Rekte al la artikolo

Pri nomoj

<<  [963]  >>

Mamed Madok'ba

Mi ne scias, kara leganto, ĉu plaĉas al vi via nomo. Sed lastatempe, tute hazarde, mi diru, mi konatiĝis kun multaj, kiuj malkontentas pri aparte sia antaŭa, kiel vi diras ĉi-lande 'kristana' nomo (bizara vortumado en Britujo teorie kristana sed praktike senreligia — nur 7% de la popolo membras en eklezia grupo, imagu!).

Ankaŭ mi, honeste, ne tute ŝatas mian personan nomon Mamed. Antaŭ nelonge iu diris al mi, tre insulte, ke la nomo memorigas lin pri vaporaparatoj. Mi ne plene komprenis, sed ŝajnas, ke eblas, aŭ eblis, aĉeti ludvapormaŝinojn de la marko Mamod. Hontinde, kara leganto. Ĉu plaĉus al vi porti ekzemple kripligitan aŭto-nomon, do Nissin aŭ Rinault aŭ Toyuta?

Tamen mi ne tro diru, ĉar mi scias, ke multaj en via lando nomiĝas Fred … honore, supozeble, en ŝanĝita formo, al la usona aŭto-marko. Verdire estas multo ankoraŭ tre fremda al mi en via lando.

Bonvolu noti, kara leganto, ke ĉi tie mi ne parolas pri familiaj nomoj. Ekzemple, mi tre fieras pri mia familia nomo. La Madok'ba-oj — kaj ili multas; ili ankoraŭ multiĝu — devenas de honestaj komercistoj kaj bazaristoj, kiuj ornamis dum jarcentoj la urbojn de la meza oriento.

Pri la renoma pirato Diped Madok'ba (1632—1691) ni ĝenerale silentas: ĉiu familio havas, kiel vi diras, sian nigran ŝafon. Sed eble la redaktoro iam permesos al mi artikoli pri la tiel nomita Monstro de l' Mediteraneo [NDLR: bonvenaj estas seriozaj historiaj kontribuaĵoj]. Do mi ne proponas ŝanĝi familiajn nomojn, kiuj nin ligas kun niaj prapatroj, ĉu edifaj, ĉu fiaj, kaj kiuj helpas nin tiel trovi nian ĝustan lokon en la mondo. Ne, kara leganto, miaj pensoj sin limigas al personaj nomoj.

Mi do deziras dividi kun vi mian teorion (sciu, ke abelo-esploristo disponas pri multe da tempo — tro da, kiel foje atentigas mia kara ĉambro-luigistino, la ĉiel ĉiele kapabla Maria, hungardevena rifuĝinto kaj vera anĝelo, pri kiu eble mi artikolos, kun redaktora permeso [NDLR: ne — kredu nekredu, ke ankaŭ La Brita Esperantisto havas siajn limojn]), nome, ke, anstataŭ tuj decidi pri la persona nomo de novnaskito, gepatroj atendu ĝis la kvina naskiĝdatreveno kaj tiam permesu al la etulo elekti propran personan nomon.

Abundas avantaĝoj.

Unue, la gepatroj ŝparos monon, ĉar ili ne estos devigataj elpoŝigi centojn da pundoj por akiri la plej lastan elektronikan fatrason, kiu post kelkaj semajnoj aŭ neripareble paneos aŭ simple ekenuigos.

Due, kaj ĉefe, la infano mem elektos donacon, kiun tiu kunportos dum la restantaj jaroj — espereble multnombraj — de la vivo: ĉu eblas imagi, kara leganto, donacon pli utilan, pli longdaŭran, pli valoran kaj, memevidente, pli personan? Trie, la tielnomito ne povos plendi, aŭ nur tute malĝuste, ke ne plaĉas la persona nomo, ĉar tiu ja pri ĝi respondecis.

Jen, laŭ mi, perfekta solvo al kreskanta problemo minacanta la psikologian sanon kaj ekvilibron de centmiloj, eĉ milionoj, da homoj. Imagu, kara leganto: nin alfrontas laŭnoma katastrofo, kaj ni apenaŭ pri ĝi konscias [NDLR: memoru, ke pri ĝi vi informiĝis unue en La Brita Esperantisto]. Do nun estas la tempo ekagi!

Sed mi aŭdas vin grumbleti. Kio, vi demandas, tute prave, se la kvinjarulo elektus nomon tute neakcepteblan, sed multe aŭditan en radio aŭ televido, ekzemple tiun de la mensogulo aŭ militkrimulo, kiu tiam okupas la ĉefministrejon en Downing Street?

Klare, kara leganto, necesus starigi liston enhavantan aprobitajn nomojn (aŭ, depende de via vidpunkto, neaprobitajn nomojn).

Mi povas imagi, ekzemple, ke en tiu ĉi lasta listo aperus nomoj de tiuj, kiuj asociiĝas aktuale kun religioj (futbalo, rokmuziko) aŭ kun superstiĉoj (religioj). Tiel tre gravus la rolo de la gepatroj: seriozaj aferoj, kiel nomado, oni ne plene lasu al kvinjarulo.

Mi aŭdas aliajn grumbletojn. Se, vi diras, la etulo ne havas oficialan antaŭnomon ĝis la kvina naskiĝdatreveno, kiel tamen tiun etiketi? Nu, kara leganto, ŝajnas al mi (malgraŭ tio, ke mi ne estas fakulo pri idoj kaj ido-farado: se estas legantino, kiuj povus tiurilate fakuligi … [NDLR: la cetera parto de la frazo estas cenzurita]), ke infanetoj, kiel katoj, ricevas plurajn nomojn, ekzemple beb', anĝelet', bubukens, dolĉidolĉi, damne-ĉesigu-la-inferan-blekadon, kaj tiel plu. Do problemon, kara leganto, mi ne vidas.

La gepatroj elektu ajnajn, laŭokazajn nomojn, uzeblajn ĝis la kvinjara nomo-ceremonio. Kaj tiu ĉi ceremonio, kara leganto, fariĝu unu el la plej gravaj festoj en la vivo-kalendaro: invititaj estu geavoj, geonkloj, parencoj el foraj landoj; oni multe manĝu, trinku, tostu … imagu, kiom da laborlokoj estos tiel kreitaj, kaj kiom prosperos la salutkarta industrio.

Jes, kara leganto, kiel dirite: abundas avantaĝoj!

Sed kio, se la infaneto, pro tro da laŭokazaj nomoj, konfuziĝas, kaj suferas pro identigo-krizo? Do, kara etulo, kiel lerte vi estos preparita por via postbeba ekzistado. Bonvenon al la reala mondo!

Mamed Madok'ba, palestinano, dum jaroj loĝanta en Birmingamo, forte bedaŭris sian neĉeeston en Letchworth, kie li volis manpreme renkonti la legantojn de sia LBE-rubriko. La abeloj, kiujn li distertacicele studas, infektiĝis de ozo, kies latina nomo tro longas por ĉi tie aperi, kaj kiu retenis lin en Birmingamo. Eble venontjare…

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>