Rekte al la artikolo

Hajkoj kaj tankaoj

<<  [964]  >>

Dum la 2007-a somera festivalo en Barlastono partoprenantoj estis invitataj — lige al la Universala Kongreso en Jokohamo — verki japanstilajn triliniajn hajkojn aŭ kvinliniajn tankaojn (laŭ silabo-skemoj respektive 5-7-5 kaj 5-7-5-7-7). Jen kelkaj specimenaj poemoj.

Tre bona hajko
loĝas en mia cerbo
sed ne aperas.

Stuart Collins


Sub kupraj fagoj
en brikvilaoj kreskas
lingva potenco.

Jack Warren


Kial rapidi?
La celo de mia lukt'
fine ne gravas.

Miland Joshi


Ombriĝas birdoj.
Strangformaj ĉielrande
de sentoj miaj.

Ŝtonsurdsilente
vintra pejzaĝo pendas.
Nenio spiras
krom mordanta, murdanta
frost' kaj mortanta esper'.

Janjo Swynnoe

Premietojn ricevis Miland Joshi kaj Janjo Swynnoe.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>