Rekte al la artikolo

Ĉu kampara kuriozaĵo?

<<  [963]  >>

Esperanto-lecionon partoprenis — sed nur dum kelkaj minutoj — la televido-raportistino Selina Scott (konata pro interalie News at Ten; The Clothes Show). Kun reĝisoro, kameraisto kaj asistanto ŝi vizitis dum unu tago la ĉi-jaran someran festivalon en Barlastono cele al programero en la serio Tales from the Country.

Bildo

Selina Scott kunlern(et)as Esperanton kun somerfestivalano John Loughran. Filmas Andrew van de Waal.

(Pli granda bildo)

La sep-minuta raporto estos dissendata verŝajne iam en februaro en suda kaj meza Anglujo — sed ne atendu objektivan aŭ eĉ simpatian televidaĵon. Intervjuitoj kaj aliaj en Barlastono akiris la impreson, ke por la filmistoj Esperanto estas nura kampara kuriozaĵo primokota kaj misprezentota.

Postlasita en Barlastono estas teksto supozeble voĉlegita kaj jam registrita, en kiu Selina Scott informas, ke esperantistoj celas anstataŭigi ĉiujn aliajn lingvojn. Inventaĵo ne aŭdita en Barlastono sed jam ennestiĝinta en la mensoj de la televidistoj. Nu, eble ĉi tiu fiaĵo restos tie, kie ĝi meritas resti: en registreja rubujo. Tion garantii tamen ne eblas.

Intertempe ni ne antaŭjuĝu programon ankoraŭ ne finredaktitan, ankoraŭ ne dissenditan. Ni ne antaŭjuĝu la laboron de la televidistoj … same kiel ili, tamen, kredeble antaŭjuĝis nian.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>