Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [960]  >>

David Kelso

Intervjuita estas David Kelso, kiu dividas sian tempon inter Skotlando kaj Italujo, sed samtempe sukcese kaj diversmaniere kontribuas al Esperanto, tiel fariĝante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj en nia lando. Tamen li decidis — feliĉe nur provizore — iom retiriĝi. Ĉi tie li klarigas kial… kaj prezentas kelkajn konsilojn al la brita movado, kiun li funde konas.

LBE: Ni komencu je la komenco, David. Diru: kiam kaj kiamaniere vi lernis Esperanton?

DK: Nu… kiam. Mi ne vere certas, sed mi eklernis, kiam mi estis 13- aŭ 14-jaraĝa, do inter 1958 kaj 1960, samepoke kiel Terry Page, Geoff King kaj pluraj aliaj antikvaĵoj. Mi certe estis jam dum unu-du jaroj juna membro de BEA, kiam Humphrey Tonkin fondis Junularon Esperantistan Britan (JEB). Mi lernis Esperanton perpoŝte kaj bonege rememoras, kiam mi la unuan fojon parolis la lingvon: ĉe la Fervojista Klubo en Glasgovo. Tiam mi supozis, ke en Esperanto-klubo ĉiuj flue parolas Esperanton. Nu, pli-malpli, ĉu ne?

LBE: Foje malpli ol pli. Do kio poste?

DK: Dum miaj studentaj jaroj — la fifamaj 60-aj jaroj — mi multe aktivis en JEB kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Mi estigis studentan grupon en Edinburgo — ESE, la Edinburgan Studentaron Esperantistan. En 1971 ni okazigis la IJK en Edinburgo. Oni diras, ke ĝi estis la ununura IJK iam farinta profiton.

LBE: Gratulon! Ofte mankas profitoj — neniam profetoj, tamen — post esperantaj eventoj. Ĉu vi aplikis tiujn talentojn al aliaj kongresoj?

DK: Verdire ne. Kiel vi scias, dum pli ol dudek jaroj mi malmulte aktivis en la movado, pro la kutimaj kialoj: geedziĝo, laboro, infanoj, kaj cetere. Dum la 90-aj jaroj, kiam miaj infanoj preskaŭ plenaĝis kaj mia kariero, ni diru, platis, mi pograde reaktivis kaj, post fruemeritiĝo en 2000, mi enposteniĝis kiel partatempa EAB-direktoro pri evoluigo en la frua parto de 2001.

LBE: Momenton… ne tiom rapide, mi petas. Bonvolu paroli iomete pri via kariero. Vi atingis pintan postenon, ĉu ne?

Bildo

DK: Hej… kariero? Ĉu vi iam renkontis iun, kiu sukcesis realigi dum sia vivo la junaĝajn revojn? Mi ne: mia impreso estas, ke por la plimulto, inkluzive de mi mem, vivo kaj kariero estas sinsekvo de akcidentoj. Post universitato, kie mi studis sociologion, mi laboris en komerca entrepreno dum pluraj jaroj, pri stab-administrado. Fine mi elreviĝis pri industrio kaj trovis postenon — preskaŭ hazarde — por instrui direktadikon, ĉefe la fakojn pristaban kaj psikologian. Tio ege plaĉis… al mi, kaj ŝajne mi al la sektoro, ĉar mi sufiĉe sukcesis, kaj post dek jaroj mi estis vicestro de granda kolegio, aŭ altlernejo, en Skotlando. Denove, preskaŭ hazarde, mi eksciis pri eblo esti ŝtata revizoro pri edukado — angle HMI (Her Majesty's Inspector) — ĝuste en mia propra fako. Mi proponis min kaj… iom surprize… enposteniĝis. Tie mi restis dum dek kvin jaroj, ĝis fruemeritiĝo, kiam mi estis la ĉefa revizoro pri supera edukado en Skotlando. Nu, tuthoneste, mi ne antaŭvidis tian karieron… tute ne. Mi metis piedon antaŭ piedo, diligente laboris, atentis eblojn ĉirkaŭ mi… kaj jen la rezulto. Tial mia simpla konsilo al miaj propraj gefiloj kaj al aliaj gejunuloj estas: provu, strebu, kaj ĉirkaŭrigardu.

LBE: Certe vi ĉirkaŭrigardis en la Esperanto-movado. Kiujn ŝanĝojn vi rimarkis?

DK: Ho… kiam mi ĉesis aktivi por Esperanto en la fruaj 70-aj jaroj, finavenkismo kaj verdastelismo ankoraŭ forte fartis: ne malofte tiam oni renkontis verdan inkon, eĉ ĉe tajpiloj. La ĝenerala sinteno de la publiko kaj la gazetaro respegulis tian pensadon kaj konduton: Esperanto estas revaĵo, mankas realismo, praktikeco, kaj tiel plu. Kiam mi revenis, post dudeko da jaroj, la movado malsamis kaj la ĝenerala sinteno de homoj, ankaŭ la gazetaro, malsamis. Hodiaŭ, la tutmonda movado, kvankam ne rimarkeble pli granda ol antaŭ tridek jaroj, estas multe pli realisma, pli praktika… kaj eble pli ambicieta. Kaj, mi kredas, la ĝenerala sinteno pri Esperanto estas alia ol antaŭe. Plej ofte la gazetaro diras: 'Ho jes, bonega ideo; bedaŭrinde, ke ĝi ne sukcesis.' Jen do progreso, ĉu ne?

LBE: Evoluo, eble. Ĉu vere progreso, nu… Sed diru: kiel vi uzas Esperanton kaj kiel vi profitas de ĝi? Kaj mi ne parolas pri la profitoj de la edinburga IJK.

DK: Senhezite: mi vojaĝas pere de Esperanto. Por mi la pleja plezuro estas sidi en tute fremda urbo, kun glaso da bonega biero — ankaŭ vino akcepteblas — kaj konversacii, amike, senstreĉe kaj variteme kun esperantisto de la koncerna lando, precipe kiam li aŭ ŝi ne scipovas la anglan. Ekzemple, mi treege ĝuis mian viziton al Albanio en 2004, kiam mi vizitis samlingvanojn en iliaj domoj kaj interŝanĝis ideojn, ne per mia lingvo, ne per ilia lingvo, sed ja per nia komuna lingvo. Jen la miraklo de Esperanto!

LBE: Mi scias, ke vi multe vojaĝis per kaj pro Esperanto ankaŭ en Britujo. Kio pri la stato de la lingvo kaj la movado ĉe ni?

DK: En Britujo ni havas apartajn problemojn. Unue, tiu ĉi lando estas la naskejo de la angla lingvo: britoj ĝenerale ne entuziasmas pri fremdaj lingvoj, des malpli pri planlingvoj. La alia granda faktoro estas, ĉu ne, la post-taĉerismo? Jam de la 80-aj jaroj la ĝenerala pensomodo en Britujo estas malidealisma, memisma, cinikisma. Kiu diris, ke ni scias ĉies prezon, nenies valoron…?

LBE: Wilde, ĉu ne?

DK: Prave. Do, kvankam vidiĝas pli da toleremo pri Esperanto ol antaŭ tridek jaroj, oni ja toleras, sed ne lernas aŭ eĉ subtenas. Sekve, ni ne bone varbis lastatempe, kaj tial la membraro de EAB iĝas ĉiam pli aĝa. Sekve, la nombro de veraj aktivuloj ege malmultas en Britujo, kaj ni tro dependas je manpleno da entuziasmuloj.

LBE: Nu, konsentite. Sed, tion dirinte, kial ĉi-jare vi ne denove kandidatiĝos al la administra komitato aŭ, kiel vi nomas ĝin, Adkom? Ĝuste entuziasmulojn, spertulojn, kiel vi, bezonas nia landa asocio—

DK: Halt, halt… mi ne kabeas! Mi simple ne rekandidatiĝas al Adkom, sed mi daŭre aktivos por Esperanto — eĉ pli, verŝajne, pro mia nemembreco en Adkom. La afero estas simpla: mi troviĝas meze de konstruigo de feridometo en suda Italujo, kaj do estas neeble, aŭ almenaŭ tre malfacile, ĉeesti kunsidojn de Adkom en Londono, almenaŭ dum unu jaro. Cetere mi multe okupiĝos pri NoJEF, pri la skotlanda asocio — mi respondecas pri la skotlanda kongreso en 2007 — pri SATEB… kaj mi ĵus transprenis de Paul Hewitt la rolon de peranto por pluraj alilandaj esperantaj revuoj. Do mi definitive ne kabeas, kaj mi esperas iam remembriĝi en Adkom.

LBE: Mi ĝojas tion aŭdi. Certe ni ne permesos al vi forgesi, kion vi ĵus diris. Kiel mi jam diris, la brita movado dependas de aktivuloj, kiel vi. Tamen, ĉar vi forlasos Adkom, kvankam provizore, ĉu vi havas, ni diru, mesaĝon por la membroj de EAB?

DK: Nu, mi ripetu, kion diris vi mem antaŭ unu jaro, ke ĉiu membro de EAB uzu sian voĉon en la baldaŭa baloto por Adkom. Dum lastaj jaroj — mi plej malkaŝe diru — mi vidis unu-du netaŭgajn kandidatojn por Adkom…

LBE: Tion oni povas diri pri ĉiu baloto: parlamenta, ekzemple. Tial oni rajtas elekti inter diversaj kandidatoj.

DK: Jes. Tamen EAB estas malgranda asocio. Pro tio ni bezonas la plej taŭgajn komitatanojn. Foje prezentas sin homoj, de pluraj vidpunktoj meritoplenaj, sed kiel komitatanoj, ne. Jen kandidatoj, pri kiuj mi demandas min: 'Kial diable oni voĉdonis por ili?' Do mi rediru al membroj: se vi konas kandidaton kaj kredas, ke tiu taŭgas por Adkom, nepre voĉdone subtenu. Kaj jes… se tiu ne taŭgas kiel komitatano, eĉ se cetere bravegulo, voĉdonu nee. Kaj, se vi ne certas, ne hezitu vin deteni. Tiel, nur tiel, EAB havos komitaton, kiu vere reprezentas la membraron, ne siajn proprajn obsedojn. Voĉdoni ĉiam jese ne estas ĝentile — sed ja estas senrespondece.

LBE: Sed foje oni ne scias, ĉu tiu aŭ alia kandidato fariĝos bona komitatano. Ne eblas prognozi.

DK: Evidente … sed tial, kiel mi jam diris, necesas tre zorge konsideri la kvalitojn de ĉiu kandidato kaj ne senpripense, ne aŭtomate ĉiun subteni. Memoru, ke la estonteco de nia asocio dependas almenaŭ certagrade de la klarvideco kaj kunlaboremo de la komitato.

LBE: Hmm… ŝajnas al mi, ke Adkom havas siajn sekretojn.

DK: Ha, vi volas klaĉpaĝon pri skandaloj en La Brita Esperantisto! Do, kial ne? Nu, por lanĉi la aferon, jen eble la ĉefa sekreto de Adkom: nome, la kvanto de laboro, kiun plenumas kelkaj komitatanoj. Fakte mi ĝojas, ke Adkom kunsidas nur kvar fojojn jare, ĉar kunsidoj eluzas kaj tempon kaj monon, sed inter la kunsidoj okazas tiom da laboro. Mi menciu aparte (sen pardonpeto) Joyce Bunting, nian kasistinon de tiom da jaroj, kiu respondecas ne nur pri ĉiu aspekto de niaj financoj sed ankaŭ pri ĝenerala administrado; kaj Geoffrey Sutton, kiu estas ne nur sekretario de EAB sed, plej grave por la asocio, redaktoro de Ĝisdate, aŭ Update, kiu tiel bone komplementas vian eminentan revuon!

LBE: Hmm… vi flatas min, por ke mi ne plu esploru la sekretojn de Adkom. Do ni esploru — mallonge — aliajn sekretojn, do viajn. Ĉu vi havas aliajn interesojn, aŭ ĉu nur Esperanton…?

DK: Ne, ne, Esperanto devas ĉiutage batali kontraŭ miaj aliaj interesoj: Kalabrio, kie mi pasigas parton de la vintro; la skota kamparo, kie mi tre amas promeni; miaj klasikmuzikaj diskoj, kiujn mi aŭskultas ĉiutage; kaj miaj amataj libroj, kiuj ŝajne interbrediĝas en ĉiu angulo de la domo.

LBE: Libroj? Libroj pri kio?

DK: Nu, pri multaj aferoj, kompreneble, inkluzive lingvojn kaj interlingvistikon, sed, dum la lastaj jaroj, multe pri religio. Ne pri eklezioj kaj malpermesoj, sed pri la anima flanko de la homa historio. Onklo Ludo pravis pri homaranismo: ja ekzistas ĉe la tuta homaro komuna tradicio pri vero, bono, kaj belo. La eklezioj ege strebis kaŝi ĝin, eĉ malestigi ĝin, sed tiu tradicio daŭras, jam dum dek mil jaroj — almenaŭ — kaj ĝi iom troveblas ankaŭ hodiaŭ en ĉiu mondoparto. Eble mi iam iom verkos pri tiu temo…

LBE: Bonege. Ĉu mi do rajtas, kiel redaktoro de LBE, antaŭmendi por nia revuo la unuajn tiutemajn pensojn?

DK: Je la kutima tarifo? Nu, nenio promesata. Sed, antaŭ ol ekverki, mi turnu min al la domo en Kalabrio, mia mal-Skotlando. Ne en la plej evidenta senco, ĉar ambaŭ havas montojn, lagojn, arbarojn, belan kamparon, longan marbordon, kaj armeojn da ŝafoj.

LBE: Ve, ŝafoj kun pafiloj kaj bomboj…

DK: Nu, tiuj pli facile troviĝas en la Blanka Domo, en Downing Street, estimata redaktoro. Sed mi volas diri, ke Kalabrio kaj Skotlando estas tre similaj. Tamen Skotlando estas por mi, jam dum duonjarcento, hejmo: ĝia pejzaĝo, historio, kulturo, valoroj, lingvo, estas miaj. Sed Kalabrio estas mia mal-hejmo: mi devas lerni ĉion, ekkompreni ĉion, precipe valorojn, kutimojn, ĝenerale la vivmanieron. Jen plurkulturismo: ni ĉiuj devus lerni vivi en ne unu-du kulturoj, ekzemple en la jorkŝira kaj la brita, sed en pluraj, en kaj ekster Eŭropo.

LBE: Tute prave. Tion, inter multaj aliaj aferoj, instruas Esperanto, ĉu ne? Tamen, ni daŭrigu la diskuton aliloke, alitempe — super biero aŭ bona vino, kiel vi antaŭe menciis. Intertempe, mi dankas pro la intervjuo kaj deziras al vi ĉion bonan pri la nova… ĉu 'maldomo'?… en Kalabrio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>