Rekte al la artikolo

Helpu la ranaron!

<<  [959]  >>

La Verda Ranaro

Dum la venontjara Universala Kongreso en Florenco, Italujo, britaj aktoroj — membroj de la Verda Ranaro, kiu jam prezentis erojn dum Britaj Kongresoj — respondecos pri la kongresa teatra vespero. Ili prezentos, laŭpete de la kongreso-organizantoj, du unuaktaĵojn; unu el la ranaranoj krome prezentos monologon.

Bedaŭrinde Universala Esperanto-Asocio povas nur minimume subteni finance la aktorojn. Kelkaj organizaĵoj jam promesis subvenciojn, kiuj almenaŭ parte kovros la elspezojn (kiuj inkluzivas ne nur vojaĝkostojn kaj loĝadon en Florenco sed, aparte peze, vojaĝadon ene de Britujo cele al la nepraj antaŭkongresaj provludoj).

Tamen ankoraŭ restas truo en la buĝeto de la Verda Ranaro: tial la trupo petas mondonacojn de individuoj au grupoj en Britujo pretaj helpi al la Ranaro realigi projekton ambician kaj prestiĝan.

Donacoj estos agnoskitaj — krom se anonimeco estas petita — en la kongresa teatro-programo. Ĉekojn bonvolu sendi al Esperanto-Asocio de Britio (kiu planas apartan teatran fonduson) kun klara indiko, ke la sumo celas la Verdan Ranaron aŭ la florencan teatro-vesperon.

Antaŭdankas la Verda Ranaro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>