Rekte al la artikolo

'Gaja' kunveno en Ĉestro

<<  [960]  >>

Paul Gubbins

Bildo

Arnold Pitt gastprelegas pri sia Gaia-trilogio.

(Pli granda bildo)

Gastprelegis en Ĉestro kadre de la aŭtuna kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio la multjare aktiva esperantisto kaj aŭtoro Arnold Pitt.

Arnold, interalie iama redaktoro de la bulteno Esperanto Teacher (ne plu havebla), prelegis pri sia anglalingva romanaro pri Gaia — prononcu, laŭ la aŭtoro, esperante ga-i-a — bazita sur la teorioj de la sciencisto kaj inventisto J. E. Lovelock.

Bildo

Londonano kaj lankaŝirano renkontiĝas en Ĉeŝiro: Lenio Marobin, maldekstre, kaj Andrew Wheatley servas sin ĉe la bufedo dum la aŭtuna kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

(Pli granda bildo)

Laŭ Lovelock, la tuta tero estas vivaĵo kaj ĉio vivanta, inkluzive de la homoj, dependas unu de la alia. En la tri romanoj, Gaia estas spiritino entenanta la evoluon de la tero, la homo kaj la universo. La unua romano pritraktas la originojn de la planedo, kun dio kiel praa spirito; la dua prezentas la klopodojn de Gaia krei estaĵon kun spirito; la tria konsideras la homon kiel helpanton de la mondo (helpanton, kiu nuntempe pro orgojlo pli detruas ol helpas).

Nur la unua ĉapitro de la unua romano ekzistas en Esperanto; tamen la aŭtoro — agnoskante, ke tradukado pli malfacilas ol verkado — intencas iam en la estonteco liveri esperantan version de la trilogio.

Post la prelego, kiun ĉeestantoj varme aplaŭdis, sekvis konversaciaj rondoj. La eventon organizis Ian Mac Dowall, kaj partoprenis 20 homoj, inkluzive de gastoj el Londono kaj Wolverhampton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>