Rekte al la artikolo

Per pasporto Peruen

<<  [960]  >>

Ross Weekes

Maljuna, mallaborema krokodilo — tiel priskribas sin la aŭtoro — indikas, kiel Esperanto povas riĉigi vojaĝon al alia lando.

Antaŭ kristnasko mi veturis al Peruo kun subtenantoj de la bonfara asocio Christian Aid. Memevidente ni pagis niajn proprajn vojaĝkostojn. Ni iris por viziti projektojn patronatajn de la asocio en la kabanaj komunumoj en Lima. Tie laboras tiel nomataj junaj ĉefoj, junuloj apogataj de la asocio, kiuj helpas siajn samaĝulojn.

Dum la vizito ni grimpis la montegojn, la Andojn, por vidi kiel Christian Aid elspezas monon kolektitan en Britujo. La tieaj bienistoj montris, ke ili ne tro maljunas por lerni kiel pligrandigi siajn rikoltojn, interalie de sukerkanoj, per la konsiloj proponitaj de la asocio.

Tamen, antaŭ ol mi forlasis Anglujon, mi tralegis la libron de la Pasporta Servo por kontakti esperantistojn en Peruo. Mi skribis: 'Ne maltrankviliĝu, ĉar mi havas loĝejon, sed mi volas renkonti parolantojn de la internacia lingvo en la lando de la inkaoj.' Baldaŭ mi ricevis mesaĝon de José Boris Kehuarucho Paullo, kiu kun sia amiko Cezar, komencanto, renkontis min en Cuzco. Tre agrable kaj interese estis paroli esperante pri la Andoj, pri Peruo kaj pri nia lingvo.

La junaj esperantistoj tre favore impresis miajn grupanojn, kiuj komprenis, ke eĉ maljuna, mallaborema krokodilo kiel mi povas paroli, eĉ se malbone, kun esperantistoj ie ajn en la mondo. Ili tiom imponiĝis, ke, reveninte, mi devis promesi al Christian Aid, ke mi prelegos pri la vizito, kaj pri miaj esperantaj spertaĵoj, kaj montri la multajn fotojn, kiujn mi faris.

En Peruo mi ne povis laŭiri la tiel nomatan inkaan vojon, sed mi tamen laŭiris aliajn vojetojn en la nordo de la montegoj por viziti vilaĝetojn helpatajn de Christian Aid. Pro la donacoj de amikoj, inkluzive de esperantistoj, mi esperas sendi mil pundojn al la asocio, por ke ĝi daŭrigu la tiean laboron. Kaj la kaso de Christian Aid sendube akceptos pliajn donacojn.

Ross Weekes loĝas en Driffield, Orienta Jorkŝiro, kaj partoprenis plurajn eventojn en Barlastono. Li ĉeestis britajn kongresojn kaj aktivas en la jorkŝira federacio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>