Rekte al la artikolo

Ni festivalu! 2008 — diskutado, praktikado

<<  [964]  >>

Unu el la principoj de la festivala semajnfino teorie konsistas en tio, ke okazu dum la sama semajnfino diversaj eventoj. Partoprenantoj fosu sian sulkon sed komune manĝu, kaf- kaj te-trinku, por babili, plibonigi la mondon, kaj tiel plu.

Ĝenerale tio ne okazas. Regule — ekde 1994 — kunvenas teatroamantoj por diskuti kaj praktiki aspektojn de la esperanta dramarto. Tre malofte, tamen, aliĝas al la januara semajnfino en Barlastono aliaj tiaj fakgrupoj.

Ĉi-jare kontentige realiĝis la revoj de la festivalo-iniciatintoj. Ekzemple, al la sesioj pri teatro aldoniĝis aliaj, organizitaj de Derek Tatton, por diskuti aktualajn sociajn kaj politikajn temojn. Helpis la partoprenantojn notoj, kiujn Derek (kaj aliaj) zorge preparas por simila — kaj floranta — anglalingva diskutrondo en Leek, Stafordŝiro.

Bildo

Kiamaniere plej konvinke peti monon de la Eŭropa Komisiono por ebligi Comenius-interŝanĝojn inter lernejanoj en Britujo, Germanujo kaj Hungarujo? Jen la demando, kiun pritraktas Ilona Fedor, Zsofia Karody kaj Tim Morley.

(Pli granda bildo)

Diskutis alia grupo la projekton Springboard to Languages kaj, precipe, planatan Comenius-kunlaboron kun lernejoj en Britujo, Germanujo kaj Hungarujo. Tiucele kun Angela Tellier, Malcolm Jones kaj Tim Morley kunsidis ankaŭ Zsofia Karody, el la germana Esperanto-urbo Herzberg, kaj Ilona Fedor, el Hungarujo, kiuj tiel internaciigis la semajnfinon.

Comenius-interŝanĝprogramoj estas aŭspiciataj de la Eŭropa Komisiono kaj, se sukcesos la monpeto, la kunlaboro formale komenciĝos en aŭtuno.

Dum aliaj grupoj diskutis, la teatra grupo provprezentis erojn el teatraĵoj de Julio Baghy, ĉefe el la versdramo Sonĝe sub pomarbo, kiu ĉi-jare festas sian 50-jariĝon. Peter Bolwell, Sally Phillips kaj Stephen Thompson monologis respektive Spicistfile, Strige kaj Morte; Helen Fantom kaj Colin Simmonds melodrame svenis kaj mortis; Paul Gubbins kaj Kate Hall geave, geedze kverelis. Cetere Colin gvidis energian praktikan sesion pri aktoraj ekzercoj.

Aparte kontentige estis, ke ĉi-jare partoprenis pli da homoj ol en pasintaj jaroj. Konjekteble, pro la diskutrondo, eĉ pli da homoj ĉeestos venontan Ni festivalu! en januaro 2009.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>