Rekte al la artikolo

Itale imitinde

<<  [964]  >>

Paul Gubbins

Ĝenerale La Brita Esperantisto koncentriĝas pri en-, ne ekster-landaj esperantaj aferoj. Temas ja pri La Brita Esperantisto, kaj ne pri La Internacia Esperantisto aŭ io simila.

Tamen pasintjare organizantoj de la itala kongreso invitis min en septembro al Pisa por gvidi seminarion pri instruado de Esperanto.

Fakte, post la kutima semajnfina kongreso, okazis entute pluraj kursoj kaj seminarioj: kursoj por komencantoj kaj progresantoj; seminarioj pri didaktiko, literaturo kaj informadiko. Do la tuta kongreso daŭris, inkluzive de ekskursoj, plenan semajnon.

Memevidente, ne ĉiu aliĝinto povis resti tutan semajnon. Tamen organizantoj certigis, ke la kongreso plus seminarioj allogis duoble pli da partoprenantoj. Ŝajnas, ke duono de la kongresanoj restis en Pisa por ĉeesti la seminariojn — ĉirkaŭ 75 homoj el 150-kapa kongresanaro.

Pro tio la organizantoj — kiuj gratulindas pro ambicia kaj iom aŭdaca programo — tre kontentis, ke ili sukcesis revivigli la kongresan tradicion.

Leviĝas la demando, ĉu semajno tia — kongreso plus seminarioj — realigeblus en Britujo. Ĉu britaj esperantistoj pli multnombre ĉeestus sian nacian kongreson, se estus proponitaj, krom kunsidoj kaj prelegoj, plurtagajn seminariojn kaj lingvokursojn?

Kion vi opinias? Bonvolu sendi viajn komentojn al la redaktoro de La Brita Esperantisto (adreso kolofone).

Bildo

Dum la itala kongreso estas lanĉita La lingvo serena, la kolektita verkaro de la islanda poeto kaj tradukisto Baldur Ragnarsson. La kolekto enhavas interalie eseon de Marjorie Boulton. Ragnarsson estas nomumita kandidato por la Nobel-premio pri literaturo (William Auld estis la unua esperanta nomumito). Kandidatigas lin Esperantlingva Verkista Asocio, kies prezidanto Mauro Nervi (dekstre) sidas apud la poeto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>