Rekte al la artikolo

Reagoj emo-'ci'-aj

<<  [960]  >>

Okazis en januaro en Barlastono la 13-a semajnfino 'Ni festivalu!'

Bildo

Ne plu, ili protestis (kvankam sufiĉe milde): ne plu! Ne plu pioniraj teatraĵoj el la unuaj jaroj de la orginala esperanta dramarto! Ne plu monologoj pri duonokulvitroj aŭ dorlotitaj fraŭlinoj; ne plu unuaktaĵoj, en kiuj la rolantoj ne scias, ke hodiaŭ oni ne cias… bonvolu permesi al ni dum la venonta 'Ni festivalu!' okupiĝi pri dramoj lingve pli modernaj, enhave pli aktualaj: tiujn ni volas legi, pritrakti, provprezenti.

Ho, ve. Vidu, kiel malfacilas organizi esperantan semajnfinon; vidu, kiom postulemas hodiaŭa klientaro; vidu, kiamaniere la esperantistaro volas trakti siajn pionirojn.

Nu, bone: en 2005 la festivalanoj celebris la (kredeble) unuan originalan esperantan dramverkon — la centjariĝintan La duonokulvitro, de Baissac (kaj se vi ankoraŭ ne akiris la prian DVD, hontu). Kaj en 2006 ili pritraktis unuaktaĵojn de la kataluna pioniro, Frederic Pujulà I Vallès, kies du monologoj Senhejmulo kaj Pipamanto estis prezentataj antaŭ cent jaroj ĉe la dua universala kongreso de Esperanto — do la unuaj originalaĵoj tiel prezentataj.

Bildo

Irina Simmonds kaj Sally Phillips studas penseme la tekston.

(Pli granda bildo)

Kaj en 2007 festos sian centjariĝon la mirinda… sed ne. Ne plu jubileoj. Ne plu centjariĝoj. Estontece: nu, nur maljubileaj kaj malcentjariĝaj dramverkoj.

Tamen la semajnfino notindis ne nur pro pujulà-i-vallès-aĵoj — unuaktaĵoj, monologoj, eĉ (ve!) prelego pri la verkisto — sed interalie pri praktika sesio sprite kaj sperte gvidata de Colin Simmonds: tiu, kiu ĉefrolas en la DVD de La duonokulvitro (kaj, se vi ankoraŭ ne aĉetis… ktp).

Bildo

Colin Simmonds streĉige ekzercigas la aktorojn, inter kiuj (maldekstre) Norah Brown.

Colin (fotita ĉi-supre) prezentis aktorekzercojn, kiuj riĉe amuzis kaj rapide lacigis. Feliĉe, eĉ en la vilaĝa drinkejo, La Lama Blufo, aŭ La Luma Trufo, aŭ La Plumba Bufo, aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas, kies estro iun varman someron fanfaronis, ke ne plu haveblas biero, ja aĉeteblis unu biermarko por refreŝigi la aktorojn.

La venontjara 'Ni festivalu!' okazos inter la 19-a kaj 21-a de januaro 2007. Interesa jaro, ĉar en 1907 publikiĝis la renoma fru-esperanta teatraĵo — ne. Tute ne. Mi promesis. Ne plu jubileaj dramoj. Nur modernaj. Legindaj. Prezentindaj. Neniel mu-'ci'-daj sed ĉiel 'vi'-glaj. Do bone. Tiel estu. Decidite.

Tamen…

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>