Rekte al la artikolo

Recenzetaro

<<  [961]  >>

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Serio Legu kaj lernu: Volumo 2. Kaliningrado: Sezonoj, 2006. 80 paĝoj.

Herman NYECK LIPORT kaj Chamberline NGUEFACK ZEDONG. Historioj… Rakontu! Instruaj rakontoj el Afriko. Kamerunio: Afriknaturo-Esperanto, 2006. 126 paĝoj.

Samideanoj

Jen 27 mallongaj, kaj do facile alireblaj, humuraj kaj satiraj legaĵoj (kun enkonduko kaj biografiaj notoj pri la 21 aŭtoroj). Inter la kontribuintoj troviĝas Devjatnin, Schwartz, Baghy, Forge, Neves, Camacho kaj Steele — sed, interese, neniu brita humuristo. Ĉu ni britoj tro serioze taksas Esperanton kaj ĝin ne volas priridi?

Aparte amuzas la humuraĵo de la polo Czeslaw Kozlowksi, kiu en 1912 primokis la esperantistan emon versfaradi; simile la satiraĵo de Trevor Steele pri la malbelartaj konkursoj. Ridigis min ankaŭ la plene kredebla rakonto de Spomenka Štimec pri la senĉesaj esperantaj vizitantoj, kiuj fremdigas al ŝi la propran hejmon.

Forte rekomendata libreto, kiu plaĉos ne nur al lernantoj sed ankaŭ al pli spertaj esperantistoj. Jen bona posteulo de la same leginda Vivo kaj morto de Wiederboren el la sama serio. Gratulon al la eldonejo (kaj la verkistoj)!

[NDLR: mi volonte aperigos en La Brita Esperantisto mallongan satiron aŭ humuraĵon pri la esperanta movado aŭ pri aspektoj de Esperanto. Do… aĉetu la libron Samideanoj, inspiriĝu kaj ekverku!]

Historioj… Rakontu!

En tiu ĉi bele ilustrita, bele prezentita libro troveblas diversaj 'rakontoj eltiritaj el la saĝo afrika; saĝo antikva akirita dum jaroj kaj transdonita tra generacioj' (antaŭparolo, p. 7). La 15 rakontoj, kiuj celas 'gajmienigi la homojn fizike kaj morale' post longaj penaj labortagoj, temas pri ĉefe tri besto- (= homo-)specimenoj: la saĝulo, la ruzulo kaj la idioto.

Do en la rakonto 'La leporo, la hienino kaj la blindulo' la mallaboremaj bestoj, kiuj provas senpage manĝi ĉe la tablo de la blinduloj, estas kaptitaj kaj la hienino ĝismorte batita. Sekvas moralaĵo: 'Morto aŭ mizero estas la sorto de ĉiuj, kies nelaboremo devigas ŝteli aŭ almozi' (p. 34).

La rakontoj mem, presitaj en alloga kaj facile legebla kursiva tiparo, taŭgas por infanoj aŭ komencantoj esperantaj. Eble pli matura leganto trovos la tutan kolekton iom naiva, iom infaneca… sed legi unu- aŭ du-ope la rakontojn ĉarme pasigos vakan kvaronhoron.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>