Rekte al la artikolo

Kiel mortigi murdojn

<<  [960]  >>

Mamed Madok'ba

Unu el miaj ŝatataj vortoj en Esperanto, kiun mi lernis — ankoraŭ ne ellernis — principe pere de la interreto, estas 'manĝilaro'. Se iam mi instruos Esperanton (kaj mi havas la impreson, ke preskaŭ ĉiu esperantisto la lingvon instruas; instruado apartenas al esperantisteco samkiel apartenas al la naturo de ĉiu angla hundo en la parko feki, kie vi volas surherbiĝi), mi ekspluatos ĉi tiun mirindan kunmetaĵon.

Jen radiko, mi diros, jen la afikso 'il' kaj la radiko 'ar', jen laste substantiva finaĵo… imagu! Bela kunmetaĵo por esprimi tion, kion vi angloj nomas cutlery — kio min ĉiam konfuzas, ĉar unue en la menson saltas bildo nur pri tranĉilo. Kial vi ne nomas ĝin forkleryspoonlery aŭ eĉ, depende de la manĝoj servotaj, fork-and-knife-and-spoonlery? Sed eble mi tro racie pensas por kontentigi anglalingvanojn.

Tamen mencio pri manĝilaro kaj aparte pri tranĉiloj pensigas min, kara leganto, pri brila ideo por malpliigi murdojn. La avantaĝoj abundas, kaj mi tuj leteros al 10 Downing-strato pri mia genia projekto, kiu, se — ne! kiam — adaptita, ebligos al la registaro ŝpari milionojn, dum ĝi reduktos la nombron de policanoj, aparte detektivoj, kaj samtempe kreos pli sekuran, murdo-minimuman socion. Tiam civitanoj povos laŭiri eĉ noktajn stratojn, viziti drinkejojn, ja ĉeesti futbalmatĉojn (kutimo por mi, en kiu nepre estu emfazata 'timo') sen risko esti fatale dishakita de huligana aŭ rabista tranĉilo.

Mi klarigu. Nuna manĝilaro (malgraŭ la beleco kaj utileco de la esperanta vorto) malkonvenas. Forko kaj tranĉilo ne tre bone servas: vidu, kiom da homoj uzas tranĉilon, kvazaŭ ĝi estus skribilo (kaj skribilon, kvazaŭ ĝi estus tranĉilo — sed jen alia afero).

La problemo devenas de infanaĝo, kiam etuloj, kiuj ĝenerale senĝene uzadis kuleron kaj tiel nomatan puŝilon (angle, mi kredas: spoon and pusher), estas devigataj transiri al tranĉilo kaj forko. Ofte plenkreskula manĝilaro tro grandas aŭ tro pezas por etaj manoj: aparte la tranĉilo problemas, ĉar necesas iom da forto kaj lerteco por tranĉi ekzemple viandaĵojn. Kiom da infanoj tiam sopiras je siaj kulero kaj puŝilo (suferante plej verŝajne pro dumvivaj psikologiaj perturboj kaŭzitaj de abrupta forpreno de la beba manĝilaro)?

Ĉu ne multe pli bonus, se ankaŭ plenkreskuloj uzadus kuleron kaj puŝilon, rezignante pri forko kaj tranĉilo? Necesus nur iomete akrigi la suban, kontraŭteleran parton de la puŝilo, por ke ĝi servu kiel ilo por tranĉi (anstataŭ tranĉilo, se vi min komprenas) por krei perfektan, universalan manĝilaron. Granda avantaĝo: eblus nur vundeti, neniel mortigi, per ilo tia. Kaj la pruvo? Kiel ofte, kara leganto, en televida procesejo, vi aŭdis iun diri: 'La viktimo, via juĝista moŝto, estas mortigita de puŝilo'? Tiamaniere, post unu-du generacioj, la tranĉilo fariĝus tiel antikva kiel honesta politikisto — kaj mortigo kaj murdo pere de tranĉilo ĉesus.

Baldaŭ estos verkita mia disertacio kaj mi disponos pri tempo por reordigi mian vivon. Pro tio mi intencas partopreni britan Esperanto-kongreson kaj konatiĝi kun legantoj de La Brita Esperantisto. Min vi rekonos ĉe la bufedo, ĉar mi estos la ulo, uzante kuleron kaj puŝilon — ekde nun, por kontribui al pli sekura socio, mi decidis nur tiel manĝi. Kial ne ankaŭ vi?

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino, sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas studento pri insektologio, kaj estas finverkonta sian disertacion pri kantemo inter abeloj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>