Rekte al la artikolo

Kio troviĝas en via regiono?

<<  [963]  >>

Albert H. Lindsay

La aŭtoro proponas, ke legantoj de La Brita Esperantisto verku pri sia regiono, por doni gustumon pri partoj de nia lando eble malbone konataj. Espereble sekvos aliaj tiaj kontribuaĵoj … do ekverku!

En Viltŝiro troviĝas… mi! Tamen, serioze, multe pli grave el turista vidpunkto estas la imponaj kreaĵoj postlasitaj de niaj antaŭuloj. Bedaŭrinde ili forgesis lasi ian informon pri la maniero de la konstruo kaj la metodoj uzataj por movi tiajn pezegajn ŝtonojn; eĉ de kie ili havigis tiajn grandegajn ŝtonojn, ĉar ili ne apartenas al la loka geologia strukturo.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kaj eĉ antaŭe, kontrabandado estis maniero por eviti la akcizpagon postulatan de la registaro pro importado de diversaj aĵoj, precipe brando kaj similaj alkoholaĵoj. Grandaj havenoj, kiel Bristolo kaj la apuda marbordo, estis bonaj lokoj por tia komerco. La tiutempaj instancoj dungis akcizistojn. Ili provis kapti tiujn, kiuj volis eviti pagon de la impostoj.

En la marbordaj regionoj de la landoj abundas popolaj legendoj pri kontrabandistoj. Unu tia rakonto temas tiel pri Viltŝiro:

Revenante hejmen dum lunbrila nokto, la azeno de kontrabandisto subite ektimis. La ĉaro, kiun ĝi trenis, renversiĝis kaj tiel frakasiĝis. Bareloj da kontrabandita brando ruliĝis en rivereton.

Dum la du misfarintoj provis elrasti la barelojn, aperis surĉevale akcizisto. Tuj reagante, unu el la uloj klarigis, ke fromaĝego ruliĝis en la akvon kaj ke ili provas ĝin elrasti.

'Tamen tio estas la respeguliĝo de la luno,' ridetis la akcizisto.

'Pardonu, sinjoro,' respondis la misulo, 'tio ja estas nia fromaĝo.' Malkonsentante, la akcizisto tamen forrajdis, taksante la homojn kamparaj idiotoj.

Baldaŭ la rakonto disfamiĝis tra la tuta regiono. Sekve, eĉ hodiaŭ, viltŝiranoj estas konataj kiel 'lunrastantoj'.

Tamen oni devas akcepti, ke ŝtata oficisto estis superruzita de du ordinaraj kamparuloj.

Albert Lindsay loĝas en Hullavington, apud Chippenham, Viltŝiro. Li estas multjara esperantisto kaj sperta aktoro, aperinta interalie en La graveco de la fideliĝo prezentata dum la Universala Kongreso en Brajtono, 1989.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>