Rekte al la artikolo

Tone kaj fone en Preston

<<  [963]  >>

Bildo

Vivienne Isherwood prenas bongustan pasteĉo-porcion dum la federacia tagmanĝo. Ĉiam en Preston federacianoj bone manĝas.

Unu el la plej talentaj prelegantoj en Britujo estas David Kelso. Denove, dum la printempa kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Preston, li montris sian kapablon distri kaj informi kaj, grave en Esperantujo, reteni la intereson de malpli spertaj uzantoj de la lingvo.

Bildo

La komitato de NOEF reelektita. De maldekstre: Ian Mac Dowall, kasisto; Stephen Thompson, prezidanto; kaj Andrew Wheatley, kasisto.

(Pli granda bildo)

Li elektis larĝan temaron — naciecon, internaciecon — kaj, kun humuro kaj scienco, klarigis, kial homoj apartiĝis kaj dividiĝis en gentoj kaj ŝtatoj, kiam genetike pruveblas, ke ili apartenas al la sama homa familio. Li parolis pri la starigo de ŝtatoj kaj de naciismo, kaj pledis fine por asocioj de ŝtatoj, iasence kulturujoj, kiuj helpus — kiel Esperanto — kunigi la homojn.

Bildo

Ian Mac Dowall, dekstre, montras al Harry Barron sian fotilon.

(Pli granda bildo)

La parolado sekvis la jarkunsidon de NOEF: reelektitaj estas Stephen Thompson, prezidanto; Ian Mac Dowall, sekretario; kaj Andrew Wheatley, kasisto.

Ĉeestis la kunvenon ĉirkaŭ 25 homoj, kaj ne nur federacianoj. Reprezentiĝis ne nur Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro sed ankaŭ Jorkŝiro, Manks-insulo, Kimrujo, Skotlando, Estonujo kaj Germanujo. Do, prelego kun internacia tono, aŭdantaro kun internacia fono.

La venonta federacia kunveno okazos en Ĉestro, la 6-an de oktobro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>