Rekte al la artikolo

Florence fieraj ĉe Firenze fiera*

<<  [961]  >>

* Itale: 'foira Florenco', surŝilde en la kongresejoj.

Britoj rajtas fieri pri sia kontribuado al la ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco. Eble mi eraras, sed mi dubas, ĉu esperantistoj el iu ajn alia nacio (krom, memevidente, Italujo) tiom kaj tiel riĉigis ja riĉan kongreson. Simple: britojn ne eblis eskapi.

Ekzemple, jam dum la komenca interkona vespero, kiu en Florenco fariĝis ege sukcesa kaj ripetinda movada foiro, videblis budo de EAB, kie Vilĉjo Walker kaj la Tellier-oj — Dominique kaj Angela — elmontris EAB-varojn kaj servojn, inkluzive de la projekto Springboard. Nu, bone — ankaŭ aliaj naciaj asocioj same sin prezentis (sed ĝenerale la budoj ne tiom proponis kiom tiu de EAB).

Kaj jen, dum la sama vespero, kiam kongresanoj interkonatiĝis, informiĝante pri plej diversaj aspektoj de la Esperanto-movado, Peter Bolwell kaj Sally Phillips ĉe kvakera budo.

Kaj ĉu ne la sama, ŝajne nelacigebla Angela Tellier, ne nur plurfoje deĵoris ĉe la libroservo de UEA sed ankaŭ sperte kaj lerte prelegis pri Springboard dum la Tago de la Lernejo? Fakte, tiel sperte kaj lerte, ke la projekto estas adoptita kaj adaptota de instruistaj kolegoj en aliaj landoj. Tiel influas EAB la progreson kaj antaŭenigon de Esperanto eĉ ekster la propraj landlimoj. Do, fieru!

Fieru ankaŭ pri la sesopo, kiu du fojojn, kaj en apartaj kaj tre malsimilaj ejoj, prezentis du unuaktaĵojn kadre de ambicia kaj aparte bunta kongresa teatro-programo. Ne decas, ke brito detale pritraktu la atingaĵojn de brita trupo: mankas distanco, objektiveco kaj ekvilibro. Espereble eblos legi alirevue recenzon pri la prezentado — sed la membroj de La Verda Ranaro (Colin Simmonds, Malcolm Jones, Jill Gubbins, Peter Bolwell, Sally Phillips kaj Jan Swynnoe, laŭ la ordo de la centra foto de nia kovrilo) meritis ne nur la aplaŭdon de la kongresa publiko sed ankaŭ tiun de britaj esperantistoj. Denove, britoj bone reklamis 'britan' Esperanton. Kaj duobla aplaŭdo por Colin Simmonds, kiu dum monologo-horo prezentis la pioniran drameton La duonokulvitro — se vi ankoraŭ ne aĉetis la DVD-on, hontu!

Kaj, kiam laŭdire junaj italaj esperantistoj petis, ke freŝvizaĝa kaj ne grizbarba kongresano kunprezentu erojn dum la vendreda internacia arta vespero, al kiu direktis sin la kongresaj organizantoj? Memevidente: al britino (specife al Jill Gubbins). Kial diable la junaj italoj ne surpodiigis junan italon, restas mistero — sed jen ankoraŭfoje la sama brita fenomeno.

Povas esti, ke aliaj britoj aktivis dum la kongreso. Se vi ja faris, kaj mi ne rimarkis, mil pardonojn. Klare, ne eblas ĉie ĉeesti dum kongreso: verŝajne, kiam ankaŭ vi flirtigis la EAB-flagon (ĉu EAB havas?), mi esploris la Uffizi-muzeon aŭ botelon de elstara blanka itala vino — ja pro tio, ne nur pro Esperanto, oni kongresumas.

Do, britoj fieru. Foje ni emas pesimismi pri la brita Esperanto-movado: falanta membraro, kolapso de federacioj kaj kluboj, manko de gejunuloj pretaj flegi aŭ eĉ paroli la lingvon.

Sed ne forgesu, ke ni britoj kapablas ankoraŭ kontribui, signife kaj serioze, al Esperanto en la mondo. Verdire, ni devas, por montri, ke eĉ — kaj aparte — en Anglalingvujo ekzistas homoj ne pretaj submetiĝi al la imperiismo de nia denaska lingvo. Kaj precize tion ni faris en Florenco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>