Rekte al la artikolo

Scarborough skize

<<  [961]  >>

Albumo pri la Brita Esperanto-Kongreso, 28-a de aprilo ĝis 1-a de majo.

Bildo

Partoprenis la kongreson ĉirkaŭ 75 homoj, inkluzive de gastoj el eksterlando. Jen ĉe la akceptejo deĵoras membroj de la Loka Kongresa Komitato Gillian Cartledge kaj Geoffrey Wood, kiuj respondas al demando de unuafoja kongresano, Daniel White.

Bildo

Atendantaj sian tagmanĝon ĉe hotelo Green Gables estas, maldekstre, Andrew Wheatley (elektita dum la kongreso al la administra komitato de EAB), kaj Darren Lampon.

Bildo

Terry Page (ĉi tie kun sia edzino Anica) lerte prelegis pri akvo kaj ĝiaj diversaj anomalioj. Per grafikaĵoj, li klare prezentis sian temon. Tro malofte oni pritraktas sciencajn temojn dum kongresoj: estus bone, se ĉiufoje almenaŭ unu kongresa prelego tuŝus sciencaĵon.

Bildo

Entuziasme gestante, David Kelso informas pri la EAB-iniciato Springboard — projekto por instruigi Esperanton en britaj elementaj lernejoj. Li aparte laŭdis la rolon de Angela Tellier, dirante, ke paroli pri Springboard sen mencio de Angela egalus al parolo pri Skotlando sen mencii viskion. Pli serioze, David memorigis, ke Springboard estas kvinjara, ne kvinmonata projekto: pro konservativismo en britaj edukaj rondoj necesos iom da tempo, ĝis la unuaj lernejoj — kaj jam montriĝas intereso — enkondukos Springboard en siajn studprogramojn.

Bildo

Ĝojige estis vidi tiom da gejunuloj ĉe la kongreso en Scarborough. Ĉe la unuaj ŝtupoj de sia esperanta vivo estas: supre, de maldekstre, Marcos Cramer, Daniel White kaj Michael Seaton; malsupre, Jill Gubbins, Petra Fantom kaj Hannah Tellier.

Bildo

Ĝuas la kongreson Alan kaj Sara Jane Shrives.

Bildo

La fina kongresa ero, antaŭ la solena malfermo, transportis Marjorie Boulton al 'dezerta insulo', kie ŝi parolis kun Graham Blakey pri sia vivo. Trabrilis tra la intervjuo la modesteco, la humileco kaj la homeco de Marjorie: 'Mi havas talenton,' ŝi diris, 'dum Auld havas genion'; kaj, kiel vivo-principo: 'Neniam suferigi, iom helpi.' Inter ŝatataj muzikeroj de Marjorie, kiun Graham aŭdigis, estis la kanzono 'Whenever I feel afraid'; la esperanta versio de la kanzono de la general-majoro el La Piratoj de Penzanco; 'Midnight' el la muzikalo Cats; ero el la Mesio; kaj kanzonigitaj poemoj de Arthur Hugh Clough ('Say not the struggle naught availeth') kaj A. E. Housman ('On Wenlock Edge').

Bildo

Voĉdone elekti novan komitaton de EAB estas unu el la gravaj funkcioj de jarkunsido. David Kelso atendas, dum — maldekstre — Elizabeth Stanley, helpata de Thomas Shorney kaj Arthur Sly, kontrolas, ke lia nomo staras sur la listo de balotrajtigitoj.

Bildo  Bildo

Jack Warren kaj Stephen Thompson kontribuis muzike kaj kanzone al la distra vespero; gitarludis kaj kantis ankaŭ Sally Phillips, kun Peter Bolwell; pianludis Ian Fantom; kaj Malcolm Jones legis rakonton el la kolekto Fabeloj de la verda pigo. La distra vespero sekvis premieron de la unuaktaĵo Pacaj batalantoj, prezentita ankaŭ dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco: en Scarborough rolludis Sally Phillips, Peter Bolwell kaj Fiona Wright.

Bildo

La venontjara Brita Kongreso okazos en Letchworth, Hertfordshire, inter la 4-a kaj la 7-a de majo 2007. Ĉi tie Arthur Sly, unu el la organizantoj, invitas membrojn de EAB al la kongreso en la unua tiel nomata ĝardenurbo en la mondo. Jam oni planas buntan programon kaj rekomendas fruan aliĝon.

Bildo

Multaj kongresanoj profitis la bonan veteron kaj esploris la ĉirkaŭaĵojn de la kongresurbo. Jen la redaktoro de La Brita Esperantisto ĉe la kastelo en Scarborough mem.

Bildo

Konkurso kun premieto por la plej amuza fotoklarigo, publikigota en la venonta numero de La Brita Esperantisto). Kion diras unu al la alia Jean Bisset kaj Malcolm Jones malantaŭ la dorso de Dominique Tellier?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>