Rekte al la artikolo

La Verda Paroleto: For la neŭtralismo… ĉu?

<<  [964]  >>

S-ro X

Espereble la suba artikolo lanĉos novan rubrikon en La Brita Esperantisto: 'La Verda Paroleto'. Ĉi tie vi trovos debatejon por plej diversaj temoj, ekzemple lingvo, movado, politiko, internaciaj aferoj, kredoj (bazitaj prefere sur faktoj, ne mitoj aŭ superstiĉoj).

Tamen la debato ne okazos, se vi ne kontribuos per viaj artikoloj, ĉu longaj, ĉu mallongaj, kaj per viaj opinioj. La kontribuaĵo de s-ro X (la identeco de la aŭtoro ne estas granda sekreto) perfekte inaŭguras la rubrikon, ĉar ĝi tuŝas la esencon de nia esperant-ist/an-eco.

Cetere, ne forgesu, ke La Brita Esperantisto ĉiam trovos lokon por bonaj rakontoj, poemoj, teatraĵetoj originale verkitaj por la revuo. Do … ek al la klavaro, por elverŝi vian galon aŭ egaligi viajn versojn!

Preskaŭ aksiomas, ke la Esperanto-komunumo estu neŭtrala. Svislando neŭtralas, Unuiĝintaj Nacioj (laŭ si) neŭtralas; ankaŭ la Ruĝa Kruco/Diamanto, teorie la papo; kaj la Esperanto-komunumo. Memevidente.

Sed kion signifas 'esti neŭtrala'? Konsentite: la Esperanto-komunumo ne subtenus Usonon kontraŭ Irano (aŭ inverse); subtenis nek katolikojn favore al protestantoj en Norda Irlando (aŭ inverse), nek kosovanojn favore al serboj (aŭ inverse). Nu, ĝis nun neniu problemo.

Tamen, ĉu vere esperantistoj estas 'neŭtralaj' pri torturo, pri paco; pri parola aŭ gazetara libereco; pri ekonomia kaj socia justeco… kaj pri lingvaj rajtoj? La afero komencas nun fariĝi iom malpli senproblema.

Do kiel eblas diri, ke la Esperanto-komunumo favoras pacon, ne dirante, ke ĝi kontraŭas Usonon (kaj aliancanojn) en Irako, Israelon en Gaza, Turkujon en Kipro, Al-Kaidon ĉie, kaj ĉiujn aliajn, kiuj ambicias perforte atingi siajn celojn? Ĉu eblas sincere prihimni tutmondan fratecon, ne kondamnante firmaojn kaj reĝimojn, kiuj ĉiutage neas ĉi-tiun fratecon, foje eĉ la samspeciecon de siaj dungitoj, siaj civitanoj, siaj najbaroj? Kiel, do, eblas tion diri?

Ŝajnas al mi, ke la tiel nomata 'neŭtraleco' de la Esperanto-komunumo konsistigas politikon aŭ sintenon neniel defendeblan. Ĝi egalas al rezigno: rezigno de politiko, de starpunkto. Samtempe ĝi estas slogano de timemo.

Absoluta neŭtraleco ne eblas. Neniu homo, neniu organizaĵo restas 'neŭtrala' pri murdo de infanoj, pri perforto de knabinoj, pri mortigo de maljunuloj kaj malfortuloj pro malsato, pri torturo. Ĉiu havas opinion, sintenon pri temoj tiaj, pri kiuj ĉiu honestulo deklaras sian opinion.

Mi estas ĝispiede neŭtrala pri futbalaj konkursoj, pri harstiloj, pri virinaj parfumoj (same pri viraj!), kaj mi obstine insistas pri mia rajto neŭtrali. Feliĉe, neniu devigas min elekti aŭ decidi pri unu aŭ alia.

Sed malsame pri justeco, demokratio, paco, malhavo. Pri tiuj temoj mi estas ĝisdente neneŭtrala kaj mi insistas, ke ankaŭ miaj amikoj, miaj familianoj, miaj samideanoj deklaru sian pozicion.

Sed kiel distingi inter la temoj, pri kiuj oni deklaru sin, kaj tiuj, pri kiuj oni rajtas neŭtrali? Jen la demando, jen la pinĉo, kiun timas Universala Esperanto-Asocio, kiun timas la esperantanaro. Kie signi la limon estas en si mem diskutenda temo, pri kio ni havu opinion.

Ĉe unu alo troviĝas la 'neŭtralistoj', kiuj opinias, ke ni deklaru nin pri la pleja minimumo de temoj — demokratio, jes; justeco (en la plej vasta senco), jes; paco (sen klarigi, kio ĝi estas, kaj kiel atingi), jes; amo kaj frateco, jes ja. Sed jen sufiĉo.

Ĉe la kontraŭa alo troviĝas la SAT-anoj (kaj similaj), kiuj elkrias opiniojn pri ĉio, de interplaneda vojaĝado ĝis la ĝusta statuso de necesejoj en civilizo. Ili ĝuas disputi; ili adoptas kaj ŝanĝas opiniojn kiel ŝuojn, depende de la vetero kaj la humoro. Nu, mi gratulas al ili, ke ili tiom interesiĝas pri homaj aferoj, sed mi ne povas insisti, ke ni ĉiuj deklaru starpunkton pri ĉio.

Ne, necesas debati, pri kio la Esperanto-komunumo deklaru politikon, pri kio ĝi silentu. Ni ĉiuj tiel farus en la privata vivo; plej ofte ni malkaŝe deklaras niajn opiniojn pri futbalo, pri la vetero, pri la ĉi-jaraj vestomodoj; kun amikoj ni esprimas opinion pri politiko, pri sociaj demandoj, pri ekonomiaj problemoj; nur kun intimuloj kaj familianoj ni dividas niajn pensojn pri religio, pri interpersonaj rilatoj, pri homa feliĉo.

Nu, se ni febluloj kapablas ĉiutage, pli-malpli sukcese, fari tiujn distingojn, kial, nome de la sakraj korelativoj, nia Esperanto-komunumo ne kapablas?

Ĉar, karaj amikoj, ni, la esperantanaro, estas timemaj. Anstataŭ debati, malkaŝe, amike, forte, pri tio, kio plej gravas, pri kio ni deklaru nian opinion, ni evitas la demandon per la malhonestaĵo de 'neŭtralismo'.

Tie ĉi, en tiuj alineoj, mi proponas al vi, ke dum cent jaroj ni eraras kaj ke nia afero suferas pro nia erarado. En la okuloj de la cetera mondo ni ŝajnas sensukaj, sengustaj, sensangaj — nek fiŝoj, nek birdoj. Neniu havas klaran bildon pri tio, kion reprezentas Esperanto, krom ke ĝi estas senminaca, utopia, tute neglektenda fenomeno.

Por ŝanĝi tiun impreson, ni kreu personecon: ni deklaru la vidpunkton de 100 000 esperantanoj, en 100 landoj, pri milito, pri malsato, pri ekonomia ŝtelado, pri la murdo de nia naturmedio… kaj pri socia justeco, inkluzive justecon por etnaj, kulturaj kaj lingvaj minoritatoj.

Jes ja, nin tiel deklarante, ni perdus abonantojn. Ne gravas. Oni povas subteni Esperanton, ne aliĝante al UEA, al landa asocio, eĉ al fakorganizaĵo.

Se la naciismaj esperantanoj — ĉiam ŝokas min dum interlandaj eventoj, kiom da samideanoj estas laŭte naciismaj — volas krei paralelan 'internacian Esperanto-Ligon', nu, bone: ni konsentu malkonsenti pri tiaj demandoj, kaj ni kunlaboru pri aliaj.

Eĉ se ni perdus tiujn, kiuj havas eksternormajn opiniojn, la restanta movado estus multe, multe pli forta pro la debato, la interŝanĝo de ideoj, kaj pro la fina demokratia decido.

Jen mia opinio. Mi scias, ke mi pravas, sed eble du-tri el vi, legantoj, malsame opinias. Se jes, diru! La redaktoro jam promesis spacon por permesi al vi, al ni — ĉiuj — esprimi opiniojn, esperende variajn.

Ĝis rebato,

S-ro X

X, laŭ la romia numersistemo, signifas DEK, kiel ekzemple en 'David E. Kelso'… honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio kaj multjara aktivulo en la internacia movado. Cetere li insistas en la supra artikolo pri 'esperantano', anstataŭ pri la pli kutima 'esperantisto'. Jen, kiel li diras, alia diskut-temo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>