Rekte al la artikolo

Olimpiaj ludoj

<<  [960]  >>

David Kelso

La aŭtoro, membro de la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio, raportas propramaniere ne nur pri la tiel nomata London Language Show, sed ankaŭ pri unu el la plej gravaj paŝoj entreprenitaj de EAB en la lastaj jaroj.

Komence de novembro pasintjare okazis en Londono, ĉe la granda ekspoziciejo Olimpio, la ĉiujara Lingva Foiro, vizitata de miloj da lingvistoj, instruistoj, lernantoj kaj interesatoj. Kiel en la antaŭa jaro troveblis tie Esperanto-budo, organizata por EAB de Helen Fantom, komitatano pri informado. Pluraj centoj da homoj vizitis la budon, kie deĵoris inter du kaj kvar helpantoj por klarigi, respondi demandojn, registri adresojn, kaj cetere. Kvankam sufiĉe kosta afero, la budo sendube bonege informis pri Esperanto, celante ĝuste tiujn, kiuj plej interesiĝas pri lingvoj.

Bildo

Tamen en 2005 la budo informis ne nur pri Esperanto ĝenerale sed pli specife pri nia projekto Lingvolanĉilo (anglalingve: Springboard to Languages), kiu oficiale lanĉiĝis dum la foiro. Je la fino de la foiro okazis, kadre de programo de prelegoj kaj elmontroj, seminarieto pri Lingvo-lanĉilo.

Sed jam antaŭ la foiro elsendiĝis de Esperanto-Domo cunameto da leteroj al edukaj instancoj, lernejoj kaj edukaj organizaĵoj por klarigi la projekton kaj inviti interesatojn al la seminario ĉe Olimpio. Dum la foiro, krome, oni disdonis pluan amason da invitiloj — kaj ĉiu membro de EAB jam ricevis pere de nia informbulteno Ĝisdate (Update). Rezulte, pli ol 80 homoj venis por aŭdi viglan prezentadon pri Lingvolanĉilo fare de David Kelso, Helen Fantom kaj Elizabeth Stanley. Ne mankis demandoj, kaj serĉaj kaj ŝercaj. Bone lanĉita, nia lanĉilo!

Sed kio estas tiu projekto? Iuj legantoj de LBE jam iom scias, pro la informoj en Ĝisdate; sed eble interesus pli esplori la fonon kaj la formon de la projekto.

Ĝi naskiĝis en la kapo de Angela Tellier, nia kunordiganto pri edukado. Post preskaŭ du ege okupataj jaroj, dum kiuj ŝi ĝispiede reviziis niajn perpoŝtajn kursojn kaj ĝisdatigis la ekzamenojn (kun helpo de Vilĉjo Walker kaj aliaj), Angela konsciis troon da faremo kaj ekpensis, ke ni 'faru ion' en la ŝtataj lernejoj.

Glasoj da vino

Post diskuto kun pluraj membroj, kiuj same spertis pri edukado kaj pedagogio, la ideo pli konkretiĝis kiel nova alveno al Esperanto, laŭ kiu la internacia lingvo servus kiel enkonduko al lernado de aliaj lingvoj: la tiel nomata propedeŭtika uzo de Esperanto (ne provu prononci tiun vorton post du-tri glasoj da vino). Evidentis, ke la nacia lingvo-strategio de nia kara registaro (klinu la kapojn) devigos al ĉiuj unuagradaj lernejoj oferti al ĉiu lernejano inter 7 kaj 11 jaroj almenaŭ unu fremdan lingvon — kaj ĉio ĉi antaŭ la jaro 2010.

Eble bona ideo. Tamen mankas en la unuagradaj lernejoj kaj instruontoj pri fremdaj lingvoj, kaj instrumaterialo, kaj tempo en la nacia horaro, kaj financo por trejnado, evoluigado kaj simile. Ĉu eble bona ideo? Jam en 2005 la instruistoj kaj lernejestroj maltrankviliĝis pri tiu nova, aldona ŝarĝo.

Haveblas tamen solvo: Esperanto. Eĉ instruistoj sen sperto pri fremdaj lingvoj povas (kompare) facile lerni Esperanton. Pro sia simpleco, reguleco kaj fonetika pureco, krome, Esperanto estas perfekta unua ŝtupo en lingvo-lernado. Nu, sen argumenti pri mondaj lingvo-problemoj, ni ofertu al la lernejoj tiun simplan solvon de aktuala problemo.

Bildo

Necesis unue, tamen, taŭgaj lernmaterialoj, gvidlinioj por instruontoj, ktp. Angela tial faris proponon al la administra komitato de EAB dum ties pasintsomera semajnfina kunsido, kiun ĝi tuj kaj entuziasme akceptis. Ĉar EAB estas laŭleĝe bonfara organizaĵo priedukada, la komitato decidis asigni al la projekto buĝeton ja adekvatan por la plurjara laborprogramo, kiun bildigis Angela.

Inform- kaj instru-pakaĵoj

Sekvis kvin monatoj (julio ĝis novembro) da freneza aktivo. Angela organizis, dum la somera festivalo en Barlastono, kun grandanima subteno de NoJEF, unutagan seminarion por fakuloj pri pedagogio, por esplori eblojn, el kio naskiĝis dekhoma projektoskipo. Tiam Angela ja kunordigis (la aŭtoro povas ankoraŭ montri kontuzojn), kaj ĉiu faris ion, laŭ sia eblo.

Preskaŭ nekredeble, realiĝis dum oktobro la tuta projekto: informpakaĵo por lernejoj kaj edukestroj, kaj kompleta instrupakaĵo por instruontoj, enhavanta lernolibron, gvidliniojn, vortareton, bildvortaron, legolibron, kompaktan diskon, anglalingvan enkondukon al Esperanto, kaj instruhelpilojn — ĉio en belaspekta plasta teko. Buf!

Post la foiro, Angela kaj Viv (estrino de Esperanto-Domo) kontaktis ĉiujn adresojn registritajn por oferti plian informon kaj helpon. Samtempe ili releteris al la edukinstancoj por sciigi pri la sukceso de la foiro, kaj por oferti plian informon. Jam alvenis informopetoj, sed oni ne atendas tujan sukceson: sendube necesos daŭra puŝado por konvinki lernejestrojn kaj edukestrojn, ke tio vere estas praktika solvo de iliaj problemoj.

Ni do esperu, ĉar jen malofta eblo kaj elstare bona oferto. Inter la eblo kaj la oferto, tamen: homoj. Pliaj informoj — anglalingvaj — legeblas ĉe la Lingvolanĉila retejo de EAB: www.springboard2languages.org.

David Kelso, iama inspektoro pri lernejoj en Skotlando, dividas sian tempon inter Britujo kaj Kalabrio. Krom membreco en la administra komitato de EAB, li estas prezidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) kaj vic-prezidanto — kaj prezidonto — de la skota Esperanto-asocio. Krome li aktivas en la projekto Lingvolanĉilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>