Rekte al la artikolo

Bezonata: internacia gestlingvo

<<  [963]  >>

Vilĉjo Rowe

La internacia lingvo Esperanto ankoraŭ ne sukcese enpenetris la internacian mondon de surduloj. Kiamaniere solveblas la problemo?

Esperanto, kiel ĉiu lingvo, estas kaj parola kaj skriba medio por interkomuniki. Por ke oni funkciu en esperanta medio, nepras kompreni, kion oni aŭdas kaj legas, kaj ankaŭ komprenigi tiujn, kun kiu oni parolas aŭ skribas. Tamen, se oni estas surda, el tiuj kvar kapablecoj tri daŭre funkcias, sed la kvara ne. Tion oni devas iel kompensi. Ekzistas du ĉefaj rimedoj: liplegado kaj gestlingvo. Evoluas tria rimedo: voĉrekona komputila programo uzata kun enmana komputileto, sed pri tio ni devas atendi pluan teknologian progreson.

Liplegi tre malfacilas. Pensu pri la vortoj bano, mano kaj pano. La lipmovoj estas tute samaj. Tiel estas ankaŭ ĉe aliaj konsonantgrupoj.

Pri gestlingvoj ni restas ankoraŭ en babela mondo. Se ĉiu parola lingvo havus apartan gestlingvon, tio jam estus priplorinda afero, sed la situacio estas eĉ pli freneza. En unu sola lingvokomunumo povas ekzisti pluraj tute malsimilaj gestlingvoj, ekzemple la gestlingvoj brita, irlanda kaj usona. Simile mi aŭdis, ke ekzemple Venezuelo havas sian propran gestlingvon, kiu izoligas venezuelajn surdulojn de ĉiuj ceteraj hispanlingvaj surduloj.

Ĉu ne iam aperis gestlingvo por solvi la problemon? Jes! Ekzistas jam de 1975 'Gestuno', kiu havas ĝuste la celon servi kiel internacia pergesta komunikilo, sed ho ve! Gramatikon Gestuno intence malhavas, preferante, ke gramatiko evoluu nature en la uzado. Imagu Esperanton sen gramatikaj finaĵoj, atendante, ke uzantoj spontanee ilin elpensu.

La Tutmonda Federacio Surdula unuafoje provis uzi Gestunon dum sia kongreso de 1976. Ni esperantistoj estus povintaj ilin averti, ke surdaj partoprenantoj trovos la lingvon nekomprenebla, kio efektive okazis. Unu kaŭzo estis ĝuste la manko de gramatika strukturo, sed ankaŭ la senesprimaj vizaĝoj kaj manko de korpomoviĝoj flanke de la gestantoj (esencaj partoj de ĉiu gestolingvo) malsukcesis komuniki signifon al la ĉeestantaro. Krome ŝajnas, ke la gvidantoj de la kongreso ne antaŭvidis, ke la partoprenantoj unue lernu la sistemon.

Sed hej! Relative lastatempe aperis 'Signuno', kies mallonga difino estas Gestuno + Esperanto. Mi provis esplori ĝin per la Interreto (www.geocities.com/signuno), sed trovis la simbolaron uzatan por komuniki la gestojn apenaŭ penetrebla. Laŭraporte, Signuno ankoraŭ ne konformiĝas al la bezonoj de vera gestlingvo kaj bezonas ankoraŭ la partoprenon de inteligentaj, klarvidaj kaj spertaj kunlaborantoj por ĝin plibonigi. Lastatempe anonciĝis, ke en 2010 oni transdonos al la Akademio de Esperanto la rajtojn al Signuno. Intertempe, mi bezonas nur klarigon de la simbolaro uzata ĉe la retpaĝoj de Signuno, antaŭ ol eĉ povi eklerni ĝin.

Dume restas problemoj. Liplegadon mi trovas tro malfacila, kaj por komuniki kun mi oni devas skribi. Partoprenante la UK en Pekino en 2004, mi dependis de la skriba servo de miaj filo kaj bofilino, kiuj ankaŭ partoprenis.

Gestlingvon mi volonte lernus, kondiĉe nur, ke iuj el miaj familianoj aŭ amikoj lernus ĝin kun mi. Sed, kiel ĝisosta esperantisto, nacian gestlingvon mi principe malakceptas.

Vilĉjo Rowe eklernis Esperanton kiel dek-kelkjarulo. Dum la dua mondomilito li aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo. Li partoprenis la unuan postmilitan Universalan Kongreson en Svislando kaj poste edziĝis kun esperantistino. Liaj du filoj estas denaskaj esperantistoj. Pro malsano, kiam li havis 26 jarojn, li eksurdiĝis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>