĵoras semajnfine en Britujo, kiam enlandaj medicinistoj ne volas labori, kaj tiel pergajnas — apenaŭ kredeble — dum du tagoj ĝis £2000. Sed kion pri la lingvo-nivelo? Laŭ unu el la kuracistoj, kiuj laboras en Norwich: 'Mi konsilis al miaj kuracisto-amikoj ne iri, krom se ili taksas siajn lingvo-kapablojn sufiĉaj. Foje malfacilas kompreni Norwich-akĉenton.' La moralo: ne malsaniĝu semajnfine en Britujo (krom se vi estas germano).

… kaj kion pri studentoj?

'Nepras, ke universitatoj orientiĝu laŭ modernaj komercaj premoj, sed mi trovas studentojn registritaj, kiuj laŭvorte ne parolas la anglan. Tute ne eblas, ke ili sukcese trapasu ekzamenojn — ĉu niaj profesoroj fermas siajn orelojn kaj kompromisas?' — tiel invito al interreta babilejo en Education Guardian (2005-02-16). Proprasperte mi povas diri, ke mi ne konas eksterlandajn studentojn, 'kiuj laŭvorte ne parolas la anglan'… sed multajn mi ja konas, kiuj nur balbutas la anglan, apenaŭ ĝin skribas; kaj, jes, profesoroj ja fermas siajn orelojn kaj kompromisas.

Efektive estiĝis etindustrio (malbone salajrata, parenteze) pri kontrolado kaj korektado de eksterlandanaj disertacioj. Sed ĉu pli rigore insisti pri kapableco en la angla lingvo? Neniel: britaj universitatoj, kun kelkaj esceptoj, pli kaj pli dependas de eksterlandaj studentoj por sin vivteni (dum por tankoj kaj submarŝipoj ĉiam troveblas financoj). Eble baldaŭ venos studontoj el Ĉilio, kiuj kontribuos al la kasoj de britaj universitatoj… pardonu, venos por ellerni la anglan.

La unua… ĉu la lasta?

Dum pli ol 10 jaroj la unua sabato en marto estas rezervita ĉe Wedgwood Memorial College por la mezlanda Esperanto-tago — eble tamen oni vidis la lastan. En pasintaj jaroj partoprenis ĝis 15 homoj, sed ĉi-jare lokon mendis nur unu. Rezulte: nuligo de la tago. Verŝajne kulpas (almenaŭ parte) la kolegio: ĉi-jare la taga kotizo pli ol duobliĝis ĝis £20. Pro tio, eble, la organizanto de la tago esploros la haveblecon de alia malpli kosta kunvenejo ie en la regiono. Sed, kiel plurfoje dirite en tiuj ĉi kolumnoj, necesas, ke esperantistoj subtenu eventojn tiajn. Nenio pli senkuraĝigas ol plani kaj prepari eventon, kiun neniu partoprenas.

Kaj simile…

Nur kvar tagojn, post kiam mi skribis la suprajn vortojn, mi ricevis la de pluraj vidpunktoj estimindan bultenon Orientlondona Esperanto. Tie mi legis, ke lastatempe partoprenis kunvenojn nur manpleno da homoj. La redaktoro, Roy Simmons, komentas, ke estus domaĝe, se la grupo kolapsus, aldonante, ke li 'ĉi tiun eron inkluzivis, por ke ni ne trompu nin, kaj por ke ni vidu, kio reale okazas'. Estas tiuj en la brita movado, kiuj riproĉos al li (kiel foje al mi), ke li publikigis informon negativan, tiel — kiel ili emas argumenti — subfosante la movadon. Tamen Orientlondona Esperanto pravas. Oni prezentu aferojn, kiaj ili estas: post cent jaroj britaj esperantistoj estu sufiĉe maturaj kaj memfidaj por akcepti la realon (kaj laŭe agi).

Bonvolu 'aŭskolti'…

La tutmonda skolta ĵamboreo okazos en Britujo en 2007. La Skolta Esperanto-Ligo (SEL) volas tiam instrui Esperanton: partoprenos eble '30 000 skoltoj, kiuj ne komprenas unu la alian' (TEJO Tutmonde, 2005:1). Bone estus, se EAB kunlaborus kun SEL, eble subvenciante instruiston por prepari materialon kaj prezenti aron da lecionoj. Ŝajnas, ke EAB jam diskutis la ideon… do espereble rezultiĝos fruktodona (ĉu esperantistodona?) kunlaboro.

Gardisto de Esperanto

Naive en esperantaj rondoj en Britujo oni kredas, ke, ĉar The Guardian antaŭ nelonge publikigis raporton favoran al Esperanto, oni do kalkulu la ĵurnalon inter niaj amikoj. Erare.

Kiel mi konstante diras, oni ne fidu la nacian gazetaron (vidu Language Problems and Language Planning, aŭtuno 1997, paĝoj 260-269). Ke ne ekzistas ĉe The Guardian politiko aparte subtena rilate Esperanton (kiel volas pretendi entuziasmuloj), estas indikite en artikolo de Peter Preston en The Observer (2005-04-10). Preston, iama ĉefredaktoro de The Observer kaj The Guardian, diskutante antaŭ la naciaj elektoj la konservativan partion, notis, ke partianoj 'ŝajne parolas feblan version de Esperanto, la nedeciditoj ĉasantaj la nedifineblan'. Dankon, sinjoro Preston, pro la mencio… sed ĉu tiel vi kaj via gazeto favoras Esperanton?

Gardisto de pensiuloj

Kaj, restante ĉe la naciaj elektoj, mi notis, ke Grahame Leon-Smith, iama Esperanto-aktivulo (aparte en edukaj rondoj) kaj antaŭ nelonge membro de la administra komitato de EAB, kandidatiĝis kiel kunfondinto de pensiula partio kontraŭ Michael Howard en Folkestone. Fakte Leon-Smith krokize profiliĝis en The Guardian en ĝia elektotaga numero (2005-05-05). Feliĉe — eble kelkaj malkonsentos — ne menciite estas, ke li subtenas Esperanton: li rikoltis 151 voĉojn (0,3% de la tiea voĉdonintaro).

Trinkaĵo kalumnia

En marto mi ricevis de mia laktisto senpagajn specimenojn de la trinkaĵo yakult. Laŭ akompana libreto ĝi ekzistas jam de 70 jaroj — kaj mi legis, ke la kreinto elektis por ĝi esperantan nomon. Krome: 'La lingvo universala ne sukcesis, male yakult.' Interese. Google indikis tiam, en marto, 6 570 000 menciojn pri Esperanto kaj nur 118 000 pri yakult. Nu, eble Google krudas kiel mezurilo… sed klare estas, kio sukcesis, kio ne. Tiel mi retmesaĝis al la firmao, petante klarigon pri la kalumnio kontraŭ Esperanto. Mi ankoraŭ atendas respondon sed eble vi havos pli da sukceso. La retejo de yakult: www.yakult.co.uk.

Politike neŭtrale … sed religie?

La Esperanto-movado estas kaj estu politike neŭtrala: sed kion pri religio? Post la morto de la papo Johano Paŭlo 2a en aprilo mi konsterniĝis, vidante fotojn kaj artikolojn pri la mortinto ekzemple en Monato, Kontakto kaj ankaŭ en la revuo Esperanto. Feliĉe, la artikoloj sufiĉe objektivis kaj aludis interalie kritikendajn aspektojn de la papa politiko. Sed mi ne povas ne miri, ke elementoj de movado bazita esence sur racio kaj humanismo tiom hastis por aperigi tributojn al la ĉefo de la romkatolika eklezio.

Provu!

Kadre de sia prelego dum la kunveno en majo de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, Derek Tatton defie demandis al sia aŭdantaro elekti esperantan vorton, kiu ne havas precizan ekvivalenton en la angla, kaj kiu povus riĉigi la anglan vort-trezoron. Oni tuj pensis, ekzemple, pri krokodilo: 'There were too many crocodiles at that meeting.'

Sed ĉu ekzistas aliaj tiaj vortoj, kiuj plenigus truojn en la angla? Proponitaj estis variaĵo de ('That was an atched play' — tiel literumita por eviti konfuzon kun la angla ached); klopodi ('He klopoded for years but never succeeded'); ankaŭ maltrinki ('I'm just off for a little maltrink').

Oni diskutis la preskaŭ netradukeblecon de sennacieco kaj sennaciulo kaj konsentis, ke tiuj vortoj sendube utilus al la angla. Sed ĉu ekzistas aliaj? Bonvolu sendi viajn proponojn — prefere kun specimena, kunteksta frazo, kiel ĉi-supre — al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kiu volonte aperigos ilin. Aŭ eble vi preferos 'tuj to include Esperanto words en via everyday angla konversacio' kaj tiel ne nur riĉigi la anglan sed ankaŭ propagandi la belan lingvon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>