Rekte al la artikolo

Koncize, alude, kaj idiomaĵe

<<  [961]  >>

Kate Hall

H.H. Munro ('Saki'). La lupino kaj aliaj rakontoj, tradukitaj de Edmund Grimley Evans. Kembriĝo, 2005. 154 paĝoj, £8 ĉe EAB.

Laŭ anonima antaŭparolo, verŝajne de la tradukinto mem, la novelojn de Saki (1870-1916) 'karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.' Ili pentras la ne-laboristan socion de la epoko, same elegantan kaj satir-kapablan, se ne tiel kruelan kiel imagitan.

Tamen, ili regalos tiujn al kies sento de justeco plaĉas merita katastrofo aŭ katastrofeto, tiujn al kies kelkfoja cinikismo plaĉas nemerita katastrofo, kaj tiujn al kies estetika sento plaĉas taŭga aŭ neatendita fino, ĉu katastrofa, ĉu simple epigrama. Mi citu ekzemple la replikon, kiu trafas klubanon konatan pro liaj tedaj anekdotoj: 'Vi estas nur la kluba tedulo; mi estas la kluba mensogulo.'

Bildo

Iom surprize, en ĉi tiu elekto de dudek noveloj nur unu estas amhistorio kaj nur unu krimhistorio, kaj en tiuj du nek amo nek krimo estas ĉeftemo; kaj la proporcio de du en dudek ne perfidas la verkinton. Por Saki, gravaj aferoj kaj gravaj pekoj estas tiuj, kiuj kontraŭas sociajn morojn: maldiskreto, negastamo, stulteco, avaro, malkuraĝo, kaj ĉefe tedo aŭ eĉ enuo. Ni ekscias ĉi tie la destinon de suferanto 'pro troa ripozo kaj trankvilo'; de almoz-petanto kun nekonvinka peto; de viktimoj, kiuj ruze eskapas; kaj, ofte, de mordintoj morditaj.

Kiuj estas la problemoj, kiujn alfrontas la esperantigonto de la noveloj? La plej facile solvebla estas imiti la koncizon, kiun permesas Esperanto tiel nature kiel la angla: didn't study cheapness, 'ne strebis al malmultekosteco'; a sort of to-be-left-till-called-for cousin, 'iaspeca restu-ĝis-alvokata kuzino' (eble 'konservota-ĝis-forprenota'?).

Grimley Evans trovas eĉ plian koncizon ol la anglan: silver just received in change, 'moneroj ĵus ricevitaj restmone'; her day for having a headache, ne precize 'suferi kapdoloron' sed 'kapdolorumi'. Mi laŭdu precipe 'mieno de iom lacigita gajŝajnigo' por somewhat jaded jauntiness. Estas per la koncizo, ofte elipsa, litota aŭ subsugesta, ke komunikas sin la 'krueleco' de Saki, fidele esperantigita de Grimley Evans: peniga 'konklavo' de knabo kun malamikaj samaĝuloj 'lasis al lia suba lipo tempon por refirmiĝi'.

Pli grava problemo por tradukonto de Saki troviĝas en la multaj aludoj al lokaj, historiaj aŭ tiutempaj aferoj, certe ne nun universale konataj. Tiujn aludojn plejparte Grimley Evans lasas senŝanĝe, sed klarigas per mallongaj notoj, ofte helpaj: 'Whitechapel: Tiam malriĉa kaj malpura kvartalo de Londono.'

Foje tamen mi dezirus pli ol li donas: ekzemple, Ella Wheeler Wilcox, je kies nomo oni 'senrespekte' baptas koktelon, estis ne nur 'populara poetino' sed, laŭ mi, sentimentalaĉa puritano; Kampara Vivo, pri kiu noto tute mankas, estas iom superaklasa periodaĵo konata pro priskriboj de multekostaj kamparaj domoj kaj reklamoj pri la aĉeteblaj.

Pri nomoj Grimley Evans varias, foje tradukante, foje esperantigante, foje ne; sed tri paĝoj donas helpajn listojn de la esperantigitaj kaj la nacilingvaj. Por tiuj, kiuj serĉos vane 'The Open Door' en la verkaĵoj de Saki, la teksto mem klarigas: 'The Open Window' temas pri francstila fenestro-pordo, 'malfermita fenestro' laŭ la antaŭa tradukinto E. de Bonaero; 'malfermita pordo' ĉi tie.

Bildo

Hector Hugh Monro — 'Saki'

La plej gravan problemon prezentas la idiomaĵoj, kiujn uzas la personoj imagitaj kaj foje la rakontanto mem. Oni ne konfuzu kun slango; ĉe la mondumanoj de Saki vortoj estas malofte kripligitaj, malofte, kiel diras la nova PIV, 'vulgaraj aŭ familiaraj'; certe ne, kiel diris la malnova PIV, 'tre vulgaraj'. Temas pri la konversacia lingvo de klaso, kies anoj intence evitas formalajn esprimojn, komprenante unu la aliajn duonvorte; mi citu la inĝenian tradukon de Auld, en La graveco de la fideliĝo: you had much better have the thing out, ne 'klarigu ĉion' sed 'eltiriĝu ĉio'. Tiajn tradukproblemojn Grimley Evans solvas foje nekuraĝe: bustled, 'laŭte eniris' ('entrotis afereme'?); foje pli lerte: creepy, 'harstariga'; foje brilege: Oh, dry up! 'Ho, prudentiĝu!'

Apartan problemon prezentas 17 linioj de intence aĉa poezio, kiujn Grimley Evans imitas (malgraŭ kelkaj etaj ellasaĵoj) kun kuraĝo, kiu tute mankus al mi:

… The tawny tigress 'mid the tangled teak
Drags to her purring cubs' enraptured ears
The harsh death-rattle of the pea-fowl's beak …

… Tigrino en la implikita tektono
Altrenas por sia idaro ludanta
En beko de pavo mortantan klaksonon …

Entute, mi gratulas la tradukinton pro eleganta ridebleco ĉie, kie tio eblas, pro multaj inĝeniaĵoj, kaj pro ne malmultaj juveloj. Mi esperas, ke iam dua kolekto sekvos.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>