Rekte al la artikolo

Seko kaj Ziko en Barlastono

<<  [960]  >>

Raportas pri la 45-a esperanta somera evento okazinta pasintan aŭguston en Barlastono — kaj pri pluvombreloj kaj aliaj flankaj aferoj — la redakcio.

Kia kontrasto — pasintjare dum la somera festivalo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, pluvadis; ĉi-jare sunadis ĝis la lasta mateno, kiam kelkaj gutoj serĉigis al esperantistoj la pluvombrelojn, kiuj ĝenerale pacience atendas malantaŭ la pordoj de la du ĉefaj kolegiaj konstruaĵoj. Sed ve! Troveblis nur du el la serĉataj ŝirmiloj.

Tipe pluvombrelece, la dezirataj objektoj estis forkurintaj por servi aliajn mastrojn malantaŭ aliaj pordoj: vere, malmultas hejmaj objektoj pli mallojalaj, pli forkuremaj ol pluvombreloj. Ekzemple, kiom da pluvombreloj, liberiĝintaj de siaj posedintoj, videblas ĉiutage sur sidlokoj aŭ en superaj valizujoj de premhoraj vagonaroj? Krome kiu, sciante, ke haveblas en ajna trajno pli vasta ombrelo-sortimento ol ĉe ĉiu sub- aŭ super-bazaro, sufiĉe stultumus por aĉeti ombrelon?

Diable, kontraŭ la kosto de trajnbileto al la apuda urbeto — fakte rezignu pri la bileto, ĉar neniu kontrolas — akireblas senpage perfekta, eĉ se brokanta, pluvombrelo, kiu, ĉar funde kaj denature mallojala, ne restos kun vi sed post kelkaj tagoj sopiros je aliaj ĉieloj… jes, ja, tiaj estas pluvombreloj.

Bildo

Instruantoj, instruatoj kaj instruistoj renkontiĝis dum la somera festivalo en Barlastono. En la foto, la instruanto Ziko Sikosek (maldekstre), iama bibliotekisto ĉe UEA kaj invitito al la festivalo, parolas kun Malcolm Jones, instruisto kaj partoprenanto en la eduka seminario aŭspiciata de EAB.

(Pli granda bildo)

Agacas min — eble vi rimarkis — raportoj pri esperantaj kongresoj, renkontiĝoj, ktp, raportoj, kiuj furoris en orientaj landoj en la 80-aj jaroj, kaj kiuj tiel komenciĝis: 'Mi vekiĝis je la kvina mateno kaj tuj elsaltis la liton. Ho! mi diris al mi. Hodiaŭ estas la tago de la Kontraŭkrokodila Kunveno en X. Kiom mi ekscitiĝis! …' kaj tiel terure plu. Do por eviti stultaĵojn tiajn mi elektis… nu, alian, sed eble pli atentokaptan stultaĵon. Sendube, se vi legis ĝis ĉi tiu punkto, ĝi ja sufiĉe sukcesis. Kiel fakte ankaŭ la somera festivalo.

Sukcesigis ĝin aparte du aferoj: la partoprenado dum la festivalo de deko da instruistoj, kiuj sekvis apartan, unutagan programon dediĉatan al Esperanto-instruado en Britujo, kaj kun kiuj festivalanoj dividis altgradan kaj ĝuindan edukan forumon prezidatan de David Kelso; same elstarigis la festivalon la kunlaboro de la eksterlanda gastpreleganto Ziko Sikosek, iama UEA-bibliotekisto kaj aŭtoro de du gravaj libroj pri Esperanto-historio.

Kun Ziko pluraj festivalanoj entreprenis sendependajn esplorojn, uzante Bibliotekon Butler, pri aspektoj de la pasinteco de Esperanto. Surbaze de la esploroj, kaj fine de la festivalo, studintoj prelegis mallonge pri siaj trovitaĵoj. Ekzemple Joyce Bunting parolis pri Esperanto-ĉekoj, Hilda Jones pri la internacia lingvo en Stoke-on-Trent, David Kelso pri Ivo Lapenna, Michael Sims pri Esperanto en la nazia epoko, kaj Derek Tatton pri juraj kvereloj kaj disputoj rilate la translokiĝon de UEA.

La historiaj esploroj, nove enkondukitaj en la programon de la 2005-a festivalo, certe riĉigis la enhavon — eĉ se je la fino de la semajno kelkaj plendis pri tro da laboro (ne nur esplorado, ne nur konversacio- kaj traduk-rondoj, sed ankaŭ kunlaboro por prepari skeĉojn, stilekzercojn kaj aliajn erojn por la distra vespero). Kelkaj eĉ plendetis pri la troo de la — cetere — mirinde bongustaj manĝaĵoj: eble la plenigitaj stomakoj pezigis kaj korpojn kaj cerbojn, kaj instigis pli al dormado ol al laborado.

Aliflanke, ĉiuj laŭdis la profesiecon de la instruantoj: kelkaj atentigis, ke la nivelo de la Esperanto-instruado konsiderinde superas tiun de ĝenerala lingvo-instruado en vesperaj kaj aliaj lernejoj. Do, dankon al la nelacigebla Angela Tellier kaj al aliaj, kiuj gvidis la diversajn instru-sesiojn: eĉ se nur 17 homoj partoprenis la ĉi-jaran festivalon, eĉ se kvante la ĉeestintaro iom malmultis, certe pri kvalito ne regis duboj. Nek pri la nelojaleco de pluvombreloj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>