Rekte al la artikolo

Manĉestra marto

<<  [963]  >>

Bildo

David Kelso diskutas la projekton Lingvolanĉilo kun vizitanto al la manĉestra lingvo-foiro.

Partoprenis en marto britaj esperantistoj prestiĝan ekspozicion en Manĉestro dediĉatan ekskluzive al instruado de fremdaj lingvoj en elementaj lernejoj.

Jen la dua jaro, kiam eblis al instruistoj kaj aliaj informiĝi pri Lingvolanĉilo (angle: Springboard to Languages) kaj forporti afiŝojn kaj broŝurojn pri la projekto. Samtempe eblis ekzameni instruilojn kaj aliajn dokumentojn pri Lingvolanĉilo — informilojn, parenteze, kiuj kvalite kaj kvante kompareblis kaj kelkkaze eĉ superis tiujn de aliaj organizaĵoj prezentantaj siajn lernilojn.

Cetere, kontraste al la unua jaro, venis al la budo homoj, kiuj pli favore reagis al Esperanto ol dum la unua jaro. La fakto, ke Esperanto estis oficiale instruata en du lernejoj, certe imponis. Krome David Kelso prezentis la projekton dum aparta laborsesio de la du-taga evento. La budon, kune kun komputilo kaj filmeroj pri la aplikado de Lingvolanĉilo, starigis kaj organizis Angela Tellier. Ĉeestis kaj helpis Helen Fantom.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>