Rekte al la artikolo

Ĉu ili flugis? Ĉu ili naĝis? Kiel 'pluv'ivis somera renkontiĝo

<<  [964]  >>

Clare Hunter

Membroj de Junularo Esperantista Brita planis renkontiĝi en meza Anglujo. Sed la veterdioj havis aliajn planojn.

Dum la bela printempa vetero de pasinta majo la plano ŝajnis bonega. Junularo Esperantista Brita (JEB) daŭre kreskis kaj interrete viglis: logike estis organizi verajn eventojn por membroj.

Daniel White kaj mi entuziasmiĝis pri la ideo de eta neformala kunveno en agrabla loko en mezlanda Anglujo. Post foruma diskutado ni elektis fine la urbeton Stratford-upon-Avon, unu el la plej vizitindaj urboj en la lando. Tiel naskiĝis la Somera Renkontiĝo de JEB, la unua oficiala JEB-kunveno dum kelkaj jaroj ekster brita kongreso.

Daniel diligente eklaboris por ĝin sukcesigi. Ĉambrojn li rezervis, flugfoliojn li presis. Miajn esperantajn konatojn mi ĝenis, persiste demandante, ĉu ili partoprenos. Ni revis pri longaj, sunplenaj posttagmezoj; ni imagis nin, ripozante sur herbo apud la trankvile fluanta rivero kun glasoj da biero enmane kaj la lingvo internacia surlipe. Certe, ni diris al ni, dum nia elektita malfrujunia semajnfino, la vetero sufiĉe varmos.

Tamen… kion ni faris por ofendi la diojn, mi ne scias, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tiuj aliajn ideojn havis.

Se mi dirus, ke vendredon la 20-an de julio pluvis, tio ne estus sufiĉe preciza. Dum la tuta tago pluvegis, kaj iom post iom Anglujo malaperis sub akva kovrilo. Kiam mi vekiĝis je la mateno de la somera renkontiĝo, Birmingamo estis fariĝinta kvazaŭa insulo — seka terpeco staranta solece super inunditaj kampoj de Warwickshire, Worcestershire kaj Gloucestershire.

La JEB-anoj intencis kunveni je la 11-a ĉe la ĉefa birmingama stacidomo por kune veturi al Stratford. Sed Birmingamo apenaŭ plu atingeblis per trajno.

El la plej malsekaj anguloj de la lando sep kuraĝuloj tamen vojaĝis. Ĉu ili naĝis aŭ flugis, mi ne certis, sed nek tro da akvo nek maltro da trajnoj malinstigis ilin.

Dum Daniel White eskapis el Liverpool, kaj Tim Owen sentime serĉis aŭtobuson el Leicester, mi renkontis Marteno Mini el Slovakio/Londono kaj plenumis mian promeson montri al li la vidindaĵojn de mia hejmurbo. Kompatinda Marteno! Tri horojn mi promenigis lin ĉirkaŭ malseka Birmingamo, montrante la plej interesajn domblokojn kaj la plej belajn fabrikojn.

Ĝis la 12-a kvar el ni staris fiere ekster la stacidomo… kaj tuj eksciis, ke ankaŭ al Stratford ne plu kursadas trajnoj. La urbo, kiun ni baldaŭ nomis Stratford-sub-Avono, ŝajne kuŝis sub kelkaj futoj da riverakvo. Ho, ve!

Daniel tuj telefonis al la gastejo por demandi, ĉu niaj ĉambroj estas inunditaj. Ni antaŭe decidis, ke se anaso respondus, ni ĉiuj hejmenirus. Feliĉe tio ne okazis kaj, inspirite, ni trovis aŭtobuson kaj atingis la dronintan naskiĝurbon de Ŝekspiro je la 2-a.

Post tre necesa manĝo en trinkejo, la eble pli taŭge nomata Maljunularo Esperantista Brita ne havis la energion por ĝui siajn belajn ĉirkaŭaĵojn. Anstataŭe ni iris al niaj ĉambroj kaj iomete dormis por refortiĝi post niaj lacigaj klopodoj.

Kiam ni vespere vekiĝis, ankaŭ Mikeo Seaton kaj Katja kaj Gavan Fantom estis alvenintaj. Ni pasigis tre ĝuindan nokton en Wetherspoons (ĝi estis almenaŭ kaj seka kaj varma) kaj mi aparte ĝojis finfine renkonti kelkajn homojn, kiujn mi antaŭe konis nur per interreto. Mi fieras raporti, ke ni ĉiuj parolis Esperanton dum la plej granda parto de la vespero, eĉ post kelkaj alkoholaĵoj. Por mi, tio ja estis granda atingo.

Dimanĉon la vetero fariĝis pli bela kaj la akvo ekretiriĝis. Post agrabla matenmanĝo en stratkafejo ni kaptis la okazon vidi la urbon. Plej menciinda estas la malnova preĝejo, kie Ŝekspiro estas entombigita, kaj en kiu ni pasigis interesan horon.

Dum la posttagmezo la vetero tiom pliboniĝis, ke kelkaj el ni sufiĉe aŭdacis por aĉeti glaciaĵojn. Kiam mi poste eltrovis, ke denove funkcias trajnoj inter Birmingamo kaj Stratford, la tago subite perfektiĝis.

Do, tiel estis la 'Somera' Renkontiĝo de JEB. Iom stresa… sed finfine ĝuinda sperto. Ĉiujn, kiuj sukcesis ĉeesti, mi dankas pro ilia eltenemo kaj bona humoro. JEB nuntempe diskutas, ĉu starigi alian eventon. Espereble la veterdioj ne tiom malicos.

Clare Hunter finfine decidis lerni Esperanton dum majo 2006, post kvar jaroj da hezitado. Nuntempe ŝi estas komitatano de JEB kaj kelkfoje verkas por ties ĵurnaleto, Saluton!. Ŝi entuziasme membras en JEB-forumoj, kie ŝi kaŝas sin malantaŭ la nomo 'Radio'. Ŝi laboras kiel kontisto en sia hejmurbo Birmingamo kaj studas por trapasi siajn finajn profesiajn ekzamenojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>