Rekte al la artikolo

La tago post kristnasko

<<  [964]  >>

Ĝoja Emberizo

En Britujo, la tago post kristnasko nomiĝas 'Boxing Day'. Semantike la vorto 'boxing' ne rilatas al boksado, sed al la skatoloj (angle 'boxes'), kiujn gemastroj donis al la servistaro, kaj kiuj entenis sezonan donacon.

Tamen, kiel observas la intence pseŭdonima aŭtoro de la suba rakonto, infanoj povus facile misinterpreti la signifon de la tago post kristnasko, opiniante, ke temas ja pri boksado…

'Ĉu hodiaŭ estas tago de bokso?' demandas Joĉjo, kvarjaraĝa. Ĉi-vesperon kvin junaj gekuzoj sin distras en malofte uzata sidĉambro. Nur karbofajro lumigas la ĉambron. Ili dancas antaŭ la kameno, kreante ombro-boksantojn sur la muro.

'Paĉjo havas boksgantojn,' diras Elena, la plej aĝa fratino de Joĉjo. 'Iam mi vidis ilin supre, en ŝranko.'

Tiu ĉi kristnaska festo estas la unua post la milito, kaj tre gaja. Don, patro de Joĉjo, Avela kaj Elena, estis dum jaroj soldato, kiu devas denove varbi sian lokon en propra familia vivo. Bob estas frato de Don. Iliaj familioj kune festas kristnaskon, dividante siajn malabundajn rimedojn.

La plenkreskuloj babilas en la kuirejo dum postmanĝa ordigado. Joĉjo interrompas, brakumante kruron de sia patro-heroo.

'Paĉjo, ĉu vi scias boksi?'

Kvar geonkloj rigardas unu la aliajn. Esprimoj malsamas. Du fratoj ridas pro agrablaj memoroj: dum juneco ili ofte sportumis kune. Du edzinoj provas malpersvadi ilin.

'Karulo, vi ankoraŭ ne estas sufiĉe sana,' diras Rita al sia soldato-edzo.

'Delonge vi ne boksas,' diras Eva, malgaje mienante.

'Ne timetu, karaj. La knabetoj devus eklerni kiel sin defendi, samkiel ni lernis, ĉu ne frato?' Don okulsignas al Bob.

'Sed ili havas nur kvar kaj ses jarojn,' protestas la patrinoj.

Tamen boksgantoj aperas. Joĉjo kaj kuzo Tomaso metas siajn etajn manojn en la enormajn protektilojn kaj provas reciproke pugnobati, sed la gantoj estas tiel grandaj, ke ili forfalas.

'Vi montru, paĉjo,' samtempe proponas la du knabetoj.

'Jes, jes,' konsentas Avela kaj Elena.

Edzinoj ligas gantlaĉojn, forigas meblojn, sidigas geknabojn for de la batalkampo. 'Batalu juste! Atentu la pianon! Estas nur ludo, memoru!' ordonas la virinoj.

Ekde la komenco, la bofratinoj malfidas unu la alian. Facilanima Rita estis amata de ambaŭ viroj. Bob proponis geedziĝon unue al Rita sed ŝi elektis Don. Eva venis poste, daŭre ĵaluza. Dum la milito, Bob foje biciklis al Rita kun viando el sia buĉista vendejo, aŭ legomoj el sia parcelo, por helpi familion, al kiu mankas viro. Tiuokaze malice brilis la okuloj de Eva.

La boksmatĉo komenciĝas per dancado kaj pikaj provokoj.

'Batu lin, paĉjo!' krias ambaŭ knabetoj. Du fratinoj ekscite aplaŭdas. Batoj plifortiĝas.

'Zorgu, paĉjo!' vokas Anna, la naŭjara filino de Bob, mordante al si la lipojn. Ŝi intuicie kaptas ion neparolatan de la plenkreskuloj. Kiu scias pri la pensoj de viroj?

'Jen, ke vi ŝtelis Rita de mi.' Bam!

'Jen, ke vi aŭdacis veni al Rita dum mia forresto.' Paŭ!

'Jen, ĉar vi neniam alte taksis mian buĉistan laboron.' Bof!

'Jen, ĉar vi restis kun via familio, dum mi militsoldatis.' Hu!

Subite sango sur la gantoj. Nazo fluanta. Virinoj hastas por malvarma akvo kaj tolaĵoj. Larmoj. Avela konsole brakumas Joĉjon. La viroj ridas, demetas gantojn, manpremas. Fino, ankoraŭ amikoj. Malstreĉiĝo.

Sed venontjare, la tagon post kristnasko, la boksgantoj restas en la ŝranko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>